Tuvio

respubliko de Rusio

TuvioTuvujo (ruse Тува, tuve Тыва) estas respubliko en la suda parto de Siberio en Rusio. Dum manĉua imperio la teritorio de Tuvio (tiam nomata randoregiono Urjanĥajo) apartenis al Ekstera Mongolio (nuna Mongolio). De 1921 ĝis 1944 ĝi estis sendependa ŝtato kaj nomiĝis Popola Respubliko de Tannu-Tuva.

Subjekto de Rusia federacio
Tuvio
ruse Республика Тыва (Тува)
tuve Тыва Республика

Flago

Blazono

Flago Blazono
respubliko de Rusio
Administrado
Federacia regiono Siberia federacia regiono
Ĉefurbo Kizil (ĝis 1918 nomiĝis Belocarsk, kaj inter 1918-26 Ĥem-Beldir)
Prezidanto Ŝolban Kara-ool
Fondita 11-a de Oktobro 1944
Demografio
Loĝantaro 307 930 loĝantoj
(Stato: 14-a de oktobro 2010)[1]
Loĝdenso 1,8 loĝ./km²
Oficialaj lingvoj Tuva, rusa
Etnoj tuvoj (81,0 %)
rusoj (16,1 %)
(Stato: 2010)Ŝablono:Informkesto federacia subjekto de Ruslando/zorgado/etnoj
Geografio
Areo 168 604 km²[2]
Pliaj informoj
Himno Men - Tyva Men
Horzono UTC+7
Poŝtkodoj 667000–668999
Aŭtokodoj 17
OKATO 93
ISO 3166-2 RU-TY
Retpaĝaro www.gov.tuva.ru
Situo en RuslandoIranTurkmenistanoĈinioKazaĥioUzbekioMongolioJapanioNorda KoreioĈinioNorvegioDanioGermanioSvedioUsonoFinnlandoKirgisistanoGeorgioTurkioArmenioAzerbajĝanoUkrainioPollandoLitovioLatvioEstonioBelarusioNorvegioSaĥalena provincoKamĉatka regionoJüdische Autonome OblastRegion PrimorjeRegion ChabarowskTuwaĤakasioKemerowa provincoAltajoRegiono AltajNovosibirska provincoOmska provincoTjumena provincoTomska provincoBurjatioRegiono TransbaikalioAmura provincoMagadana provincoAutonomer Kreis der TschuktschenIrkutska provincoJakutioRegiono KrasnojarskAutonomer Kreis der Jamal-NenzenAutonomer Kreis der Chanten und Mansen/JugraSverdlovska provincoĈeljabinska provincoKurgana provincoOrenburga provincoAutonomer Kreis der NenzenKomiioBaŝkirioRegion PermVologda provincoKarelioMurmanska provincoArĥangelska provincoKaliningrada provincoSankt-PeterburgoLeningrada provincoTatarioUdmurtioKirova provincoKostroma provincoSamara provincoPskova provincoTverja provincoNovgoroda provincoJaroslavla provincoSmolenska provincoMoskvoMoskva provincoVladimira provincoIvanova provincoMariioĈuvaŝioMordvioPenza provincoNiĵnij-Novgoroda provincoUljanowska provincoSaratova provincoBrjanska provincoKaluga provincoTula provincoRjazana provincoOrjola provincoLipecka provincoVoroneĵa provincoBelgoroda provincoKurska provincoTambova provincoVolgograda provincoRostova provincoAstraĥana provincoKalmukioDagestanoAdigeioKrasnodara regionoKaraĉajio-ĈerkesioKabardio-BalkarioStavropola regionoNord-Ossetio-AlanioInguŝioĈeĉenio
Situo en Ruslando
Historio
 – Sendependa
 – Aŭt. regiono
 – ASSR
 – respubliko
 
1921-1944
11-a de oktobro 1944
10-a de oktobro 1961
31-a de marto 1992
vdr
51.794

Geografio redakti

Tuvio situas en la geografia mezo de Azio. Laŭdire la geografia meza punkto situas en la ĉefurbo Kizil, sed pri tio ne regas ĝenerala unuanimeco. Tamen tie troviĝas monumento, kiu indikas la geografian mezon de Azio. Tuvio estas grandparte montara regiono kaj altebenaĵo, pro kio la naturo konserviĝis relative bone. La regionon ĉirkaŭas montaroj Sajan kaj Tannu-Ola. Pli ol 80% el la teritorio estas montaroj. La plej alta loko estas Mongun-Tajga (Arĝenta monto), kies alteco estas 3 976 metroj.

La najbaroj de Tuvio estas norde Krasnojarska regiono, nordoriente Irkutska provinco, sude Mongolio, okcidente respubliko Altaj kaj nordokcidente Ĥakasio.

Historio redakti

En jaroj 1921-1944 ekzistis Tuvia Popola Respubliko, socialista ŝtato, tio estis aliancano de Sovetunio. En la jaro 1944 ĝi fariĝis parto de la Unio.

Loĝantaro redakti

Tuvio havas 305 510 loĝantojn (2002). Duono el la loĝantoj vivas en urboj aŭ urbetoj. Tuvio havas kvin urbojn, kiuj estas la ĉefurbo Kizil (104 105 loĝ.), Ak-Dovurak (13 300 loĝ.), Ŝagaan-Arig (9 100 loĝ.), Ĉadanaa (9 100 loĝ.) kaj Turan (5 600 loĝ.).

Etnoj redakti

Plejparto el la loĝantoj estas tuvoj, kiuj formas 77,0 % el la loĝantaro (2002). La plej granda minoritato estas rusoj 20,1 % el loĝantaro. Post la kolapso de Sovetio rusoj grandkvante elmigris el la regiono. En jaro 1989 rusoj formis 32 % el loĝantaro.

Ekonomio redakti

Kanabo redakti

Post la fermo de multaj industriaj centroj dum la jaroj 1990-aj, la kultivado de kanabo venis en Tuvion kaj estas hodiaŭ tre grava, kvankam oficiale ne permesata. Pritaksoj de la surfaco de la kampoj ne estas precizaj, estas de 26 mil ĝis 84 mil hektaroj[3]. En 2005 la moskva ĵurnalo Novaja Gazeta en la artikolo de sia ĵurnalisto Aleksej Tarasov nomas Tuvion „rusia Kolombio, kie eĉ la infanoj vivas dank' al kanabo kaj kie la polico defendas la kampojn aŭ la produktistojn...“. En la sama artikolo de Novaja Gazeta estas aserto, ke la kanabo fariĝas en kelkaj regionoj kvazaŭ valuto por multaj aferoj, i. a. manĝo, aŭtoj, ĉevaloj aŭ la alkoholaĵo[3].

 
Rajdantaj tuvoj

Famuloj redakti

Referencoj redakti

  1. Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Tom 1. Čislennostʹ i razmeščenie naselenija (rezultoj de la tutrusia censo 2010. Volumo 1. Nombro kaj disigo de la loĝantaro). Tabeloj 5, p. 12–209; 11, p. 312–979 (elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
  2. Administrativno-territorialjnoe delenie po subjektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)
  3. 3,0 3,1 La ruslingva fonta teksto

Vidu ankaǔ redakti


 
Administra divido
  1. Baj-Tajga
  2. Barik-Ĥemĉika
  3. Dzun-Ĥemĉika
  4. Kaa-Ĥema
  5. Kizila
  6. Mungun-Tajga
  7. Ovura
  8. Bii-Ĥema
  9. Sut-Ĥola
  10. Tanda
  11. Tere-Ĥola
  12. Tes-Ĥema
  13. Toĵa
  14. Ulug-Ĥema
  15. Ĉaa-Ĥola
  16. Ĉedi-Ĥola
  17. Erzina