François de Malherbe

François de Malherbe [fʁɑ̃swa də malɛʁb] (naskiĝis en 1555 en Caen, mortis la 16-an de oktobro 1628 en Parizo) estis franca poeto, kritikisto, kaj tradukisto.

François de Malherbe
Robert Lefevre 19.jpg
Persona informo
François de Malherbe
Naskiĝo 1555
en Caen
Morto 16-an de oktobro 1628 (1628-10-16)
en Parizo
Lingvoj francameza franca [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Familio
Dinastio de Malherbe [#]
Infanoj Marc-Antoine de Malherbe [#]
Profesio
Okupo poeto • verkistotradukisto • literaturkritikisto [#]
Verkado
Verkoj Consolation à M. du Perrier sur la mort de sa fille [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografietoRedakti

Oficiala poetoRedakti

Naskiĝinta en Caen, en protestanta familio, François de Malherbe rezignis pri la reformita religio kaj komencis vizitadi la kortegon de Henriko la 3-a, kie li debutis en poezio. Tamen, li ĝuis malfruan sukceson, kaj nur ĉirkaŭ la aĝo de kvindek jaroj, vizitinte la juran medion de Aix-en-Provence, li iris al Parizo kaj akiris la protekton de la Gardisto de la Sigeloj, kaj poste la favoron de la reĝo. Oficiala poeto ekde 1605, li specialiĝis pri la celebrado de la korteganoj, ĝenro kiun li inaŭguris per Ode au roy Henry le grand (Odo al reĝo Henriko la Granda, 1596) kaj Ode de bienvenue à la reine Marie de Médicis (Odo de Bonveno al Reĝino Maria de Mediĉo, 1600).

Poezia idealoRedakti

La loko de François de Malherbe en la historio de la literaturo rezultis tiom el lia agado kiel "komentisto" kiom el lia agado kiel poeto. Fakte, se li havis la ŝancon ilustri sian literaturan versteorion en siaj propraj verkoj, li elmontris siajn principojn de la poezia idealo antaŭ ĉio per severa analizo de la sekularaj poemoj de Philippe Desportes (Commentaire sur Desportes, 1606). Male al la doktrino de la poetoj de la Plejado, kiuj influis lin en liaj debutoj (les Larmes de saint Pierre, 1587) kaj por kiuj "invento" estis la unua el la virtoj, François de Malherbe defendis "metiartan" koncepton de poezio, kiu esence zorgis pri la rigoro kaj pureco de formo: li invitis la poeton esprimi nur eternajn temojn, konsideratajn kiel tiom da pretekstoj por zorgema uzado de rimoj kaj ritmoj, kies harmonio povas veni nur el perfekta ordo (Imitation du psaume Lauda anima mea Dominum, 1627).

Nacia poezio kaj nova lingvoRedakti

Samtempe, li militis favore al nacia poezio supozeble komprenata "de la kroĉistoj de Port-au-foin", tio estas de la plej humilaj regatoj de la reĝo. Poeto gramatikisto, li volis doni novan lingvon al la nova jarcento, priskribante sin mem kiel "tirano de vortoj kaj silaboj", kiu celis fiksi la francan lingvon en ĝia perfekteco kaj kiu, fakte, konsekris la regadon de klareco kaj simpleco, kiuj fariĝis la ĉefaj valoroj de la klasika literaturo. Liaj poemoj, plej multaj el kiuj estis publikigitaj en kolektivaj verkoj, estis kunigitaj en volumoj nur post lia morto (les Œuvres de François Malherbe, posth., 1630).

Vidu ankaŭRedakti

FontoRedakti