Jevgenij Lebedev

rusia kaj brita entreprenisto

Jevgenij Aleksandroviĉ Lebedev (ruse Евгений Александрович Лебедев, en brita literumo Evgeny Alexandrovich Lebedev; naskiĝis la 8-an de majo 1980) estas rusdevena amaskomunikila entreprenisto loĝanta en Londono. Lia firmao Lebedev Holdings posedas la gazetojn The Independent kaj London Evening Standard, kaj la televidan kanalon London Live. Li ankaŭ aktivas kiel ĵurnalisto.

Jevgenij Lebedev
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1980 (1980-05-08) (43-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusaangla
Ŝtataneco SovetunioRusioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Mill Hill School • Holland Park School
Familio
Patro Aleksandr Lebedev
Parencoj Vladimir Sokolov
Okupo
Okupo entreprenisto • eldonisto
TTT
Retejo http://evgenylebedev.com
vdr

Li naskiĝis en Moskvo, Sovetunio, kiel sola filo de Aleksandr Lebedev kaj ties tiutempa edzino Natalija. En aĝo de ok jaroj li translokiĝis al Londono, kiam la patro komencis labori por la sovetunia sekreta servo KGB, forte karieris en la servo, atingis la gvidan rangon de unua ĉefdirektoro kaj laboris por la servo ĝis la jaro 1992. En Londono, li havis la diplomatan rangon de ekonomia ataŝeo. Jevgenij Lebedev estis lernejano de urbaj elementa kaj meza lernejoj, poste plurajn jarojn vivis en la internuleja lernejo Mill Hill School en norda Londono kaj sekve studis artan historion kaj samtempe laboris en la firmao Christie's, la gvida monda komercejo kaj aŭkciejo pri artaĵoj. Ekde tiam li seninterrompe vivis en Britio, kaj en 2010 ricevis britan ŝtatanecon aldone al la antaŭa rusa ŝtataneco, kiun li daŭre havas.

En januaro 2009 Jevgenij kun la patro Aleksandr Lebedev aĉetis 65 procentaĵojn el la akcioj de la gazeto Evening Standard. La novaj posedantoj transformis ĝin al senkosta gazeto, plurobligis la eldonkvanton tuj al 700 000, kaj en januaro 2014 al 900 000: la gazeto nun havas ĉiutagan legantaron de 2 milionoj da homoj. En marto 2010 aldone aĉetiĝis la gazeto The Independent kun sia dimanĉa eldono The Independent on Sunday. En oktobro 2010 fondiĝis plia gazeto, nomata i Newspaper, kiu dum la unuaj ses jaroj furoris kaj ekonomie tre prosperis, rekoninda sukceso en tempo de ĝenerale malpopulariĝantaj papereldonaj gazetoj. En 2015 ĝi titoliĝis "nacia gazeto de la jaro".