Literatura salono estas neformala kunveniĝo da intelektuloj kaj intelektulinoj en kultura, ofte monduma medio, cele al la diskutado de tiamaj aktualaĵoj, filozofio, literaturo, moralo, ktp. La esprimo "Literatura salono" (franclingve Salon littéraire) aperis en la 17-a jarcento, sed tiaj kunveniĝoj estas ankaŭ pli simple difineblaj kiel kluboj aŭ grupoj.

Legado de Molière fare de Jean-François de Troy, ĉ. 1728

La unua fama salono en Francio estis la Hôtel de Rambouillet ne malproksime de la Palaco du Luvro en Parizo, kiun ĝia gastigantino, romdevena Catherine de Vivonne, markizino de Rambouillet (1588–1665), funkciis de 1607 ĝis ŝia morto. Ŝi starigis la regulojn pri etiketo de la salono, kiuj similis la pli fruajn kodojn de itala kavalireco.

Antaŭ la reĝado de Ludoviko la 14-a ekzistis ne salonoj sed "literaturaj grupoj". La plej fama estis tiu de François de Malherbe, kies kreadon laŭdis Nicolas Boileau. En tiaj salonoj progrese disvolviĝis la kutimo de kunparolado, kiu restas tipa de la franca kulturo.

Vidu ankaŭ redakti