Malfermi la ĉefan menuon
La norda fasado kun portika enirejo.
La bizanca kapelo ĉe la maŭzoleo.
La ĉerkoj de Goeto kaj Ŝilero.

La Princa kripto (germane: Weimarer Fürstengruft) estas entombigejo de nobeloj kaj de Goeto kaj de Ŝilero sur la Malnova tombejo en Vajmaro.

HistorioRedakti

Per la aranĝo de Tombejo antaŭ la Pordego de Nia Sinjorino la urbo Vajmaro ricevis en 1818 modernan tombejon. Ties plej malnova parto nomatas Historia tombejo.

Ĉe la flankaj muroj troviĝas la tomboj de eminentuloj de ĉiuj sociaj klasoj. La de tilioj ĉirkaŭita ĉefa pado kondukas onin al altebeneton sur kiu staras - kun surfaco de greka kruco - la Princa kripto. Ĝin konstruigis duko Karolo Aŭgusto en 1825/26 laŭ la planoj de la vajmaro ĉefarkitekto Clemens Wenzeslaus Coudray: ĝi estu la duka deziro tre simpla, nur funkcianta mortuldeponejo tutsimple.

PriskriboRedakti

En la malsupra etaĝo staras pluraj ĉerkoj de princaj familianoj; la impresa sarkofago baroka de dukino Eleonora Wilhelmina plej dominas la spacon dekstre de la ŝtuparo. Sudoriente videblas la ĉerkoj de Goeto kaj (laŭdire) de Ŝilero. Esploroj pri la identeco de la en la sarkofago trovita kranio tamen montris ke ĝi ne apartenis al la geniulo.

Ŝilero en la 1805-a jaro jam estis enterigita sub la maŭzolea volbaĵo de sur la tombejo de la Kirko Sankta Jakobo. Laŭ instigo de la urbestro Carl Leberecht Schwabe ĝiaj ostoj en marto de 1826 forprenitis de tie kaj transmetitis en la princan kripton en la 16-a de decembro 1827. Goeto flanke de Ŝilero entombigitis en la 26-a de marto 1832.

Preĝejo ortodoksa apudantaRedakti

En 1862 sude de la maŭzoleo alkonstruitis kolorriĉa rusa ortodoksa kapelo en novbizance historiisma stilo kiel lasta dormejo de la rusa grandprincino kaj granddukino de Maria Pavlovna Romanova. Laŭ ŝia volo kvieti kune kun la edzino Karlo Frederiko, la muroj de la Princa kripto finfine transboritis tiel ke nun la du sarkofagoj apudas.

Famuloj entombigitaj sur la Malnova tombejoRedakti

LiteraturoRedakti

  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 173
  • Fritz Kühnlenz, Paul Meßner: Tourist Stadtführer. Weimar, VEB Tourist Verlag Berlin/Leipzig, 3-a eldono 1988, p.99-103

Eksteraj ligilojRedakti