A.I. Artificial Intelligence

usona filmo el la jaro 2001

A.I. Artificial Intelligence filmita en la jaro 2001 estas filmo de reĝisoro Steven Spielberg.[1][2]

A.I. Artificial Intelligence
filmo
Originala titolo A.I. Artificial Intelligence
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 29 jun. 2001, 28 sep. 2001, 13 sep. 2001, 2001
Ĝenro sciencfikcia filmo, filmo bazita de literatura verko, postapokalipsa filmo, filma dramo
Kameraado Janusz Kamiński
Reĝisoro(j) Steven Spielberg
Produktisto(j) Kathleen Kennedy • Bonnie Curtis • Stanley Kubrick
Scenaro Stanley Kubrick • Steven Spielberg • Ian Watson
Filmita en Long Beach • Nov-Jorko • Filadelfio • Los-Anĝeleso
Loko de rakonto ManhatanoNov-Ĵerzejo
Muziko de John Williams
Rolantoj Haley Joel Osment • Jude Law • Frances O'Connor • Brendan Gleeson • William Hurt • Sam Robards • Jake Thomas • Ken Leung • April Grace • Ben Kingsley • Jack Angel • Meryl Streep • Robin Williams • Sabrina Grdevich • Kathryn Morris • Ashley Scott • Enrico Colantoni • Daveigh Chase • Rena Owen • Brent Sexton • Clara Bellar • Katie Lohmann • Chris Rock • Justina Machado • Matt Malloy • Adrian Grenier • Clark Gregg • Jeremy James Kissner • Paula Malcomson • Michael Shamus Wiles • Kevin Sussman • Ronnie Gene Blevins • Michael Mantell • Michael Fishman • Michael Berresse • Lily Knight • Matt Winston
Produktinta firmao Amblin Entertainment 
The Kennedy/Marshall Company 
DreamWorks 
Warner Bros.
Honorigoj National Board of Review: Top Ten Films • Saturn Award for Best Science Fiction Film
IMDb
vdr

La filmo estas bazita sur la novelo "Supertoys Last All Summer Long" (1969) fare de Brian Aldiss. Lokigita en futureca post-klimatŝanĝa socio, la filmo rakontas la historion de David (Haley Joel Osment), infana androido unike programita kun la kapablo ami.

Intriga resumo redakti

La futureca intrigo estas adapto de la legendo Pinokjo. La intrigo okazas en la estonteco kie androidoj vivas en nia mondo kune kun homoj. La androidoj estas dotitaj per homnivela inteligenteco, sed ne estas dotitaj per emocioj. La protagonisto de la filmo, David, estas dekjara knabo-simila androida prototipo, evoluigita kun la kapablo senti kaj esprimi emociojn. David aliĝas al familio kies filo Roy estas en komato pro grava malsano. David vivas kiel familiano kaj se la patrino estas speciale ligita al li. Post kiam la filo resaniĝas post sia malsano kaj vekiĝas de sia komato, David kaj la reala filo konkuras pri la amo de ilia patrino. Post kiam David preskaŭ dronas la realan filon, la patro decidas resendi lin al la fabriko kie li estis kreita. La patrino, timante ke David estos diserigita, liberigas lin en la arbaro. David komencas malesperan vojaĝon en la espero de iĝi vera knabo, tiel ke li povas reakiri la amon de sia patrino.

Referencoj redakti