Roman Ungern von Sternberg

Barono Roman Nicolaus von Ungern-Sternberg, Роман Фёдорович Унгерн фон Штернберг (naskiĝis la 22-an de januaro 1886 en Graz, mortis la 15-an de septembro 1921 en Novosibirsk, Rusa SFSR) estis nobela germana balto, rusia generalo kaj komandanto de Azia Ĉevala Divizio en Fora Oriento.

Roman Ungern von Sternberg
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1885 (1885-12-29)
en Graz,  Aŭstrio-Hungario
Morto 15-an de septembro 1921 (1921-09-15) (35-jaraĝa)
en Novosibirsko,  Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pafvundo vd
Religio Tibeta budhismo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Pavel Military School vd
Familio
Dinastio Ungern-Sternberg vd
Patro Theodor Leonhard Rudolf Frh. von Ungern-Sternberg vd
Patrino Sophia, Freiin von Wimpffen vd
Profesio
Okupo oficiropolitikisto • antikomunisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Roman Ungern von Sternberg

Li edukiĝis ĉe onklo en Talino/Reval. Post fino de militista lernejo en Sankt-Peterburgo estis sendita Siberion. Partoprenis rusan-japanan militon en 1905. Dum la unua mondmilito batalis en Galicio. Post Februara Revolucio sendita al Fora Oriento. Post Oktobra Revolucio batalis kontraŭ bolŝevikoj. Famiĝis pro senkompataj murdoj kontraŭ bolŝevikoj aŭ kontraŭ suspektintoj pri apogo al bolŝevikoj aŭ aliaj revoluciaj partioj kaj kontraŭ judoj. Pro tio gajnis la titolon Sanga Barono. Li transprenis komandadon de armeo en regiono de la lago Bajkalo.

Ekde 1920 separiĝis de Blanka Gvardio proklamiĝinte "sendependa batalanto". Lia celo estis disvastigo de monarkio en la tuta mondo. Alvokis al kontraŭjudismo. Komencis prepari ekspedicion por restarigi dinastion Qing en Ĉinio.

En la tagoj 28-a de septembro - 2-a de oktobro 1920 liaj taĉmentoj eniris Mongolion. La 3-an de februaro 1921 konkeris Ulaanbaataron kaj restarigis regadon de Bogdo Ĥano. Verdire li mem transprenis la regadon proklamante sin reenkarniĝo de Ĝingis-Ĥano. Li komencis enkonduki filozofian sistemon estanta kunligo de rusa naciismo kaj budhismo. En la sama tempo mallongdaŭran kunlaboron kun li entreprenis du konataj polaj verkistoj Kamil Giżycki kaj Ferdynand Ossendowski. Junie 1921 fronte de 20-mila armeo de blankaj rusoj kaj mongoloj atakis Rusion, estis tamen rapide venkita en la bataloj de Nauŝki kaj de Lago Ansera. Faligita la 6-an de julio 1921 post invado de Ruĝa Armeo en Mongolion gvidis rezistan movadon ĝis kaptiĝo la 21-an de aŭgusto.

Pereis la 15-an de septembro 1921, pafmortigita en Novosibirsk.

Bibliografio redakti