Universitato de Marburg

universitato en Germanio
(Alidirektita el Universitato de Marburgo)

La universitato de Marburggermane oficiale Philipps-Universität Marburg, historie latine Alma Mater Philippina – fondiĝis dum la jaro 1527 fare de la landgrafo Filipo la Grandanima de Hesio kiel luterana altlernejo. Temas pri la plej malnova luterana universitato nuntempe ankoraŭ ekzistanta. La universitato nuntempe havas iom pli ol 26.000 studentoj (en oktobro 2015, komence de la vintra semestro, ekzakte estis 26 820) kaj en komparo kun aliaj universitatoj de Germanio estas mezgranda. Pluraj fakultatoj, inter medicino, juroĥemio, havas aparte bonan renomon. La urbo Marburg estas kompare malgranda, kaj la universitato je granda parto influas la urban vivon.

Philipps-Universität Marburg
publika universitato • comprehensive university
Informoj
fondodato 1-an de julio 1527
Situo
Geografia situo 50° 48′ 39″ N, 8° 46′ 25″ O (mapo)50.8108333333338.7736111111111Koordinatoj: 50° 48′ 39″ N, 8° 46′ 25″ O (mapo)
lando Germanio
urbo Marburg, Hesio, Germanio
Estraro
gvidanto Volker Nienhaus
ĉefestro(j) Thomas Nauss vd
Nombroj
nombro de studentoj 26 820 (stato oktobro 2015)
nombro de kunlaborantoj 4 450 (2014)
el tio profesoroj 358 (2014)
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Verein zur Förderung eines Deutschen Forschungsnetzes
• Konferenco de Altlernejaj Rektoroj
• Germana Altlerneja Sporta Asocio
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• Informationsdienst Wissenschaft
• German National Research Data Infrastructure (NFDI) e.V. vd
filiita al
• Compostela Group of Universities vd
filioj
• Institute of Art History, Philipps-Universität Marburg
Q116685090 vd
Philipps-Universität Marburg (Hesio)
Philipps-Universität Marburg (Hesio)
DEC
Philipps-Universität Marburg
Philipps-Universität Marburg
Philipps-Universität Marburg (Germanio)
Philipps-Universität Marburg (Germanio)
DEC
Philipps-Universität Marburg
Philipps-Universität Marburg
Map
Philipps-Universität Marburg
vdr
historia universitata konstruaĵo

Fakultatoj redakti

Komence la universitato havis fakultatojn pri juro, luterana teologio kaj medicino. Ĝis la jaro 1964 aldoniĝis fakultatoj pri filozofio kaj matematiko-natursciencoj, antaŭ ol laŭ hesia universitata leĝo de 1970 la universitato novdividiĝis al 20 fakultatoj. Post la jaro 1997 iuj fakultatoj estis unuigitaj, kio klarigas truojn en la nuna numerigo. Tiel la nombro de fakultatoj reduktiĝis al aktuale 16. La nombroj komenciĝas per la literoj "FB" – mallongigo por la germana vorto "Fachbereich" por fakultato.[1]

FB 01 - Juro
FB 02 - Ekonomiko
FB 03 - Sociaj sciencoj kaj filozofio
FB 04 - Psikologio
FB 05 – Luterana teologio

FB 06 - Historio kaj kulturaj sciencoj
FB 09 - Germanistiko kaj historio de arto
FB 10 – Pliaj lingvaj fakoj
FB 12 - Matematiko kaj informadiko
FB 13 - Fiziko
FB 15 - Ĥemio

FB 16 - Farmacio
FB 17 - Biologio
FB 19 - Geografio
FB 20 - Medicino
FB 21 - Pedagogio

Bildoj de iuj modernaj universitataj konstruaĵoj redakti

Famaj personoj ligitaj al la universitato redakti

Esperanto kaj la universitato redakti

Estante universitata urbo, Marburg jam frue dum la 20-a jarcento havis Esperanto-grupon, kiu ĉiam je granda parto konsistis el studentoj kaj kunlaborantoj de la universitato. El inter la movadaj eventoj en la urbo ekzemple menciiĝu, ke inter la 27-a de decembro 1969 kaj la 3-a de januaro 1970 la 13-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Marburg kaj pritraktis la temon "Tendencoj en la literaturo de nia epoko". Proksime de Marburg, en Wetzlar, ankaŭ okazis la Internaciaj Seminarioj de 1984/1985, 1995/1996, 1999/2000 kaj 2004/2005. Regula movada evento en Marburg ĉiujare dum junio estas la Kafoklaĉa Internacia Somera Renkontiĝo (KISO). Al la urba universitato interalie ligiĝis la esperantisto kaj esperantologo Helmut Welger, kiu mortis dum majo 2008.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti