Wilhelm FLAMMER (1909-1977) estis svisa instruisto, katolika pastro kaj Esperanto-aktivulo, ĉefe ene de la katolika movado.

Vivo redakti

Flammer frekventis la gimnazion en Stans kaj studis filozofion kaj teologion ĉe la Universitato de Friburgo kaj ĉe la Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo. Poste deĵoris li en Schwyz inter 1935 kaj 1941 lerneje antaŭ iĝi estro en kleriga centro Thurhof en Oberbüren (ĝis 1948).

Sekvis kariero pastra: en Sankt-Galo, Montlingen kaj Urnäsch.

Gravis Flammer ankaŭ ĉe Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) en la rolo de sekretario kaj reprezentanto por la svisaj esperantistaj katolikoj (en la rolo de la prezidanto de SKUE, la svisa filio de IKUE).

En 1966 Flammer organizis IKUE-kongreson en Sankt-Galo. Krome li verkis Katolikan Terminaron en 1963, kiu ankaŭ gravis por la verko Kristana Glosaro de Bernhard Eichkorn. Menciindas traduko de la encikliko Pacem in terris de Johano la 23-a kaj de Ecclesiam Suam de Paŭlo la 6-a (de 1964; traduko en 1965 kune kun William Perrenoud sub la esperanlingva titolo La vojoj de la eklezio).

Svisa Esperanto-Societo suldiĝis al li kaj kunorganizadon de kunveno en 1967 en Wil SG kaj du jarojn da redaktado de sia organo Svisa Espero, de 1967 ĝis 1969.[1] Kiam kolektiĝis esperantistoj el Germanujo, Svislando kaj Aŭstrujo dum trilanda kunveno en Bregenz en 1977 Flammer aktivis kiel predikanto.[2]

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. indiko je kolofono sur skanita ekzemplero
  2. La unua Trilanda renkontiĝo de svisaj, sudgermanaj kaj aŭstraj esperantistoj estis okazinta en la 1963-a jaro. Ĉeestis tiam eĉ unu persono el Liĥtenŝtejno. La sekvintajn jarojn oni kongresetis en Lindau, Romanshorn kaj Bazelo. Post paŭzo tiaĵoj reorganiziĝis dum la 1970-a jaroj. - Kp. parto 3/enkonduko, p. 14 La 13-a renkontiĝo okazis en 1982 en Romanshorn. (samloke, p. 17)