Gazeto de Tiefurt

Gazeto de Tiefurt (germane: Journal von Tiefurth) estis germana publicitaĵo kiu aperis en Vajmaro inter 1781 kaj 1784 ĉe la kortego de dukino Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach. Ece oni povas konsideri ĝin porkluba organo.

HistorioRedakti

En aŭgusto 1781 venis anonco pri gazetofondo.[1] Iniciantino estis dukino Anna Amalia mem. La laŭ Kastelo Tiefurt nomita gazetaraĵo estis ankaŭ iel amuza aldonitaĵo al la vivo de la rondaro ĉe la t.n. Muzejo vajmara. Sume ĝi havis 49 numerojn. Dekomence ĝi celas nur cirkuladon en intimaj rondoj ĉekortegaj. La malmultaj manskribitaj ekzempleroj transdonitis post legado al aliuloj por ĝui legadon.

CeloRedakti

Krom nura distrado ĝi celas ankaŭ kvazaŭ kontraŭprogramon al opinioj de la prusia reĝo Frederiko la 2-a. Li estis diranta en franclingva pamfleto de 1780 kun la titolo De la littérature allemande, ke tute ne ekzistus bela german(lingv)a literaturo. Per tio li intencis ankaŭ rekte malbonfamigi Goeton.[2] La vajmaranoj taksis tion lezo honora.[3] Ĉar tiel la prusia reĝo neis al la urbo kaj la vajmara kortego ĉian rangon kulturan. Krome montru la Tiefurt-gazeto kia brila sprito regas en Vajmaro. Tamen pravis la pruso en la observado ke la gazeto estis ankaŭ rimedo kontraŭ certa tedo kiu intertempe enrampis en la kortegan vivon.[4]

VerkistojRedakti

Inter la artikolverkintoj de Journal von Tiefurth nombriĝis krom Goeto, Johann Gottfried Herder kaj Christoph Martin Wieland ankaŭ la ĉambristoj Karl Siegmund von Seckendorff, verkisto kaj komponisto, kiel ankaŭ Friedrich Hildebrand von Einsiedel, la goetaj amikoj Karl Ludwig von Knebel kaj Johann Heinrich Merck el Darmstadt. Pro ke la aŭtoroj restis anonimaj eblis ankaŭ por altranguloj partopreni la verkadon, ekz. duko Karlo Aŭgusto, princo Aŭgusto (Saksio-Gotao-Altenburg kaj Karl Theodor von Dalberg, la majenca guberniestro en Erfurto. Kromis verkistece respektive tradukiste: dukino Anna Amalia, grafino Emilie von Werthern, kortega damo Luise von Göchhausen, Luise Franziska Sophie von Imhoff kaj Caroline Herder.[5]

Efikoj kaj banalaĵojRedakti

Bernhard Suphan kaj Eduard von der Hellen eldonis en 1892 la unuan presitan eldonon kiu represitis en 2011 sub la egido de la vajmara Goeto-societo. La ekde 1992 ekzistanta gazeto "Elbhang-Kurier" citas en sinprezento sia eldiron de dukino Anna Amalia rilate la tiefurtan organon, nome esti miksaĵo raviga de alta kulturo kaj banala deziro je novaĵoj.[6]. Ekde 2013 la vajmara urbokvartalo Tiefurt eldonas magazinon en memoro de Gazeto de Tiefurt.[7][8]

EldonojRedakti

  • Das Journal von Tiefurt, Hg. Eduard von der Hellen, Einleitung Bernhard Suphan. Reihe: Schriften der Goethe-Gesellschaft, 7. Weimar 1892 Digitalisat
  • „Es ward als ein Wochenblatt zum Scherze angefangen.“ Das Journal von Tiefurt. Eldonis Jutta Heinz, Jochen Golz. Wallstein, Göttingen 2011 ISBN 978-3-8353-0957-9

LiteraturoRedakti

  • Hans Wahl: Das „Journal von Tiefurt“, p. 85–92 ĉe: Tiefurt. Weberschiffchen-Bücherei nr. 19, Verlag J. J. Weber, Leipzig 1936
  • Emmy Wolff: Die Frauen von Weimar und ihr Schrifttum; Der 1. Kreis: Anna Amalia und das Tiefurter Journal. Eldonis: Frauengenerationen in Bildern. Herbig, Berlin 1928, p. 35–39
  • Gerhard R. Kaiser: Tiefurt : Literatur und Leben zu Beginn von Weimars großer Zeit, Wallstein-Verlag Göttingen 2020. ISBN 9783835336599

NotojRedakti

  1. Es ist eine Gesellschaft von Gelehrten, Künstlern, Poeten und Staatsleuten, beyderley Geschlechtes, zusammengetreten, und hat sich vorgenommen als was Politick, Witz, Talente und Verstand, in unsern dermalen so merkwürdigen Zeiten, hervorbringen, in einer periodischen Schrift den Augen eines sich selbst gewählten Publikums vorzulegen.
  2. Comment ce mélange bizarre de bassesse et de grandeur, de bouffonnerie et de tragique, peut-il toucher et plaire? On peut pardonner à Shakespeare ces écarts bizarres; car la naissance des arts n'est jamais le point de leur maturité. Mais voilà encore un Götz de Berlichingen qui paraît sur la scène, imitation détestable de ces mauvaises pièces anglaises; et le parterre applaudit et demande avec enthousiasme la répétition de ces dégoûtantes platitudes. Je sais qu'il ne faut point disputer des goûts; cependant permettez - moi de vous dire que ceux qui trouvent autant de plaisir aux danseurs de corde, aux marionnettes, qu'aux tragédies de Racine, ne veulent que tuer le temps; ils préfèrent ce qui parle à leurs yeux à ce qui parle à leur esprit, et ce qui n'est que spectacle à ce qui touche le cœur. - Tradukis kaj komentis la franclingvajn skribaĵojn de Frederiko, reĝo de Prusio, Ingrid Mittenzwei kaj Herbert Kühn, Leipzig 1983.
  3. Katharina Mommsen: Herzogin Anna Amalias »Journal von Tiefurth« als Erwiderung auf Friedrichs II. »De la littérature allemande«, Weimar 2008, p. 8 (online).
  4. Das Journal von Tiefurt, eldonis Eduard von der Hellen, kun endkonduko de Bernhard Suphan. Reihe: Schriften der Goethe-Gesellschaft, 7. Weimar 1892 Digitalisat p. 26.
  5. Katharina Mommsen: Herzogin Anna Amalias »Journal von Tiefurth« als Erwiderung auf Friedrichs II. »De la littérature allemande«, Weimar 2008, el la antaŭparolo.
  6. Originale: Bezaubernde Mischung aus hoher Kultur und banaler Nachricht
  7. Thüringische Landeszeitung, 7.12.2013: Tiefurt hat eigenes Journal – Anna Amalia ist das Vorbild
  8. [1]

Eksteraj ligilojRedakti

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Journal von Tiefurt en la germana Vikipedio.