Elena Clara Antonia Carrara Spinelli (13a de marto 1814, Bergamo13a de julio 1886, Milano, pro meningito) estis itala beletristino kaj apoganto de la movado Risorgimento, kutime konata laŭ sia edzin-nomo grafino Clara MaffeiChiarina Maffei.

Clara Maffei
Portreto de la grafino Clara Maffei de Francesco Hayez
Portreto de la grafino Clara Maffei
de Francesco Hayez
Persona informo
Naskonomo Elena Chiara Maria Antonia Carrara Spinelli
Naskiĝo 13-an de marto 1814 (1814-03-13)
en Bergamo
Morto 13-an de julio 1886 (1886-07-13) (72-jaraĝa)
en Milano
Mortokialo meningito
Tombo monumenta tombejo de Milano
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Familio
Patro Giambattista Carrara Spinelli
Edz(in)o Andrea Maffei
Okupo
Okupo salonestrino
vdr

Vivo redakti

Jam 17jaraĝa ŝi edziniĝis al Andrea Maffei, sed ili separiĝis per mutuala interkonsento la 15an de junio 1846. Ŝi havis longdaŭran rilaton kun Carlo Tenca.

Ŝi estas konata pro la salono kiun ŝi gastigis ĉe via dei Tre Monasteri en Milano, konata kiel "Salotto Maffei". Startinte en 1834 kaj organizita de Tommaso Grossi kaj Massimo d'Azeglio, ĝi allogis kelkajn bone konatajn literaturistojn, artistojn, fakulojn, komponistojn kaj figurojn pro-Risorgimento kiuj kunvenis por studi arton kaj literaturon. Tiuj estis ekzemple Alessandro Manzoni, Francesco Hayez (kiu pentris portreton de Clara kiun li poste donis al ŝia edzo), Giuseppe Verdi kaj Giovanni Prati.

 
Grafino Clara Maffei

Bibliografio redakti

 
Memortabulo sur la palaco kiu gastigis la "Salotto Maffei".
  • Barbiera, Raffaello, Il salotto della contessa Maffei, Milano, Treves 1895 (nova eldono)
  • Cunigi, Davide, "Una gentildonna bergamasca del Risorgimento. La contessa Clara Maffei", in Rivista di Bergamo, XX, Februaro 1941, pp. 49–53, kaj Marto 1941, pp. 74–78
  • Monti, Antonio, Una passione romantica dell'Ottocento. Clara Maffei e Carlo Tenca, Milano, Garzanti 1940

Eksteraj ligiloj redakti