Volkssturm (tradukite: Popola sturmantaro) estis taĉmentoj de civiluloj germanaj je la fina fazo de la Dua mondmilito. La partopreno ne estis libervola sed deviga.

Ĵurigo de Volkssturm-anoj.

Priskribo redakti

Laŭ dekreto de Adolf Hitler mem de la 25-a de septembro 1944 estu kreataj taĉmentoj por defendi la germanan patrujan terenon. Rekrutiĝi povis ĉiuj viroj aĝaj inter 16 kaj 60 jaroj kiuj ne estis mobilizitaj ĝis tiu tempo pro profesiaj, aĝaj aŭ sanaj kialoj.

Oni komisiis la prezidantojn de la Regnaj govioj (Gauleiter) formi tiajn homgrupojn. Reichsführer SS Heinrich Himmler responsis pri la milita kaj Reichsleiter Martin Bormann pri la politika flanko. Kiel soldatoj laŭ la soldata leĝaro la anoj de Volkssturm teorie ĝuis la statuson de batalanto sed traktitis ne malofte fare de la Aliancanoj kiel partizanoj. Tio ŝuldiĝis ankaŭ al ilia grizaj uniformoj.

Fakte nur eta parto de ĉiuj estintaj laŭkoncepte je dispono devis soldati. Pro malsufiĉaj ekipaĵo kaj trejnado tiaj taĉmentoj milite ne estis tre senchavaj.

Literaturo redakti

  • Perry Biddiscombe: Werwolf! The History of the National Socialist Guerilla Movement 1944–1946. Univ. of Toronto Press, Toronto 1998, ISBN 0-8020-0862-3.
  • Klaus Mammach: Der Volkssturm. Das letzte Aufgebot 1944/45. Pahl-Rugenstein, Köln 1981, ISBN 3-7609-0642-7.
  • Alastair Noble: The People's Levy. The Volkssturm and Popular Mobilisation in Eastern Germany 1944–45. In: Journal of Strategic Studies. 24, 2001, S. 165–187.
  • David K. Yelton: „Ein Volk steht auf.“ The German Volkssturm and Nazi Strategy, 1944–45. In: Journal of Military History. 64, 2000, S. 1061–1083.
  • Franz W. Seidler: „Deutscher Volkssturm“. Das letzte Aufgebot 1944/45. 2. Auflage. Herbig, München 1991, ISBN 3-7766-1608-3.
  • David K. Yelton: Hitler's Volkssturm. The Nazi Militia and the Fall of Germany 1944–1945. Univ. of Kansas Press, Lawrence, Kans. 2002, ISBN 0-7006-1192-4.
  • David K. Yelton: The SS, NSDAP, and the Question of Volkssturm Expansion. In: Alan E. Steinweis, Daniel E. Rogers (Hrsg.): The Impact of Nazism. New Perspectives on the Third Reich and its Legacy. Univ. of Nebraska Press, Lincoln 2003, ISBN 0-8032-4299-9, S. 167–181.

Eksteraj ligiloj redakti