Francisko (papo)

papo de la katolika eklezio

Francisko[1] (latine Franciscus), per civitana nomo Jorge Mario BERGOGLIO [ĥorĥe mario bergoljo] (naskiĝis la  17-an de decembro 1936(nun 1936-12-17) en Bonaero), estas la nuna romkatolika papo kaj kardinalo el Argentino. Li estas la 266-a papo, la unua neeŭropa post Gregorio la 3-a (kiu regis antaŭ 1200 jaroj) kaj la unua jezuita papo.

Papo
Papo
Francisko
266-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Jorge Mario Bergoglio
Pontifiko de 13-a de marto 2013
ĝis – (nun en ofico)
Antaŭulo Benedikto la 16-a
Sekvanto (nun en ofico)
Persona informo
Naskiĝo la  17-an de decembro 1936(nun 1936-12-17) (87‑jara)
en Bonaero,  Argentino
Alma mater Facultades de Filosofía y Teología de San Miguel • Universitato de Bonaero [#]
Lingvoj hispana lingvoitala lingvolatina lingvogermana lingvofranca lingvoportugala lingvoangla lingvoeklezia latino [#]
Subskribo Francisko (papo)
Familio
Patro Mario José Bergoglio [#]
Patrino Regina María Sívori [#]
ĉefepiskopo de Bonaero
Dum 19972013
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Liaj gepatroj estis italaj enmigrintoj; lia patro laboris ĉe la fervojo, kaj devenis el Torino. La familio havis 5 infanojn. Bergoglio havas eĉ hodiaŭ ne nur la argentinan, sed ankaŭ la italan ŝtatanecon.

Li originale studis por iĝi kemiisto, atingis diplomon pri tio, sed poste en 1958 decidis ekstudi teologion kaj aliĝis al la jezuitoj. Li estis konsekrita en 1969 al pastro, iomete poste li iĝis jezuita gvidanto. Li studis mallonge en 1986 ankaŭ en Germanio.

En 1992 li iĝis episkopo. En la jaroj 19972013 li estis la ĉefepiskopo de Bonaero kaj en 2001 Johano Paŭlo la 2-a nomumis lin kardinalo. Ekde 2005 li estis prezidanto de la Argentina Episkoparo.

Papiĝo redakti

La 13-an de marto 2013 la konklavo elektis lin papo. Lia elektiĝo okazis en la kvina baloto, la lasta de la dua balota tago (la unuan tagon okazis nur unu baloto).

Li estas la unua papo naskiĝinta ekster Eŭropo post Gregorio la 3-a (naskiĝinta en Sirio, elektita en 731).

Li elektis por si la nomon Francisko, kiu neniam antaŭe estis uzita de papo.

La unua parolado kiel papo redakti

Tuj post la solena anonco Habemus Papam la nova papo montriĝis al la publiko kaj antaŭ ol doni sian unuan benon Urbi et orbi, li faris sian unuan publikan paroladon. En ĝi li komence salutis per simpla "buonasera" (itale bonan vesperon) kaj aludis la fakton ke li estas neeŭropano per rimarkigi ke la fratoj kardinaloj iris preni lin preskaŭ je la fino de la mondo. Li daŭrigis per preĝo por la emerita papo Benedikto la 16-a, kaj, nekutime, antaŭ ol doni la benon al la urbo Romo kaj al la mondo, li mem petis ĉiun spektanton silente preĝi pri beno por li. Sekve li anoncis sian intencon iri la venontan tagon peti savogardon ĉe la Madono kaj adiaŭis la publikon bondezirante al ĝi bonan nokton kaj bonan ripozon.[2]

Vojaĝoj redakti

Papo Francisko vizitis (ĝis majo 2018) la sekvantajn landojn ekster Vatikano kaj Italio:

Verkoj redakti

Li publikis plurajn enciklikojn kaj Apostolajn instigojn.

Enciklikoj redakti

Apostolaj instigoj redakti

  • Evangelii gaudium (La ĝojo de la evangelio)
  • Amoris laetitia (La ĝojo de amo)
  • Gaudete et exsulte (Ĝoju kaj jubilu)
  • Querida Amazonia (Kara Amazonio)

Ideoj redakti

Bergoglio estas ideologie konservativa, li kontraŭas aborton, samseksajn edzecojn kaj edzinecojn, eŭtanazion, kaj kontraŭgravediĝajn ilojn. Samtempe li forte elpaŝas por la malriĉuloj. Li deziras malriĉan eklezion por malriĉuloj[3]

Li ŝatas kuiradon, operon, tangon, grekajn klasikulojn, Ŝekspiron, Dostojevskijon, futbalon kaj naĝadon. Subtenpeticion por la papo lanĉis la aŭstra sociologo katolika Paul Zulehner.

La 12-an de februaro 2020 en la apostola admono «Kara Amazonio» li malakceptis la proponon permesi la pastrigon de edziĝintaj viroj, nek la diakoninigon de virinoj en Amazonio por batali kontraŭ grava manko de pastroj en tiu regiono.

Inregra ekologio redakti

Jam en 2014, papo Francisko laboris pri encikliko pri la "ekologio de la homaro"[4]. Ĉi tiu encikliko, Laudato si', datita la 24-an de majo 2015, estis publikigita oficiale la 18-an de junio, 2015. Ĝi estas la unua encikliko, kiu traktas la protektadon de la Kreaĵo (ĝia subtitolo estas "pri la protekto de la komuna hejmo"), "integran ekologion" kaj daŭripovan disvolviĝon. La papo traktas la temon pri tutmonda varmiĝo, kiu estis diskutota ĉe la Pariza konferenco pri klimata ŝanĝo (COP21) en novembro/decembro 2015. Kvankam li alvokas la uzon de renovigeblaj energioj anstataŭ konvenciaj brulaĵoj, li opinias, ke tio ne sufiĉus, krom se la socio rifuzas la senlimajn apetitojn de konsumado.

Preparante la enciklikon, li subtenis kunvenon de la Pontifika Scienca Akademio en aprilo 2015, kiu temigis la ligojn inter malriĉeco, ekonomia disvolviĝo kaj klimata ŝanĝo. La kunveno permesis prezentojn kaj diskutojn de sciencistoj, religiaj gvidantoj kaj ekonomikistoj. Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, kiu instigis mondajn gvidantojn al iu ŝanĝo en la Pariza konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri klimata ŝanĝo de decembro 2015, faris la malferman paroladon.

Lundon la 10-an de aŭgusto 2015, Francisko publikigis leteron starigantan la 1-an de septembro kiel "Mondan Tagon de Preĝo por la Konservado de la Kreaĵo", tiel aliĝante al la praktiko starigita de la Ekumena Patriarkao de Konstantinopolo[5].

La 31-an de aŭgusto 2016, li starigis "dikastron por la servo de integra homa disvolviĝo en la lumo de la Evangelio", kies vasta kompetenteco inkludas la protekton de la Kreaĵo. Ĉi tiu dikastreco havas tri komisionojn, unu el kiuj estas specife dediĉita al ekologio[6].

La 1-an de septembro 2016, okaze de la dua Monda tago de preĝo por la protekto de la Kreaĵo, kaj kadre de la jaro de la Jubileo pri Mizerikordo, li vokas la kristanajn fidelulojn, citante la enciklikon Laudato si', "al profunda interna konvertiĝo" kaj proponas inkludi la protekton de la Kreaĵo per "mizerikordaj verkoj"[7].

La 24-an de majo 2020, okaze de la kvina datreveno de sia encikliko pri la protekto de la komuna hejmo, Francisko lanĉas Laudato Si-jaron (24a de majo 2020 - 24a de majo 2021). Ĉi tiu iniciato sekvas la Semajnon Laudato Si', kunvokitan de la Papo de la 16a ĝis la 24a de majo 2020, kiu implikis katolikajn komunumojn tra la mondo, permesante al paroĥoj, diocezoj, religiaj kongregacioj, asocioj, lernejoj kaj aliaj institucioj profundigi ilian engaĝiĝon al la protekto de la Kreaĵo kaj la antaŭenigo de integra ekologio[8]. Tiele integra ekologio estas kompleta ekologio, ne nur homa kaj natura sed ankaŭ ĉi tempa kaj spirita[9][10].

Esperanto redakti

Malkiel liaj antaŭuloj Johano Paŭlo la 2-a kaj Benedikto la 16-a, papo Francisko ne salutis post sia unua paska beno Urbi et orbi la spektantojn en multaj lingvoj, do ankaŭ ne en Esperanto. Esperantistoj gvidataj de Giovanni Conti kun panelo konsistiganta la vorton "ESPERANTO" tamen ĉeestis sur la Placo Sankta Petro.

La ĉesiĝo de la multlingvaj salutoj, kune kun sekurecaj malfacilaĵoj pri enirado de la placo kun la ne plu rilataj paneloj, kontribuis al la decido de Giovanni Conti ne plu organizadi la esperantistan ĉeeston ekde kristnasko 2014. Anstataŭe, Ranieri Clerici gvidis grupon, kiu videbligis la panelojn la postan tagon, la 26-an de decembro, dum alia ceremonio celebrata de la papo en ĉeesto de malpli da homoj kaj en malpli strikta sekureco, tamen atentata de televidaj kameraoj.[11][12]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Francis without Roman numeral Arkivigite je 2013-03-15 per la retarkivo Wayback Machine angle
  2. La unua parolado de Papo Francisko – traduko el la itala en la hejmpaĝo de IKUE (citita la 18-an de marto 2013)
  3. "Pape François : "je voudrais une Eglise pauvre, pour les pauvres" (Mi volus malriĉan eklezion por malriĉuloj)", 16a de marto 2013. Kontrolita 23a de marto 2013..
  4. « Le pape François travaille à une encyclique sur l'écologie » (Papo Francisko laboras sur encikliko pri ekologio, Reuters, 25a de januaro 2014, legu rete Arkivigite je 2014-02-01 per la retarkivo Wayback Machine, alirdato la 26a de januaro 2014 (france)
  5. Radio Vatikana (10a de aŭgusto 2015). Une "Journée mondiale de prière pour la Création" (Monda tago de preĝo por la Kreaĵo). news.va. Arkivita el la originalo je 2017-09-17. Alirita 10a de aŭgusto 2015.france)
  6. Zenit, Création d’un dicastère « au service du développement humain intégral » (Kreado de dikastro "al servo de integra homa disvolviĝo"), la 31a de aŭgusto 2016, legu rete (france)
  7. « Message du pape François pour la deuxième journée mondiale de prière pour la sauvegarde de la création » (Mesaĝo de la papo Francisko por la dua monda tago de preĝo por la protekto de la Kreaĵo).- La Croix, 1a de septembro 2016, legu rete (france)
  8. Vatican news, « Le Pape François lance une année Laudato Si’ » (Papo Francisko lanĉas Laudato Si-jaron), 24a de majo 2020, legu rete alirita la 4a de julio 2020 (france)
  9. Vatican news, « PapoFocolariEkologio - Solidareco » legu rete alirita la 4a de decembro 2020 (france)
  10. Akadémie pour une écologie intégrale (Akademio por integra ekologio) legu rete alirita la 4a de decembro 2020 (france)
  11. Mesaĝo de la papo Urbi et Orbi Kristnaskon 2014. Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2015-01-11.
  12. Papst Franziskus: Die treibende Kraft (Die Freunde des Esperanto sind nicht mehr da)

Pliaj legaĵoj redakti

Dumay, Jean-Michel. Kontraŭkapitalisma diskurso veninta el la Sudo: La papo kontraŭ la «sterko de la diablo». 'Le Monde Diplomatique', septembro 2015

Eksteraj ligiloj redakti