Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch

Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch (Granda Vortaro Esperanto-Germana) estas unudirekta vortaro verkita de la germana leksikografo Erich-Dieter Krause. Ĝi aperis en junio 1999 ĉe la eldonejo Buske en Hamburgo kun amplekso de 882 paĝoj. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 80 000 kapvortojn kaj parolturnojn kaj per tio vaste superas la vort-provizon de Plena Ilustrita Vortaro (PIV 2002, 2005). Kiam ĝi aperis en 1999 ĝi estis la plej detala kaj plej ampleksa vortaro de la tipo Esperanto-etnolingvo.

La vortaro akceptiĝis tre favore en la Esperanto-movado; oni opiniis ĝin ne nur tre ampleksa, sed ankaŭ fidinda kaj moderna.

La eldonejo multfoje ŝanĝis la prezon de la verko (DEM 78,00, DEM 98,00, 39,80, € 19,80, € 29,80).

La alidirekta Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto de Erich-Dieter Krause aperis en 2007 kun amplekso de 1679 paĝoj.

Ambaŭ kune estas la ĉefaj referenc-verkoj de pli malgrandaj germanaj vortaroj, ekzemple de tiu de Ulrich Matthias kaj Dietrich M. Weidmann (2008).

Literaturo redakti

  • 2000: Haupenthal, Reinhard. Kritische Analyse des Grossen Wörterbuches Esperanto-Deutsch von Erich-Dieter Krause [Kritika analizo de la Granda Vortaro Esperanto-Germana de Erich-Dieter Krause]. [Malaucène]: Ed. Iltis 2000, 15 p. ISBN 3-932807-13-8 (recenza eseo en la germana)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti