Evangelium Vitae

Evangelium Vitæ (latine: Evangelio de vivo) – encikliko de papo Johano Paŭlo la 2-a pri valoroj kaj sentuŝebleco de la homa vivo, anoncita la 25-an de marto 1995.

Ĝi pritraktas problemojn de morala instruado de la Eklezio pri estimado de la homa vivo. Johano Paŭlo la 2-a en ĝi estas kontraŭ la mortpuno. Li kondamnas aborton kaj eŭtanazion, difinataj kiel kruelaj krimoj. La papo indikis, ke nur al la Dio povas aparteni decido pri momento de morto de la homo.

Kelkaj tezoj el la enciklikoRedakti

Destino kaj digno de la homo

La homo estas destinita al vivpleno, kiu signife trapasas dimensiojn de lia tera estado, ĉar ĝi konsistas en partopreno en vivo de la Dio mem. Sublimeco de tia supernatura destino montras grandecon kaj grandan valoron de la homa vivo ankaŭ en ties ĝisnuna fazo. Vivo en la tempo estas fundamenta kondiĉo, komenca etapo kaj integra parto de la tuta kaj sendividebla proceso de la homa ekzisto.

Defendo kaj promocio de la homa vivo estas manifesto en reĝa misio de Kristo kaj tial devus havi karakteron de agado de la amo, kiu esprimiĝas per la person atesto, diversaj formoj de volontuleco, socia agado kaj politika engaĝo.


Fiaj kaj malhonoraj agoj por la homa digno

Ĉio, kio malvivigas, kiel ĉiaj mortigoj, genocidoj, aborto, eŭtanazio kaj libervola memmortigo; ĉio, kio parte detruas tutecon de la persono, kiel kripligoj, torturoj de la korpo kaj animo, altrudaj provoj de psika premo; ĉio, kio maldignigas la homon, kiel nehomaj kondiĉoj de la vivo, arbitraj arestoj, deportoj, sklaveco, prostituo, komerco de virinoj kaj de junularo; kaj ankaŭ nehomaj kondiĉoj de laboro, en kiu oni traktas laborantojn kiel ordinaraj iloj de la gajno, kaj ne kiel liberajn, resopndecajn personoj: ĉiuj ĉi kaj similaj aferoj kaj praktikoj estas io malhonora; infektante civilizon de la homaro pli fiigas tiujn, kiuj tion faras, ol tiujn, kiuj spertas maljustaĵon, kaj estas plej kontraŭaj al honoro inda al la Kreanto.


Krimoj kontraŭ la vivo kaj afero de individua libereco

Signifa parto de la publika opinio pravigas krimojn kontraŭ la vivo je la nomo de rajto al individua libereco kaj elirante de tiu ĉi premiso postulas ne nur ilian senpunecon, sed male aprobon de la ŝtato por ili, por plenumi ilin kun la tuta libero, kaj eĉ utiligante senpagan helpon de la sanservo. Ĉio ĉi kondukas al profundaj transformoj en la maniero rigardi la vivon kaj rilatojn inter la homoj. Fakto, ke leĝaro de pluraj ŝtatoj, deirante eĉ de la fudamentaj principoj de siaj konstitucioj, ne nur ne punas tiajn praktikojn kontraŭantaj la vivon, sed ilin agnoskas tute leĝaj, estas maltrankviliga manifestiĝo, kaj samtempe unu el esencaj kaŭzoj de la serioza morala krizo: agoj iam unuanime konsiderataj kiel krimaj kaj en universala morala eksento nepermeseblaj, akiras la socian aprobon.

Kaze de la leĝo interne maljusta, kiel rajto permesanta rompon de gravedeco kaj eŭtanazion, oni devas neniam ĝin respekti "nek partopreni formigon de publika opinio favora al tia leĝo, nek apogi ĝin en voĉdonado".

Kiu apogas memmortigan intencon de alia homo kaj kunlaboras en ĝia realigo pere de tiel nomata "apogata memmortigo", iĝas kunlboranto, kaj kelkiam eĉ senpera kaŭzanto de maljustaĵo, kiu neniam povas estis pravigita, eĉ tiam, kiam estas farita laŭ postulo.

De eŭtanazio oni devas distingi la decidon pri rezigno el t.n. "persista terapio", tio signifas el certaj medicinaj agoj, kiuj ĉesis esti adekvataj al reala situacio de malsanulo, ĉar ne plu jam estas proporciaj al rezultoj, kiujn oni povus atendi, aŭ estas ankaŭ tro penaj por malsanulo mem kaj ties familio.

En tiaj situacioj, kiam la morto estas proksima kaj neevitebla, oni povas konforme kun la konscienco "rezigni pri klopodoj, kiuj kaŭzus nur portempan kaj doloran plilongigon de la vivo, tamen oni ne devas rompi kutimajn terapiojn, kiujn postulas la malsanulo en tiaj kazoj". Evidente ekzistas morala devo de kuracado kaj subiĝo al sanigdo, sed tian devon oni devas difini en konkretaj situacioj: oni devas pritaksi, ĉu aplikataj kuracaj rimedoj estas objektive proporciaj al supozata plibonigo de la sano.

Rezigno pri eksterordinaraj kaj troaj rimedoj ne egalas al sinmortigoeŭtanazio; prefere esprimas akcepton de la homa stato fronte al la morto.

Enciklikoj de la papoRedakti

Eksteraj ligilojRedakti