Martin Heidegger

germana filozofo

Martin HEIDEGGER [martin HAJdeger] (naskiĝis la 26-an de septembro 1889, mortis la 26-an de majo 1976 en Freiburg) estis germana filozofo, kiu ĉefe okupiĝis pri ontologio, estetiko, filozofio de teknologio kaj fenomenologio, kaj influis, interalie, la fluon de ekzistadismo.

Martin Heidegger
Heidegger 2 (1960).jpg
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1889 (1889-09-26)
en Meßkirch
Morto 26-an de majo 1976 (1976-05-26) (86-jara)
en Freiburg
Mortokialo infekta malsano
Tombo Meßkirch
Lingvoj germana
Ŝtataneco Vajmara RespublikoNazia GermanioOkcidenta Germanio
Alma mater Universitato Alberto Ludoviko de FrajburgoUniversitato Alberto Ludoviko de Frajburgo
Subskribo Martin Heidegger
Familio
Frat(in)o Fritz Heidegger
Edz(in)o Elfride Heidegger
Infano Hermann Heidegger
Okupo
Okupo filozofo • poeto • universitata profesoro
Verkoj Esto kaj tempo
Letero pri Humanismo
Enkonduko en Metafizikon
Nigraj Kajeroj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Tombo de Heidegger en Meßkirch

Lia ĉefverko Sein und Zeit (Esto kaj tempo), aperinta en 1927, kiun li dediĉis al lia instruisto Edmund Husserl, influis multajn aliajn filozofojn. Heidegger aliĝis al la nazia partio kaj estis rektoro de Universitato de Freiburg.

BiografioRedakti

 
Knaba hejmo de Heidegger en Meßkirch.

Li studis ĉe la Universitato de Freiburg sub Edmund Husserl, la fondinto de la fenomenologio, kaj tie fariĝis profesoro en 1928. Krom lia rilato al fenomenologio, Heidegger estas konsiderata grava por la idearo de ekzistadismo, malkonstruismo, kaj postmodernismo. Li provis reorienti okcidentan filozofion for de metafizikaj kaj epistemologiaj demandoj, kaj al ontologiaj demandoj - do demandoj, kiuj koncernas la signifon de esteco, aŭ kion signifas "esti".

Martin Heidegger fariĝis ano de la Nacisocialisma Germana Laborista Partio (la Nazia Partio, gvidata de Hitler) kaj ludis gravan rolon en la naziigo de la universitato en Freiburg. La postinfluo de lia filozofio sur tiujn de politike maldekstraj filozofoj kiaj Sartre kaj Derrida kaj sur ties nuntempajn adeptojn estas interesa (ŝajn-)kontraŭdiro.

Persona vivoRedakti

 
Ĉaledo de Heidegger inter aliaj en Todtnauberg.

Heidegger edziĝis al Elfride Petri la 21an de Marto 1917,[1] en katolika ceremonio prezidita de sia amiko Engelbert Krebs, kaj unu semajnon poste en protestanta ceremonio kun ĉeesto de ŝiaj gepatroj. Ili unua filo, Jörg, naskiĝis en 1919.[2]:159 Elfride poste naskis sian filon Hermann en Aŭgusto 1920. Heidegger eksciis, ke li ne estas la biologia patro de Hermann, sed edukis lin kvazaŭ li estus lia propra filo. La biologia patro de Hermann, kiu iĝis baptopatro de sia proprra filo, estis amiko kaj kuracisto de la familio nome Friedel Caesar. Hermann konis tion kiam li estis 14-jaraĝa;[3] Hermann iĝis historiisto kaj poste servis kiel testamenta administranto de la lastaj voloj de Heidegger.[4] Hermann Heidegger mortis la 13an de Januaro 2020.[5]

Heidegger pasigis multan tempon ĉe sia feridomo en Todtnauberg, vilaĝo de municipo Todtnau, borde de la Nigra Arbaro.[6] Li konsideris la apartecon havigita de la arbaro kiel la plej taŭga medio en kiu engaĝiĝi en filozofia pensaro.[7] Li estis sperta gustumanto de vinoj, entuziasma piediranto kaj lerta skiisto; li gvidis seminarojn supren en la montaro kaj poste revenis skie malsupren kun siaj studentoj.[8]

Kelkajn monatojn antaŭ sia morto, li renkontiĝis kun Bernhard Welte, nome katolika pastro, profesoro de la Universitato de Freiburg kaj iama korespondanto lia. La preciza naturo de ilia konversacio ne estas konata, sed ja oni konas, ke ĝi inkludis babiladon de la rilato de Heidegger kun la Katolika Eklezio kaj posta kristana entombigo en kiu la pastro prezidis.[9][10][11]:10

AmaferojRedakti

Heidegger havis kvar-jaran amaferon kun Hannah Arendt kaj jardekojn longan amaferon kun Elisabeth Blochmann, ambaŭ siaj studentoj. Arendt estis juda, kaj Blochmann havis unu judan patron, kio faris ŝin celo de severa persekutado fare de naziaj aŭtoritatoj.

La 35-jaraĝa Heidegger,[12] kiu estis jam edzo kaj havis du filojn, komencis longan amaferan rilaton kun la 17-jaraĝa Arendt,[13] [14] kiu poste devis fronti kritikojn pro tio kaj pro la apogo de Heidegger al la Nazia Partio post lia elekto kiel rektoro de la Universitato de Freiburg en 1933. Ili interkonsentis teni la detalojn de la rilato sekrete, konservante iliajn leterojn, sed tenante ilin neatingeblaj.[15] Tiu rilato ne estis konata ĝis la biografio de Elisabeth Young-Bruehl pri Arendt aperis en 1982. En la momento de ties publikigo, Arendt kaj Heidegger estis jam mortintaj kaj la edzino de Heidegger, Elfride (1893–1992), estis ankoraŭ viva. La afero ne estis bone konata ĝis 1995, kiam Elzbieta Ettinger sukcesis havi aliron al la sigelita korespondadon.[16]

Probable oni povas diri, ke post tiu kun Hannah Arendt, Blochmann havis unu el la plej gravaj ekstergeedzaj amaferoj kun Heidegger (kiel oni konas ekde 2005, Heidegger havis specon de malferma geeedzeco kaj lia edzino Elfriede kaj sciis pri liaj amaferoj kaj havis sian propran). Elfriede Heidegger kaj Elisabeth Blochmann estis amikinoj kaj iamaj klaskolegoj. La historio estas bone dokumentata en la eldono de 1989 de iliaj leteroj, starte en 1918.[17] La leteroj de Heidegger al lia edzino enhavas informaron pri kelkaj aliaj liaj amaferoj.[4] Li helpis Blochmann elmigri el Germanio antaŭ la komenco de la Dua Mondmilito kaj pluigis siajn kontaktojn kun ambaŭ el ili post la milito.[18]

InfluojRedakti

Heidegger influis multajn aliajn ĉefajn filozofojn kaj siajn proprajn studentojn, ekzemple Hans-Georg Gadamer, Hans Jonas, Emmanuel Levinas, Hannah Arendt, Leo Strauss, Xavier Zubiri, Karl Löwith, Maurice Merleau-Ponty, Jean-Paul Sartre, Jacques Derrida, Michel Foucault, Jean-Luc Nancy kaj Philippe Lacoue Labarthe.

Li havis decidan influon sur postmodernismo. Derrida prenis de li la koncepton de dekonstruo (destruktion). Lacan prenis de Heidegger la bezonon de la terapiisto respekti la nevortajn partojn de la paciento. Michel Foucault prenis de Heidegger la ligon inter vortoj kaj aferoj kaj la ordo de la aferoj. Lyotard prenis de li la kritikon de la grandaj marativoj.

Historiisto Gertrude Himmelfarb, en ŝia verko On Looking Into the Abyss: Untimely Thoughts on Culture and Society (Pri rigardado en la abismon: malkonvenaj pensoj pri kulturo kaj socio), akre kritikis la tendencon de postmodernismaj pensuloj admiri Heidegger: kaj ĉar li "vendis sian animon al la nazia diablo" kaj perfidis siajn amikojn kaj sian propran filozofion, kaj pro la malabundeco kaj supraĵeco de liaj ideoj kiuj estas prezentitaj, laŭ ŝia opinio, en peza kaj kompleksa lingvaĵo kiu kovras super la ĉarlatanismo de Heidegger .

Sed Heidegger ne nur influis, sed ankaŭ estis influita de diversaj, kaj foje neatenditaj, fontoj. Kune kun la klara influo de Aristotelo kaj Husserl, lia postdoktoriĝa tezo "Pri la Kategorioj kaj signifoj de Duns Scotus" traktis mezepokaj filozofiaj disputoj kiuj temigis la distingon inter "ekzisto" kaj "esenco". Tiuj ĉi debataj disputoj, kiuj okazis laŭlonge de la Mezepoko, kaj ĉe la islama filozofio, kaj ĉe la skolastikismo, kaj kiuj konstatis, ke Dio estas la sola ento, kies ekzisto kaj esenco estas en identeco, estis fakte la deirpunkto kaj inspiro por la filozofia demando "Kio estas kaj signifas esti?" kaj por la verkado de "Esto kaj Tempo".

VerkojRedakti

  • Esto kaj tempo (germane 'Sein und Zeit', 1927)
  • Tempo kaj esto (germane 'Zeit und Seit', 1962)

Elektitaj disĉiplojRedakti

NotojRedakti

  1. Heidegger, Martin. (2007) Becoming Heidegger: on the trail of his early occasional writings, 1910–1927. Evanston, Ill: Northwestern University Press. ISBN 978-0810123038.
  2. Schalow, F. (2019), Historical Dictionary of Heidegger's Philosophy (3rd ed.), Lanham, Maryland: Rowman & Littlefield, p. 159, (ISBN 9781538124369), https://books.google.com/books?id=nJ27DwAAQBAJ&pg=PA159 
  3. Letters to his Wife: 1915 – 1970 (11a de Decembro 2009).
  4. 4,0 4,1 "Es ist wieder da", 30a de Januaro 2014.
  5. Schulte, Bettina (20a de Januaro 2020), Der Nachlassverwalter des Philosophen: Hermann Heidegger ist tot, Badische Zeitung, https://www.badische-zeitung.de/der-nachlassverwalter-des-philosophen-hermann-heidegger-ist-tot--181850448.html 
  6. Sharr, A., Heidegger's Hut (Cambridge, MA: MIT Press), 2006.
  7. Being There, artikolo de Spring 2007 pri la feritempoj en arbarĉaledo de Heidegger por la gazeto Cabinet.
  8. Fiske, Edward B. (27a de Majo 1976). "Martin Heidegger, a Philosopher Who Affected Many Fields, Dies". The New York Times. p. 1.
  9. Emad, Parvis. (2006) "Martin Heidegger – Bernhard Welte Correspondence Seen in the Context of Heidegger's Thought". Heidegger Studies. 22: 197–207. Philosophy Documentation Center website
  10. (2007) “Some considerations about the correspondence between Martin Heidegger and Bernhard Welte”, Revista de Filosofía 63, p. 157–169. doi:10.4067/S0718-43602007000100012. 
  11. Sean McGrath, S. J., Heidegger; A (Very) Critical Introduction (Grand Rapids: William B. Eerdmans Publishing Company, 2008), p. 10.
  12. Grunenberg 2017.
  13. The Love Letters of Hannah Arendt and Martin Heidegger, Open Culture 10a de Majo 2017
  14. Young-Bruehl 2004, p. 47.
  15. Young-Bruehl 2004, p. 50.
  16. Kohler 1996.
  17. Joachim W. Storck, eld. Marbach am Neckar: Deutsches Literatur-Archiv, 1989, 2a eld. 1990.
  18. Martin Heidegger / Elisabeth Blochmann. Briefwechsel 1918–1969.