János Jankó (pentristo)
János Jankó [jAnoŝ jankO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Id. Jankó János estis hungara pentristo, desegnisto, karikaturisto. Lia filo estis János Jankó.
János Jankó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jankó János |
Naskiĝo | la 3-an de novembro 1833 en Tótkomlós (Hungario) |
Morto | la 29-an de marto 1896 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 11-1/a-25 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infanoj | János Jankó, Elemér Jankó |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
János Jankó [1] naskiĝis la 3-an de novembro 1833 en Tótkomlós, li mortis la 29-an de marto 1896 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJános Jankó frekventis gimnazion en Szarvas, sed li instruis ankaŭ pentradon. Ekde 1854 li ekspoziciis en Pest (urbo) kaj li lernis en la loka pentrolernejo. Inter 1864-1866 li lernis en arta akademio de Vieno. Tiutempe liaj desegnaĵoj aperis en vienaj kaj pestaj gazetoj (ekzemple Vasárnapi Ujság, Borsszem Jankó). Oni supozas, ke li desegnis resume 70 000 desegnaĵojn, karikaturojn. Kelkfoje li desegnis kune kun Mór Jókai. Li estis ankaŭ pentristo pri ĝenroj.
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Búsuló betyár (1854)
- Felköszöntő a kocsmárosra (1855)
- A menyasszony üdvözlése (1855)
- Magyar parasztmulatság (1860)
- A népdal születése (1860, nun en Hungara Nacia Galerio)
- Csokonai a lakodalomban (1869, nun en muzeo de Debrecen; vidu la bildon!)
Memorigiloj
redakti- bazlernejo-gimnazio havas la nomon "Jankó János" en Tótkomlós [2] Arkivigite je 2017-09-07 per la retarkivo Wayback Machine
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun bildo Arkivigite je 2017-09-07 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre) Arkivigite je 2016-12-28 per la retarkivo Wayback Machine