Hans-Georg Gadamer
Hans-Georg Gadamer (11-a de februaro 1900, Marburg — 13-a de marto 2002, Heidelberg) estis germana filozofo. Per lia ĉefverko Wahrheit und Methode (Vero kaj metodo), aperinta en 1960, li fondis la filozofian hermeneŭtikon.
Hans-Georg Gadamer | |
---|---|
![]() 2000 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de februaro 1900 en Marburg |
Morto | 13-an de marto 2002 (102-jara) en Heidelberg |
Tombo | Heidelberg |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Germanio |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Universitato de Vroclavo • Universitato de Marburg • Universitato de Marburg |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Johannes Gadamer |
Okupo | |
Okupo | filozofo • universitata profesoro |
Verkoj | Vero kaj Metodo The Relevance of the Beautiful and Other Essays |
Esenco de lia filozofioRedakti
Laŭ Gadamer ĉiu kompreno – kaj de tekstoj kaj de netekstoj – dependas de la lingveco de la esto antaŭ la horizonto de la tempo. (Esto kaj tempo estas uzataj kiel terminoj laŭ la fenomelogia tradicio de Martin Heidegger.) Tial la komprenanto bezonas mensan malfermecon, konscion pri propraj antaŭjuĝoj kaj pretecon al honesta dialogo aŭ konsiderado. Tiun tre ĝeneralan ideon de la hermeneŭtiko Gadamer esprimis per unu tipa frazo por diskutantoj: "La alia povus pravi."