Chaos estis la nomo de germana gazeto eldonita en Vajmaro inter 1829 kaj 1831 fare de Ottilie von Goethe, porkluba organo kvazaŭ. Temis pri dulingva produkto germana-angla. La angla lingvo tiutempe modis ĉe la pli junaj dume la olduloj preferis la francan.[1]

Inter la redaktistaro nombriĝis i.a. ankaŭ la kastelpostedanto James Patrick von Parry, brito de irlanda deveno. Verkis por ĝi ekz. Johann Peter Eckermann, Adele Schopenhauer kaj Karl von Holtei.[2]Thomas Carlyle kaj Adelbert von Chamisso ne rifuzis kunlaboradon.[3] Tiu ĉi gazeto ankaŭ volis kontraŭi la tiam en Vajmaro reganta stagnado spirita kion eĉ Johann Wolfgang von Goethe kaj rimarkis kaj priplendis. Sekve li mem apogis la redaktistojn respektive peris interesajn aŭtorojn. Ekzemple instigitis de li Adelheid von Carolath-Beuthen je publikigado de siaj poemoj ĉe Chaos. La eldonokvanto ĉiam restis malgranda ĉar la celgrupo estis anoj de amikaj rondoj ĉirkaŭ Goethe.[4] Ŝajne Chaos havis nur 28 ekzemplerojn.[5] La morto de Goethe en la 22.3.1832 markis ankaŭ ties naturan finon pro nepluesto de ĝia centro. Chaos mem kaj ĝia posteulanta periodaĵo Création ekzistas ankaŭ represitaj.[6][7] Ĉe Staatsbibliothek (Berlin) troviĝas letero de tri paĝoj de Felix Mendelssohn Bartholdy adresite je tre honorinda Chaos-redakcio, t.e. al Ottilie von Goethe (el la jaro 1830-a).[8]

Notoj redakti

  1. Roberto Simanowski, Horst Turk, Thomas Schmidt (Hgg.): Europa - ein Salon?: Beiträge zur Internationalität des literarischen Salonŝ', Wallstein-Verlag, 1999, p. 180
  2. https://www.deutsche-biographie.de/sfz21476.html
  3. https://www.zvab.com/Chaos-1829-1832-Einschlu%C3%9F-Fortsetzungen-Cr%C3%A9ation-Creation/18792654753/bd
  4. Similo estis ĉe Gazeto de Tiefurt kiu skribitis por amikoj de la kortego de Anna Amalia. Diferenco ne malgrava estas la Tiefurt-gazeto ankoraŭ ĉesis aperi dum la vivo de Anna Amalia kaj ke Chaos-aŭtoroj venis ankaŭ ekster la rondoj goetaj.
  5. https://inlibris.com/item/bn22567/
  6. Das Chaos und seine Mitarbeiter (Reprograf. Nachdruck aus: Festgabe, Wissenschaft und Bibliothek. Otto Glauning zum 60. Geburtstag, p. 43–53. Leipzig 1936).
  7. Titolinformoj ĉe KVK.
  8. La letero de Mendelssohn