Die Zeit

germana semajngazeto

DIE ZEIT ([di CAJT], germane = la tempo) estas superregiona germana semajna gazeto, kiu ekestis la 21-an de februaro en 1946. Ekde 1996 ĝi apartenas al la eldonejaro Holtzbrinck.

emblemo

semajngazeto
Ĝenro ĝenerala
Periodeco semajna

Lando Germanio
Urbo Hamburgo
Publikigisto Verlagsgruppe Holtzbrinck
Ĉefredaktisto Giovanni di Lorenzo
Establodato 1946
Fondinto(j) Gerd Bucerius • Lovis H. Lorenz • Richard Tüngel • Ewald Schmidt Di Simoni vd
Moto Wochenzeitung für Politik, Wirtschaft, Handel und Kultur
Politiko/
Ideologio

liberalismo

Lingvoj

germana

Eldonkvanto 465 000
ISSN 0044-2070

Retejo www.zeit.de
vdr

La sidejo de ZEIT estas Hamburgo ekde la fondo. La celgrupo de ZEIT estas akademiuloj kaj edukataj burĝoj. La politika sinteno estas liberala. Ĉe akre diskutataj temoj ĝi ofte prezentas la kontraŭajn poziciojn en diskuta formo por ke la leganto povu prijuĝi la aferon mem. Al kelkaj malplaĉas la stilo taksante tion aroga.

Sur la titola paĝo troviĝas la blazono de Bremeno, ĉar la urbo Hamburg ne permesis la uzon de sia blazono.

La ZEIT aperas ĉiun ĵaŭdon. Okaze de festotagoj ĝi aperas pli frue.

La 4-an de decembro 2003 aperis tutpaĝa anonco (p. 8) pri Esperanto.

Eksteraj ligiloj redakti

 
reprezentejo de la gazeto en la frankfurta librofoiro de 2016