JANKÓ János estis hungara etnografo naskita en Pest (urbo) la 13-an de marto 1868 kaj mortinta en Borseko la 28-an de julio 1902.

János Jankó
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1868 (1868-03-13)
en Peŝto
Morto 28-an de julio 1902 (1902-07-28) (34-jaraĝa)
en Borsec
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro János Jankó
Okupo
Okupo etnografo
vdr

Biografio redakti

János Jankó studis en Budapeŝto geografion kaj post siaj studvojaĝoj en Italujo kaj Nord-Afriko ekde 1890 li konatiĝis kun la institutoj etnografiaj de Anglujo kaj Francujo. Inter 1892–93 li estis asisto en instituto geografia de Budapeŝto, ekde 1894 li laboris en la etnografia sekcio de Hungara Nacia Muzeo, kies sekcio pli poste li iĝis direktoro. Post studado de la Museum für Völkerkunde de Berlino li denove travojaĝis Hungarujon, li establis la etnografian vilaĝon de miljara Hungarujo. En somero de 1896 li esploris la rusajn etnografiajn kolektojn. En 1898 li esploris por tri monatoj la vivon de ĥantoj. La morto trovis lin dum kolektvojaĝo.

Verkoj redakti

  • Gróf Benyovszky Móric életrajza (Bp., 1889);
  • Kalotaszeg magyar népe (Bp., 1892);
  • Torda. Aranyosszék, Toroczkó magyar (székely) népe (Bp., 1893);
  • Az ezredéves országos kiállítás néprajzi faluja (Bp., 1897);
  • A néprajzi gyűjtemény leírása (Zichy Jenő gr. kaukázusi és közép-ázsiai utazásai I. Bp., 1897);
  • A magyar halászat eredete (Herkunft der magyarischen Fischerei);
  • Zichy Jenő gr. harmadik ázsiai utazása (Dritte asiatische Forschungsreise des Gr. Eugen Zichy, I. Bp., 1900);
  • A balatonmelléki lakosság néprajza (Bp., 1902).

Bibliografio redakti

  • Thirring Gusztáv: J. J. emlékezete (Földr. Közl. 1903).

Fonto redakti