Luise von Göchhausen

Luise von GÖCHHAUSEN (vere Luise Ernestine Christiane Juliane von Göchhausen; naskiĝinta la 13-an de februaro 1752 en Eisenach, mortinta la 7-an de septembro 1807 en Vajmaro) estis la unua kortega damo sub la dukino Anna Amalia. Ŝia patro estis Wilhelm Ernst Friedrich von Göchhausen, ĉefĉambristo en Saksio-Vajmaro kaj la patrino Charlotte Christiane kortega damo.

Luise von Göchhausen
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1752 (1752-02-13)
en Eisenach
Morto 7-an de septembro 1807 (1807-09-07) (55-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Wilhelm Ernst Friedrich von Göchhausen
Patrino Charlotte Christiane von Göchhausen
Okupo
Okupo honordamo
vdr
Luise von Göchhausen – desegnaĵo de Johann Wolfgang von Goethe, ĉ. 1780

Vivo redakti

 
Ŝia dukina moŝto Anna Amalia (dekstre) kun Luise enparke; silueto el ĉina inko de von Starke, ĉ. 1780

Luise von Göchhausen infane estis malalta kaj ĝiba havante malmultajn ŝancojn trovi sociale taŭgan edzon. Pro ti ŝi estis feliĉa, dankema kaj fidelecpreta kiam ŝi akceptitis en 1783 en la rondo de la kortegaj damoj en Vajmaro. Tre ŝatis ŝin la dukino pro humuro ŝia kaj rapida saĝeco. De tempo al tempo ŝi estis eĉ maliceta.[1] Kvankam ŝi ne malofte estis viktimo de trukoj luditaj de amikoj ŝi estis nek indignema nek malpardonema. Ŝi regis la lingvojn anglan, francan kaj italan. Antaŭe ŝi estis estinta ĝis 1775 en la servoj de la kulture tre varia margrafino Caroline Louise (Badenio).

La rilato je Goethe estis baldaŭ bonega kaj la geniulo profitis de ŝia lerteco skribada. Ŝi faris la kopiojn de la gazeto Journal von Tiefurth el la literatura rondo dukina. Goethe plurfoje transdonis al ŝi post laŭtlegadvesperoj manuskriptojn siajn por kopiado. Ekzemple eĉ la unuajn scenojn el la verko Faŭsto, la t.n. Urfaust. Ilin li kolere forĵetis kaj ĝi longe konsideritis malaperinta. Ŝi rajtis titoli Goethe en leteroj ŝerce Liebster aller Geheimen Räthe![2] En la 17.10.1790 skribis Goethe el Vajmaro al Knebel pri longdaŭraj kvereloj inter la dukino kaj Góchhausen kiuj laŭ li ne plu trankviliĝeblos.[3] Finfine la du virinoj reharmoniis inter si.

En 1780 Anna Amalia transloĝiĝis kun du servistinoj je la supra etaĝo de Tiefurt-kastelo. La kortega damo Luise rajtis resti en flanka ejo. Dum minaco kontraŭ kaj okupo de la vajmara dukujo fare de tirano Napoleono Bonaparte la dukino kaj ŝia unua kortega damo mallonge iris ekzilen. Kvin monatojn post la morto dukina forpasis ankaŭ Luise. En 2019 aperis romano de Elke Orlac kun la titolo Louise, Hofnärrin zu Weimar. Ŝia mansarda loĝejo ĉe Vidvina palaco servis por multaj kiel retiriĝ a zono kie oni amuziĝis en etoso malkomplika. Dum specialaj amikecaj tagoj kolektiĝis gajaj rondoj ĉi-tie.

Postlasitaĵoj kaj postvivo redakti

En 1887 oni trovis la kopiojn de la unua Faŭsto-versio en la de Göchhausen postlasitaj aferoj; tion baldaŭ nomiĝis Urfaust do Prafaŭsto, kio malgraŭ literaturscienca maltrafo konserviĝis ĝis hodiaŭ. Ŝia pranevo Bruno transdonis ĝin en 1887 al Erich Schmidt je eldonado. Ankaŭ gravis la lepsika kantolibro Annette, donaco de Goethe kiun faris la kaligrafisto E. W. Behrisch.

Mitteldeutscher Rundfunk kaj Klassik Stiftung Weimar lanĉis esplorprojekton en kies kadro finfine klariĝu la demando ĉu unu el la du ŝileraj kranoj en la Princa kripto de Weimar vere estas de Friedrich Schiller. En printempo 2008 anoncitis ke la t.n. Froriep-krano vere estas göchhausen-a.[4]

Referencoj redakti

  1. Hans Wahl, Anton Kippenberg: Goethe und seine Welt, Insel-Verlag, Leipzig 1932, p. 67 kaj 254
  2. Kp. leteron de la 2.1.1801, ĉe Deetjen, p. 127
  3. Die Herzogin-Mutter ist schon seit einem Jahr mit der Göchhausen radikaliter broulliert, es ist nicht möglich, daß sich das Verhältniß wieder herstelle; die Herzogin wünscht sie je eher je lieber loszuwerden. Ĉe Deetjen, p. 8
  4. Der Spiegel:Rätsel um Schillers Schädel-Double

Literaturo redakti

  • Biografio ĉe ADB fare de Hugo Schramm-Macdonald
  • August von Froriep: Schädel, Totenmaske und lebendes Antlitz des Hoffräuleins Luise von Göchhausen. Barth, Leipzig 1917.
  • Werner Deetjen: Die Göchhausen. Briefe einer Hofdame aus dem klassischen Weimar. Verlag E. S. Mittler & Sohn, Berlin 1923.
  • Hans Wahl, Anton Kippenberg: Goethe und seine Welt. Insel-Verlag, Leipzig 1932, p. 67.
  • Toni Deneke: Das Fräulein Göchhausen. Gustav Kiepenheuer Verlag, Weimar 1955.
  • Alfred Zastrau: Göchhausen, Louise Ernestine Christiane Juliane von. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 6, Duncker & Humblot, Berlin 1964, ISBN 3-428-00187-7, S. 506 f. (Digitalisat).
  • Gabriele Henkel, Wulf Otte: Herzogin Anna Amalia – Braunschweig und Weimar, Stationen eines Frauenlebens im 18. Jahrhundert. Braunschweigisches Landesmuseum, Braunschweig 1995.
  • Charlotte Marlo Werner: Goethes Herzogin Anna Amalia – Fürstin zwischen Rokoko und Revolution. Droste, Düsseldorf 1996.

Eksteraj ligiloj redakti