13-a de marto
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 13-a de marto estas la 72-a tago de la jaro (la 73-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 293 tagoj restas.
Je la 13-a de marto okazis, interalie:
EventojRedakti
- 483: Felikso la 3-a iĝis papo
- 624: En la batalo de Badro, gvidataj de Mohamedo, Medinaj islamanoj venkis beduenojn de Mekko
- 1138: Konrado la 3-a kroniĝis en Aquisgranum kiel germana reĝo
- 1567: Okdekjara Milito: venko de hispana armeo kontraŭ nederlandaj ribelantoj en batalo de Oosterweel (proksime al Antverpeno)
- 1569: Francaj religiaj militoj: venko de franca katolika armeo en batalo de Jarnac (en la regiono Puatuo-Ĉarentoj)
- 1759: Haleja kometo aperis, kion Edmond Halley antaŭdiris en 1682
- 1781: Bath: germana-angla astronomo kaj komponisto William Herschel malkovris la sunsisteman planedon Urano, kiun li komence opiniis kometo
- 1808: Frederiko la 6-a iĝis reĝo de Danio kaj Norvegio
- 1809: Reĝo de Svedio Gustavo la 4-a Adolfo estis arestita de ribelantoj
- 1814: Napoleonaj Militoj: venko de franca armeo super prusa-rusa korpuso en la batalo de Reims
- 1848: La Printempo de la Popoloj atingis Vienon: faligita kanceliero Klemens von Metternich fuĝis de Aŭstrio
- 1881: Caro de Rusio Aleksandro la 2-a pereis surstrate en Sankt-Peterburgo dum atenco farita de polo Ignacy Hryniewiecki, aktivulo de terorista organizaĵo, kiu ankaŭ pereis
- 1904: Andoj: sur argentina-ĉilia landlimo oni starigis grandegan monumenton Anda Kristo
- 1912: Bulgario Grekio, Montenegro kaj Serbio sub patroneco de Rusio kontraktis sekretan Balkanan Ligon kontraŭ la Osmana Imperio
- 1913: Meksika Revolucio: partizana gvidanto Francisco Villa revenis al Meksiko de Usono, kie restis ekzile laŭ sia volo
- Unua mondmilito:
- 1920: Ruhr-ribelo: en Germanio konservista Wolfgang Kapp, helpata de 6000 batalantoj, sukcesis renversi Vajmaran Respublikon, sed la puĉo de Kapp estis venkita per la armita ribelo de parto de la politika maldekstro
- 1921: Rusa Blanka Armeo konkeris Mongolion, ĝis nun apartenanta al Ĉinio
- 1923: Prezidento Aleksandras Stulginskis malfondis la Parlamenton de Litovio
- 1925: Tenesio: oni malpermesis instrui evoluismon en lernejoj, kio kaŭzis tiel nomatan Simian Proceson
- 1931: Pola Popola Respubliko: Sejmo voĉdonis pri forigo de ĉiuj privilegioj aŭ limigoj ligitaj kun deveno, nacieco, lingvo, raso aŭ religio
- 1932: Paul von Hindenburg gajnis en prezidenta voĉdonado pli ol 7 milionojn da voĉoj ol Adolf Hitler
- 1933: Joseph Goebbels iĝis ministro de propagando kaj publika klerigo en Nazia Germanio
- 1938: Léon Blum la duan fojon iĝis ĉefministro de Francio
- 1938:Enkonduko de la rusa lingvo kiel deviga objekto en ĉiuj lernejoj de Sovetunio
- 1939: Karpata Rutenio: ĉirkaŭ cent ukrainaj soldatoj de Karpata Ukrainio pereis en batalo kun ĉeĥoslovaka armeo en Ĥust
- 1939: Germana SS-altrangulo Reinhard Heydrich malfondis Tutgermanan Ligon
- Dua mondmilito:
- 1940: Aranĝo T4: en la tagoj 13-15 de marto germanoj murdis ĉirkaŭ 500 pacientojn de psikiatria malsanulejo apud Lodzo - sekva grupo pro "elimino de vivo senvalora vivon" estis murdita la 27-an kaj 28-an de marto; sekureca polico pafmortigis en Poznań 21 polojn; apud Opoczno komendanto de Lodza Areo de la Asocio de Armita Batalado diplomita subkolonelo Leopold Okulicki enmanigis al gvidanto de apartigita taĉmento majoro Henryk Dobrzański la ordonon de kolonelo Stefan Rowecki pri malmobilizo - Henryk Dobrzański "Hubal" ne subiĝis al malmobilizo - el 320 soldatoj 70 restis ĉe li por plu batali kiel partizanoj; Hitler konsentis ŝanĝi nomon de Lodzo al Litzmannstadt; soveta-finna vintra milito finiĝis tagmeze
- 1941: Cirkulero de ministro pri internaj aferoj de Nazia Germanio konstatis, ke personoj kun polaj nomoj, kiuj estos enskribitaj al germana nacieca listo, devos akcepti germanan nomon; guberniestro de Lublina distrikto informis, ke ĝis nun de Krakovo oni setligis ĉirkaŭ 2 mil judojn; en Varsovio aperis SS kaj polica letero kontraŭ polaj geaktoroj senprave suspektitaj pri murdo de kunlaborista teatrestro Igo Sym, germanoj arestis venĝe multajn geaktorojn; Jugoslavio: Krona Konsilio decidis aliĝi al la "pakto de trio" - oni sekretigis transdonon al Jugoslavio de la greka urbo Tesaloniko kaj pri militara helpo; nokte Luftwaffe atakis Glasgow kun ĉirkaŭaĵoj (236 aviadiloj, 272 tunoj da detruaj bomboj, 1650 bruligaj skatoloj) kaj Hull (78 aviadiloj, 39 t. da d.b., 125 b.s.)
- 1942: Germanaj ĝendarmoj pendumis en Bełchatów 10 judojn, akuzitajn pri sabotado; Heinrich Himmler alvenis al Krakovo por konigi Hans Frank kun siaj planoj pri setlado Orienten kaj germanigaj premisoj rilate al kelkaj grupoj, kiel montaranoj aŭ huculoj; Ministro pri laboro en Nazia Germanio aplikis al ciganoj socialajn regulojn ĝis nun aplikatajn al judoj; Orienta Fronto: atakkomenco de la Krimea Fronto el la Kerĉa duoninsulo; nokte RAF atakis Kolonjon
- 1943: Militkrimo: taĉmento de germana polico pafekzekutis en distrikto Lipski, kadre de kolektiva genta respondeco, 5 familianojn de partizanoj kaj en Lida 13 polajn ostaĝojn, en tio 10 pastrojn; en Varsovio oficejo de supera komandanto de SS kaj polico ordonis pafmortigi ĉiujn judojn fuĝintajn de geto; okaze de foriro al Nazia Germanio de 2-mila transporto de trudlaboristoj kaj tiucela deportado de 250 mil personoj de distrikto Krakowski kaj miliono de Ĝenerala Gubernio Hans Frank alvenis persone al fervoja stacidomo en Krakovo por propagande alparoli al forveturontaj poloj kaj ukrainoj; Holokaŭsto: germanoj komencis likvidi Krakovan geton, establitan en 1941 - dum du tagoj murdis ĉirkaŭ 2 mil judojn kaj 8 mil laborkapablaj estis direktitaj al Płaszów (nun kvartalo de la urbo); Pola Rezistomovado: kunligitaj grupoj de Pola Enlanda Armeo, Kamparanaj Batalionoj kaj Popola Armeo frakasis sur ŝoseo en distrikto Krasnostawski germanan 40-personan taĉmenton; nesukcesa atenco kontraŭ Adolf Hitler dum lia flugo de Smolensk ĝis Kętrzyn - pro tro malalta temperaturo ne eksplodis la bombo submetita de oficiroj-komplotintoj; regopovoj de Nazia Germanio senigis judojn de ĉiu sociala asekuro; de Munkeno foriris transporto kun 113 judoj al koncentrejo Aŭŝvico
- 1944: Germana polico pafmortigis en Radom ĉirkaŭ 40 personojn kaj pendumis publike en Szczyrk 5 polojn; partizana taĉmento atakis apud fervoja stacidomo Gołąbki (proksime al Sochaczew) germanan var-trajnon; Pola Enlanda Armeo: en Kielce-regiono subleŭtenanto Zbigniew Kruszelnicki konkeris poŝtan aŭtomobilon malarmigante 9 germanojn; 3-a brigado en Grodna regiono frakasis germanan garnizonon; atakantaj de la 3-a de februaro al Vicebsko trupoj de 2-a Balta Fronto kaj Okcidenta Fronto ne skcesis rompi la defendon de 3-a Kirasita Armeo, post traŝoviĝo de 2-10 km transiris al defendo; Podolio: trupoj de 1-a Ukraina Fronto ekregis i.a. Lipovec, kaj 3-a Ukraina Fronto liberigis Ĥersonon
- 1945: Orienta Prusio: trupoj de 3-a Belorusa Fronto rekomencis atakon al 4-a Armeo; Pomerio: trupoj de 2-a Belorusa Fronto "liberigis" Tczew; en Lodzo NKVD arestis kolonelon Roman Rudkowski, mutobskurulon; en Kołobrzeg al la batalo alvenis 4-a Infanteria Diviziono de Pola Soldataro, kaj la 3-a finis batalon pri unu kvartalo; en koncentrejo Mauthausen-Gusen pereis Kazimierz Prószyński, pola inventisto, pioniro de kinematografio; en Kluĵo ĉeeste de la reĝo kaj registaro oni festis transprenon de la norda Transilvanio sub administradon de la rumana registaro
- 1944: Italio: erupcio de la vulkano Vezuvio
- 1953: Stalinismo: en soveta malliberejo, du semajnojn antaŭ pun-fino, en neklarigitaj cirkonstancoj mortis Jan Stanisław Jankowski - en 1945 forkaptita de NKVD kune kun dekkelkaj gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato
- 1954: Batalo de Dien Bien Phu komandata de generalo Võ Nguyên Giáp komenciĝis - komunistaj taĉmentoj de Việt Minh venkis francojn, apogatajn de Fremdula Legio dum la klimata Unua Hindoĉina Milito
- 1955: Mahendra iĝis reĝo de Nepalo
- 1962: Lyman Lemnitzer, ĉefo de Usona Stabestraro, prezentis al Usona Sekretario de Defendo konspiran Operaco Northwoods, por krei publikan subtenon en la milito kontraŭ Fidel Castro kaj Kubo
- 1964: En novjorka Kvinzo oni murdis antaŭ sia domo ties 29-aĝan loĝantinon - tuta manko de reago fare de multaj atestantoj estis poste priskribita kiel t.n. respondec-difuzo
- 1966: Nacia Kuniĝo por la Tuta Sendependeco de Angolo fondiĝis
- 1974: Inaŭguro de la Flughaveno Parizo-Charles-de-Gaulle, la plej granda en Francio
- 1980: Malkovro de Kalipso - natura satelito de Saturno
- 1986: Lanĉo de soveta komoŝipo Sojuz T-15 - la lasta homa misio al la kosmostacio Salut 7 kaj la unua al la kosmostacio Mir
- 1988: Japanio: inaŭguro de la Seikan-Tunelo, liganta la insulojn Honŝuo kaj Hokajdo - la plej longa kaj profunda en la mondo
- 1992: 653 personoj pereis dum tertremo en turka urbo Erzincan
- 1995: Kopenhago: artisma manifesto de dana avangarda grupo Dogmo 95 subskribita - celanta revenigi filmojn al la vero
- 2000: Nacia valuto de Ekvadoro sukro estis anstataŭita de usona dolaro
- 2002: Varsovio: inaŭguro de monumento al ukraina poeto kaj pentristo Taras Ŝevĉenko
- 2003: Urba Konsilio fiksis la 1-an de septembro Memor-Tago de Varsovio por memorigi eksplodon de la Ribelo de Varsovio
- 2008: Orprezo unuafoje en la historio superis 1000 usonajn dolarojn por la unco
- 2011: Benino: oficanta prezidento Boni Yayi estis elektita por plua oficado
- 2012: Kvartagaj bataloj israelaj-palestinaj finiĝis per armistico
- 2013: Ĉilio: ALMA, la plej granda radioteleskopo en la mondo, estis inaŭgurita en la Atakama-Dezerto
- 2013: Argentina kardinalo Jorge Mario Bergoglio iĝis la 266-a papo akceptante la nomon Francisko
- 2015: Prokopis Pavlopoulos iĝis prezidento de Grekio
- 2016: Turkio: eksplodo de veturilo en centro de Ankaro mortigis 37 personojn kaj 127 vundis
- 2020: Janez Janša la trian fojon iĝis ĉefministro de Slovenio, proponita de la prezidento Borut Pahor
NaskiĝojRedakti
- 1372: Ludoviko de Valois, duko de Orléans, devenis de franca dinastio de la Domo de Valois (m. 1407)
- 1593: Georges de La Tour, franca pentristo de baroko (m. 1652)
- 1599: Jan Berchmans, flandra teologo, jezuito, sanktulo (m. 1621)
- 1615: Inocento la 12-a, papo kondamninta jansenismon (m. 1700)
- 1696: Louis François Armand de Vignerot du Plessis, franca nobelo, diplomato, militisto, marŝalo (m. 1788)
- 1733: Joseph Priestley, angla kemiisto, filozofo, teologo, poligloto (m. 1804)
- 1741: Jozefo la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, poligloto (m. 1790)
- 1770: Daniel Lambert, anglo, siatempe la plej masa homo en la mondo (m. 1809)
- 1781: Karl Friedrich Schinkel, germana arkitekto kaj pentristo (m. 1841)
- 1809: Heinrich Credner, germana geologo de Turingia Arbaro (m. 1876)
- 1814: Clara Maffei, itala beletristino apoganta la movadon Unuiĝo de Italio (m. 1886)
- 1815: James Curtis Hepburn, usona kuracisto, misiisto kaj lingvisto (m. 1911)
- 1823: Otto Gildemeister, germana politikisto, ĵurnalisto kaj tradukisto (m. 1902)
- 1844: Gábor Bálint, hungara profesoro pri kompara lingvistiko, kreinto de prahistorio de la hungaroj, poligloto, la unua pioniro de Esperanto kaj Ido (m. 1913)
- 1845: Jan Niecisław Baudouin de Courtenay, pola lingvisto francdevena, poligloto, kreinto de slava dialektologio kaj de la pola skolo en Ŝtata Universitato de Kazano kaj de la termino fonemo, profesoro de Jagelona Universitato, populariganto de Esperanto (m. 1929)
- 1852: Daniel Eyquem, franca supera juĝisto, akuzisto, prezidanto de Espéranto-France (m. 1926)
- 1855: Percival Lowell, usona amatora astronomo, fondinto de la Observatorio Lowell, iniciatinto de la malkovro de Plutono (m. 1916)
- 1857: Brigham Henry Roberts, usona mormono, historiisto kaj politikisto (m. 1933)
- 1860: Hugo Wolf, aŭstra-slovena komponisto kaj muzikkritikisto (m. 1903)
- 1864: Alexej von Jawlensky, rusa pentristo, reprezentanto de ekspresionismo (m. 1941)
- 1868: János Jankó, hungara etnografo, esploristo de ĥantoj (m. 1902)
- 1880: Josef Gočár, ĉeĥa arkitekto, reprezentanto de kubismo kaj funkciismo (m. 1945)
- 1882: Lajos Széll, rumania hungara advokato, aŭtobiografiisto (m. 1960)
- 1884: Oskar Loerke, germana verkisto kaj poeto (m. 1941)
- 1886: Henri Gagnebin, svisa muzikisto kaj komponisto (m. 1977)
- 1895: Emma Nagy, hungara instruistino kaj poetino, membrino de la societo Kemény (m. 1957)
- 1897: Jeghiŝe Ĉarenc, armena komunisto kaj poeto, viktimo de stalinismo (m. 1937)
- 1899: János Kodolányi, hungara komunismema verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1969)
- 1899: Jan Lechoń, pola poeto, literatura kaj teatra kritikisto, sekretario de la pola PEN-klubo, kulturataŝeo de la pola ambasado en Parizo,kaj en Usono kunlaboranta i.a. kun Kazimierz Wierzyński (m. 1956)
- 1904: René Dumont, franca ekologo kaj politikisto, iniciatinto de la politika ekologio (m. 2001)
- 1907: Mircea Eliade, rumana religihistoriisto kaj hindologo, filozofo pri kulturo, verkisto kaj diplomato, aŭtoro de la libro Jogo. Libereco kaj senmorteco (m. 1986)
- 1911: Otto Knöpfer, germana pentristo el Turingio (m. 1993)
- 1914: Edward O'Hare, usona aviadila mararmea subkoloneo, flug-aso (m. 1943)
- 1917: István Kende, hungara historiisto kaj profesoro (m. 1988)
- 1922: David Kugultinov, kalmuka poeto kaj socia aganto (m. 2006)
- 1922: Andrzej Vincenz, pola verkisto kaj publicisto, profesoro de slavistiko, kies familion ligis la juda, pola kaj ukraina kulturoj (m. 2014)
- 1923: Dimitrios Ioanidis, greka oficiro de armea junto (m. 2010)
- 1923: Emil Karewicz, pola aktoro, konata de la filmserio Ludcelo pli granda ol vivo aŭ La kruckavaliroj
- 1924: Karl Amon, aŭstra teologo kaj eklezihistoriisto (m. 2017)
- 1925: Roy Haynes, usona ĵaz-frapinstrumentisto
- 1925: Gyula Pinczés, rumania hungara ekonomikisto publikiginta hungare kaj rumane
- 1930: Blue Mitchell, usona trumpetisto de ĵazo, ritmenbluso, soulo, rok-muziko kaj funko
- 1934: László Imets, rumania hungara ksilografisto, konata de ekslibrisoj
- 1940: Ernő Kovács, rumania hungara skulptisto
- 1942: Scatman John, usona ĵaza skatkantada kantisto (m. 1999)
- 1942: József Márton, rumania hungara ceramikisto, pentristo
- 1943: István Árkossy, hungara grafikisto kaj pentristo, edzo de IIona Toszó
- 1945: Anna Z. Erdei, rumania hungara, poste hungara grafikistino
- 1947: Beat Richner, svisa pediatro kaj violonĉelisto
- 1952: Géza Boér, rumania hungara poeto kaj instruisto en Târgu Secuiesc (m. 1989)
- 1958: Jan Żaryn, pola historiisto, profesoro pri homa scienco, socia aganto, sekretario de la Komitato por Memorigo de Poloj Savintaj Judojn, filo de Aleksandra Żaryn
- 1960: Jurij Andruĥoviĉ, ukraina poeto, eseisto, tradukisto
- 1963: Fito Páez, argentina muzikisto kaj komponisto
- 1966: Alastair Reynolds, brita verkisto pri scienco-fikcio
- 1981: Tünde Tomos, rumania hungara pentristino, grafikistino
MortojRedakti
- 565: Belizaro, bizanca generalo, kies sekretario estis Prokopio el Cezareo (naskiĝis ĉirkaŭ 505)
- 596: Sankta Leandro, hispana ĉefepiskopo de Sevilo (naskiĝis ĉirkaŭ 534)
- 1447: Ŝaho Ruĥo, mongola reganto el dinastio Timuridoj (n. 1377)
- 1490: Karlo la 1-a de Savojo, princo de savojo kaj Piemonto (n. 1468)
- 1516: Vladislao la 2-a Jagello, pola reĝido, reĝo de Bohemio kaj Hungario (n. 1456)
- 1559: Johannes Gropper, germana humanisto, juristo, teologo kaj kardinalo (n. 1503)
- 1711: Nicolas Boileau, franca poeto, verkisto, literatura kritikisto, membro de Franca Akademio (n. 1636)
- 1719: Johann Friedrich Böttger, germana apotekisto kaj alkemiisto (n. 1682)
- 1808: Kristiano la 7-a, reĝo de Danio-Norvegio, duko de Ŝlesvigo-Holstinio (n. 1749)
- 1836: Adolf Stieler, germana juristo kaj kartografo (n. 1775)
- 1865: József Lázár, hungara kapitano, poeto (n. 1782)
- 1879: Adolf Anderssen, germana ŝakludisto, neoficiala mondĉampiono (n. 1818)
- 1881: Aleksandro la 2-a, caro de Rusio el dinastio Romanovoj, reĝo de Pollando, reganto de Finnlando, reformisto, murdita (n. 1818)
- 1883: Adelbert von Keller, germana lingvisto, tradukisto kaj eldonisto (n. 1812)
- 1891: Théodore de Banville, franca poeto, unu el gvidantoj de la Parnasa skolo (n. 1823)
- 1895: Louise Otto-Peters, feministino kaj verkistino
- 1901: Benjamin Harrison, prezidento de Usono respondeca pri anekso de Havajaj Insuloj (n. 1833)
- 1903: Nicolaas Beets, nederlanda verkisto, kies El la Camera Obscura aperis en esperanto (n. 1814)
- 1906: Susan B. Anthony, usona feministino, batalantino pri la virina balotrajto (n. 1820)
- 1915: Sergej Vitte, rusa grafo, ĉefministro de Rusio (n. 1849)
- 1918: César Cui, rusa komponisto, muzikkritikisto kaj oficiro francdevena (n. 1835)
- 1930: Lóránd Fráter, hungara kantkomponisto, frato de Béla Fráter (n. 1872)
- 1936: Honoratus Bonnevie, norvega esperantisto (n. 1858)
- 1945: Kazimierz Prószyński, pola inventisto pri kameraado, pioniro de la pola kaj monda kinematografio, viktimo de la koncentrejo Mauthausen-Gusen (n. 1875)
- 1953: Jan Stanisław Jankowski, pola inĝeniero kaj politikisto, soldato de la Unua Kadra Kompanio, delegito de pola registaro en ekzilo, arestita de NKVD kune kun 15 gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato, viktimo de stalinismo murdita en Moskvo du semajnojn antaŭ fino de la "puno" (n. 1882)
- 1953: Dezső Végh, hungara ĵurnalisto, vicurbestro de Debreceno (n. 1882)
- 1956: Okamoto Joŝicugu, japana instruisto, esperantologo, Esperanto-vortaristo, membro de Lingva Komitato, ĉefsekretario de Japana Esperanto-Instituto (n. 1900)
- 1960: Aurél Bernáth, hungara pentristo, grafikisto (n. 1895)
- 1973: Dmitro Doncov, ukraina verkisto kaj politikisto, kreinto de la ukraina koncepto de integrala naciismo akceptita de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj (n. 1883)
- 1975: Ivo Andrić, bosnia Nobelpremiita verkisto aparte emfazinta geografian rolon de Bosnio (n. 1892)
- 1975: Ruth Schaumann, germana verkistino kaj artistino (n. 1899)
- 1984: Uwe Johnson, germana verkisto aparteninta al la verkista rondo Gruppe 47 (n. 1934)
- 1987: Bernhard Grzimek, germana zoologo, fondinto de Nacia Parko Serengeti (n. 1909)
- 1987: Imre Papp, rumania hungara lingvisto kaj lernolibroverkisto (n. 1907)
- 1990: Bruno Bettelheim, juda-usona psikoanalizisto kaj psikoterapiisto de aŭstra deveno, esploranto de aŭtismo, substrekinta signifon de fabeloj en edukado kaj disvolvo de infanoj, malliberulo de naziaj koncentrejoj, sinmortiginto (n. 1903)
- 1994: Kálmán Benda, hungara historiisto, arkivisto, akademiano (n. 1913)
- 1995: Franciszek Gajowniczek, pola malliberulo de koncentrejo Auŝvico, savita de la morto fare de Maksimiliano Kolbe (n. 1901)
- 1996: Krzysztof Kieślowski, pola filmreĝisoro, membro de Usona Filma Akademio (n. 1941)
- 2000: Lajos Tövissi, rumania hungara ekonomisto, statistikisto (n. 1927)
- 2002: Hans-Georg Gadamer, germana filozofo, kunfondinto de filozofia hermeneŭtiko (n. 1900)
- 2010: Jean Ferrat, franca kanzonisto kaj poeto, kies esperantigitan de Jo-Petro Danvy kanton kantas Ĵak Lepŭil' (n. 1930)
- 2011: Krzysztof Kmieć, pola sciencisto, doktoro de farmacio, aŭtoro de ekslibrisoj, vojaĝisto (n. 1950)
- 2015: Jan Niewiński, pola militisto, unu el komandantoj de Pola memdefendo en Volinio dum la Volinia masakro, socia aganto favore al Orientaj Limregionoj (n. 1920)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Internacia tago: Skolta Tago en Afriko - fiksita en Adis-Abebo de Organizaĵo por Afrika Unueco (nun Afrika Unio) en 1995
Tagoj de semajnoRedakti
La 13-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.