Francisco Villa

meksikana revoluciulo

Francisco VILLA, konata kiel Pancho Villa, estis naskita kiel Doroteo Arango Arámbula je la 5-a de julio 1878 en Durango kaj mortis je la 20-a de julio 1923 en Parral. Li estis unu el la ĉefrolantoj de la meksika revolucio.

Francisco Villa
Persona informo
Naskonomo José Doroteo Arango Arámbula
Aliaj nomoj Pancho Villa • Francisco Villa
Naskiĝo 5-an de junio 1878 (1878-06-05)
en San Juan del Río
Morto 20-an de julio 1923 (1923-07-20) (45-jaraĝa)
en Hidalgo del Parral
Mortokialo pafvundo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Meksiko
Subskribo Francisco Villa
Okupo
Okupo politikistopartizano
vdr
Francisco Villa

Kiam li estis 16-jara, la filo de lia mastro perfortis lian 12-jaran fratinon. Arámbula mortigis la perfortinton, devis fuĝi kaj alprenis la nomon de Francisco Villa, iama meksika bandito.

Dum la revolucio li batalis en la nordo de Meksiko, kiam Emiliano Zapata faris tion en la sudo.

Li estas nacia heroo de Meksiko kaj konsiderata kiel la tria plej konata meksikano, post Moctezuma kaj Benito Juárez. Multaj filmoj kaj teatraĵoj traktas lian vivon. Inter la aktoroj, kiuj prezentis lin, estas Yul Brynner kaj Telly Savalas.