William Hurt

usona aktoro

William HURT (Washington D.C., 20-a de marto 1950Portland (Oregon), 13-a de marto 2022) estis usona aktoro. Li estis kvar fojojn nomumita por Oskar-premio, kiun li gajnis en 1985 pro sia rolo en Kiss of the Spider Woman, bazita sur la romano El beso de la mujer araña de la argentina verkisto Manuel Puig. Aliaj filmoj en kiuj li partoprenis estas Children of a Lesser God (1986) kaj Broadcast News (1987). Poste li ludis la rolon de Thunderbolt Ross en la filmoj de la Kinematografia Universo de Marvel nome The Incredible Hulk (2008), Captain America: Civil War (2016), Avengers: Infinity War (2018), Avengers: Endgame (2019) kaj Black Widow (2021).

William Hurt
Oskar-premiito Oscar-academy-award-free.png
History of Violence 002 (7271227040).jpg
Persona informo
William Hurt
Naskonomo William McChord Hurt
Naskiĝo 20-an de marto 1950 (1950-03-20)
en Vaŝingtono
Morto 13-an de marto 2022 (2022-03-13) (71-jara)
en Portlando
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per prostata kancero [#]
Tombo sen valoro [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Lernejo JuilliardUniversitato Tufts • PS 6 • Middlesex School • University of Nebraska Medical Center [#]
Familio
Patro Alfred McChord Hurt [#]
Edz(in)o Mary Beth Hurt • Heidi Henderson [#]
Amkunulo Sandrine Bonnaire • Marlee Matlin [#]
Profesio
Okupo filmaktoro • voĉaktoro • teatra aktoro • televida aktoro • filmproduktoroaktoro [#]
Laborkampo aktorado [#]
Aktiva dum 1977–2022 [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Eble li famiĝis per sia rolo en Body Heat (1981) kun Kathleen Turner, kiu same famiĝis per tiu debuta filmo.

FilmojRedakti