Plejado (Francaj poetoj)

Plejado (France Pléiade) estas indiko de grupo da poetoj, kiu formiĝis ĉirkaŭ 1550 en Parizo. Jean Dorat estis rektoro kaj instruis ĉe la tiea Collège Coqueret, kie interalie estis liaj lernantoj Ronsard, De Baïf kaj Du Bellay. Dorat instruis ilin pri la greka kaj latina klasika literaturo kaj ankaŭ pri la tiuepoka itala literaturo. Ĉi tiuj poetoj-amikoj eklaboris sub komuna nomo La Brigade. Samtendenca grupo estiĝis ĉe Collège Boncourt, kie la humanisto Muretus instruis interalie al Jodelle, Grévin (ne konsiderita kiel membro de la sep verkistoj de la Plejado) kaj Belleau.

Ambaŭ grupetoj sin trafis kaj ankaŭ Peletier kaj Pontus de Tyard apartenis al la grupo, kiu prenis la nomon Plejado de la klasika Plejado en Aleksandrio dum la epoko de l' Ptolemeoj.

Ili strebis al riĉigo de la nacia Franca literaturo anstataŭ verki Latine. Novajn ĝenrojn plenajn je sento - epopeo, tragedio, odo kaj soneto - ili preferis ol la ĝistiamajn kiel epigramosatiro.