James Patrick von Parry

James Patrick von PARRY (naskiĝinta la 13-an de marto 1803 en Eltham, nuntempe en Granda Londono ĉe Royal Borough of Greenwich; mortinta la 9-an de junio 1872 en Rudolstadt) estis brita oficiro kaj bienposedanto en Turingio.

James Patrick von Parry
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1803 (1803-03-17)
en Granda Londono
Morto 9-an de junio 1872 (1872-06-09) (69-jaraĝa)
en Rudolstadt
Profesio
Okupo soldatoredaktoro vd
vdr
Kripto de la Parry-oj

Vivo redakti

La 6-an de decembro 1820 Parry iĝis studento ĉe la Universitato de Oksfordo; li finis siajn studojn en 1825.[1] Antaŭ ekdeĵoro en Vajmaro li laboris kiel ĉambelano ĉe la kortego de Schwerin kaj li estis oficiro. Li estis riĉulo kaj kun irlandaj radikoj, parenco de Ottilie von Goethe kaj amiko de Johann Wolfgang von Goethe.[2] Parry ankaŭ estis membro de la redakcio de la gazeto Chaos, kies eldonistino estis Ottilie von Goethe. Komence li estis venanta al Vajmaro pro ŝatego de la geniulo Goethe. La vajmaraj internaciaj lernejoj de Jean Josèphe Mounier kaj Johann Gottfried Melos allogis interesatojn pri la germana lingvo el la tuta mondo, aparte ankaŭ britojn. Krome ekzistis tiam en Vajmaro granda intereso ĝenerala pri Irlando. Ne malmultaj virinoj de Vajmaro edziniĝis al angloj.[3]

En Kuhfraß (Uhlstädt-Kirchhasel), kie troviĝis la en 1827 de Parry akirita bieno, estis konstruita por li Kastelo Hirschhügel. La antaŭa posedanto estis Karl von Stein, la unua filo de Charlotte von Stein. La 25-an de majo 1857 li iĝis honora civitano de Vajmaro pro sia komunutila agado.[4] Parry estis edzo de la nepino de Charlotte von Stein, por kiu li starigis post ŝia morto en 1864 la belegan Ludovikinan turon apud Kleinkochberg. En Vajmaro li nobeliĝis post kiam li aĉetis titolon de la duko de Altenburg. Tio ankaŭ estis antaŭkondiĉo por povi edziĝi al Luise.

Parry estis unue entombigita sur la Historia tombejo vajmara; liaj ostoj estis finfine translokigitaj en la familian kripton ĉe Hirschhügel-kastelo.

Referencoj redakti

  1. Kp. la matrikuliĝ-aktojn de Oksfordo
  2. Ŝtata kanceliero Friedrich von Müller tiurilate rimarkis: Parrys und viele Engländer tranken den Tee im Salon. Milder Abend. - Kp: Goethes Gespräche Biedermannsche Ausgabe, Bd. 3/2: Gespräche der Jahre 1825–1821, hrsg. von Wolfgang Herwig, München 1998, p. 420.
  3. Roberto Simanowski, Horst Turk, Thomas Schmidt (Hgg.): Europa - ein Salon?: Beiträge zur Internationalität des literarischen Salons, Wallstein-Verlag, 1999, p. 186, Librotrafoliumo interreta
  4. Art. Parry, James Patrick von, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 347. La tie legeblaj vivo-datenoj de Parry malsamas kun tiuj de sur Ludovikina turo.

Literaturo redakti

  • John Vivian: James Patrick Parry (1803-1872) – ein Engländer im nachklassischen Weimar : Teil A: Biographischer Versuch. Ĉe: Blätter der Gesellschaft für Buchkultur und Geschichte, 12/13, 2008/2009. - p. 9–78.
  • John Vivian: James Patrick Parry (1803-1872) – ein Engländer im nachklassischen Weimar : Teil B: Die Familienbibliothek. Bio-bibliographische Aspekte. Ĉe: Blätter der Gesellschaft für Buchkultur und Geschichte, 14, 2010, p. 9–142.

Eksteraj ligiloj redakti