The Independent

brita taggazeto

The Independent (La Sendependulo) estas britia nacia matena ĵurnalo publikata en Londono de la entrepreno Independent Print Limited, posedata ekde 2010 de Aleksandr Lebedev kaj de ties filo Jevgenij Lebedev. Ĝi havas kromnomon la Indy, dum la dimanĉa eldono, The Independent on Sunday, estas la Sindy. Aperinta en 1986, ĝi estas unu el la plej junaj bitiaj naciaj tagĵurnaloj. La ĉiutaga eldono ricevis titolon National Newspaper of the Year (Nacia Ĵurnalo de la Jaro) de 2004 fare de la British Press Awards.

Laŭ sia titolo, tiu ĵurnalo reklamas sain sendependon el politikaj partioj, ĉefe e ldekstraj kaj maldekstraj (laborpartio) flankoj, kaj tiele ĝi estas plej proksima de la Liberal Democrat. Ĉiukaze la ĵurnalo estis ege kritika kontraŭ la britia interveno en la Milito de Irako.