Encikliko

cirkulero de la papo pri la katolika doktrino kaj/aŭ aktualaj temoj de kristana vivo

Encikliko estas cirkulero de la papo pri la katolika doktrino kaj/aŭ aktualaj temoj de kristana vivo. Ĝi direktiĝas al la episkoparo, sed ankaŭ al la tuta (katolika) eklezio. Papo Johano la 23-a eĉ direktis enciklikojn al "ĉiuj homoj de bona volo".

Etimologie la vorto devenas de la nov-latina esprimo littera encyclica (cirkulera letero, rondletero), de la helena εκκύκλιος [enkiklios], laŭ κύκλος [kiklos] = cirklo.

Historie ankaŭ la imperiestroj de la Sankta Romia Imperio dissendis enciklikojn, kutime okaze de sia kronado.

La katolikaj enciklikoj kutime estas nomataj laŭ siaj unaj vortoj. Plej ofte ili estas en la latina lingvo, sed ekzistas esceptoj; ekzemple Pio la 10-a verkis la enciklikon Mit brennender Sorge (kun brula zorgo) en la germana lingvo, ĉar ĝi direktiĝis precipe al nazia Germanio. Alian enciklikon, non abbiamo bisogno (ni ne bezonas) li verkis en la itala lingvo.

Enciklikoj ne nepre estas devigaj partoj de la doktrino; ili povas esti nuraj admonoj aŭ opini-esprimoj de la papo, se li ne eksplicite nomas ilin dogmaj. En la 20-a jarcento tio okazis nur unufoje, en la encikliko Munificentissimus Deus, per kiu Pio la 12-a en 1950 deklaris, ke Sankta Maria iris korpe, ne nur anime, al la Ĉielo.

Enciklikoj de Pio la 9-a redakti

  • Quanta cura (8-a de decembro 1864, pri danĝeroj de moderneco)

Enciklikoj de Leono la 13-a redakti

  • Supremi Apostolatus officio (1-a de septembro 1883, pri rozario)
  • Rerum Novarum (1891)

Enciklikoj de Pio la 10-a redakti

  • Vehementer nos (1905)
  • Pascendi Dominici Gregis (8-a de septembro 1907)

Enciklikoj de Benedikto la 15-a redakti

Inter liaj 12 enciklikoj:

  • Ad Beatissimi Apostolorum (1-a de novembro 1914)

Enciklikoj de Pio la 11-a redakti

Inter liaj 16 enciklikoj:

  • Quas primas
  • Rerum orientalium (1928, pri ortodoksismo)
  • Casti Connubii (1930)
  • Quadragesimo anno (1931, je la kvardeka datreveno de Rerum Novarum, pri socialaj reformoj)
  • Non abbiamo bisogno (14-a de marto 1937)
  • Mit brennender Sorge (1937)
  • lia morto malhelpis fini "Societatis Unio" (pri nazia rasismo)

Enciklikoj de Pio la 12-a redakti

  1. Summi Pontificatus (1939, kontraŭ la okupado de Pollando)
  2. Sertum Laetitiae
  3. Saeculo Exeunte Octavo
  4. Mystici Corporis (1943)
  5. Divino Afflante Spiritu
  6. Orientalis Ecclesiae
  7. Communium Interpretes Dolorum
  8. Orientales Omnes Ecclesias
  9. Quaemadmodum
  10. Deiparae Virginis Mariae
  11. Fulgens Radiatur
  12. Mediator Dei (1947)
  13. Optatissima pax
  14. Auspicia Quaedam
  15. In Multiplicibus Curis
  16. Redemptoris Nostri Cruciatus
  17. Anni Sacri
  18. Summi Maeroris
  19. Humani generis (1950)
  20. Mirabile Illud
  21. Evangelii Praecones
  22. Sempiternus Rex Christus
  23. Ingruentium Malorum
  24. Orientales Ecclesias
  25. Doctor Mellifluus
  26. Fulgens corona
  27. Sacra Virginitas
  28. Ecclesiae Fastos
  29. Ad Sinarum Gentem
  30. Ad Caeli Reginam
  31. Haurietis aquas (1956)
  32. Musicae Sacrae Disciplina
  33. Luctuosissimi Eventus
  34. Laetamur Admodum
  35. Datis Nuperrime
  36. Fidei Donum
  37. Invictus Athleta Christi
  38. Le pelegrinage de Lourdes
  39. Miranda Prorsus
  40. Ad Apostolorum Principis
  41. Meminisse Iuvat

Enciklikoj de Johano la 23-a redakti

  1. Ad Petri Cathedram (29-a de junio 1959)
  2. Sacerdotii Nostri Primordia (1-a de aŭgusto 1959)
  3. Grata Recordatio (26-a de septembro 1959)
  4. Princeps Pastorum (28-a de novembro 1959)
  5. Mater et Magistra (15-a de majo 1961)
  6. Æterna Dei Sapientia (11-a de novembro 1961)
  7. Pœnitentiam Agere (1-a de julio 1962)
  8. Pacem in Terris (11-a de aprilo 1963)

Enciklikoj de Paŭlo la 6-a redakti

  1. Ecclesiam Suam (6-a de aŭgusto 1964)
  2. Mense Maio (29-a de aprilo 1965)
  3. Mysterium Fidei (3-a de septembro 1965)
  4. Christi Matri (15-a de septembro 1966)
  5. Populorum Progressio (26-a de marto 1967)
  6. Sacerdotalis Cælibatus (24-a de junio 1967, pri pastra needzeco)
  7. Humanae Vitae (25-a de julio 1968, pri kontraŭkoncipiloj)

Enciklikoj de Johano Paŭlo la 1-a redakti

Papo Johano Paŭlo la 1-a dum sia nur 33-taga papeco ne elsendis enciklikon.

Enciklikoj de Johano Paŭlo la 2-a redakti

  1. Redemptor Hominis (4-a de marto 1979)
  2. Dives in Misericordia (30-a de novembro 1980)
  3. Laborem Exercens (14-a de septembro 1981)
  4. Slavorum Apostoli (2-a de junio 1985)
  5. Dominum et Vivificantem (18-a de majo 1986)
  6. Redemptoris Mater (25-a de marto 1987)
  7. Sollicitudo Rei Socialis (30-a de decembro 1987)
  8. Redemptoris Missio (7-a de decembro 1990)
  9. Centesimus Annus (1-a de majo 1991, je la centa datreveno de Rerum Novarum)
  10. Veritatis Splendor (6-a de aŭgusto 1993)
  11. Evangelium Vitae (25-a de marto 1995)
  12. Ut Unum Sint (25-a de majo 1995)
  13. Fides et Ratio (14-a de septembro 1998)
  14. Ecclesia de Eucharistia (17-a de aprilo 2003)

Enciklikoj de Benedikto la 16-a redakti

  1. Deus Caritas est (25-a de decembro 2005)
  2. Spe salvi (30-a novembro 2007)
  3. Caritas in veritate (7-a julio 2009)

Enciklikoj de Francisko redakti

  1. Lumen fidei[1] 5-a julio 2013

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti