Soneto

klasika poezia formo de 14 versoj: 4+4+3+3

Soneto (de la okcitana vorto sonet kaj la itala vorto sonetto; ambaŭ signifas 'kanteto') estas dekkvarlinia poeziaĵo kun striktaj reguloj pri rimo kaj ritmo, tre populara en la okcidenta literaturo.

Formo redakti

Soneto konsistas el 14 versoj grupigitaj en kvar strofoj, nome du kvarversaĵoj kaj du triversaĵoj. La poeto ordinare grupigas la versojn kaj ideojn en du malsimilajn duonojn. Kiel precize li faras tion, dependas de la tradicio: ĉu unuaflanke la ok versoj de la kvarversaĵoj kaj duaflanke la ses versoj de la triversaĵoj; ĉu unuaflanke la dekunu de la kvarversaĵoj kaj de la unua triversaĵo kaj duaflanke la tri de la lasta triversaĵo. La rimo estas klasike laŭ skemo abba abba cce dde (foje ded por la lasta; kaj foje abab por la unuaj), sed ekzistas pluraj aliaj formoj.

Ekzistas speciala versio, la ŝekspira soneto kiun ĉu inventis ĉu popularigis William Shakespeare, ĉe kiu la 14 versoj formas tri strofojn de po kvar versoj, kiuj kontrastas al la fina duversa 4a strofo. Prie oni vidu artikoloon Sonetoj de Ŝekspiro.

Tute speciala variaĵo estas la soneto-krono, ĉe kiu unu soneto konsistas el la 14 unuaj versoj de l' ceteraj sonetoj de la ciklo.

Historio redakti

La origino de la soneto estas la Italujo de la dektria jarcento, kie verŝajne inventis ĝin kortegano de la Imperiestro Frederico la 2a, Jakobo el Lentini. La plej fama frua sonetisto tamen estis Francesco Petrarca, kies Canzoniere (Kantaro) plejparte konsistas el sonetoj. Ankaŭ Giovanni Boccaccio kaj Dante Alighieri verkis multe da sonetoj.[1]

La formo disvastiĝis dum mezepokaj tempoj de Italujo al la cetera okcidenta Eŭropo eĉ antaŭ la komenco de la renesanco (15a jarcento). En la komenco de la 16-a jarcento aperis la unuaj famaj verkistoj de sonetoj en Hispanio (Garcilaso de la Vega), en Portugalio (Luís Vaz de Camões) kaj en Britio (Thomas Wyatt).[1] Aliaj famaj sonetistoj estis ekzemple William Shakespeare (Britujo), Pierre de Ronsard (Francujo), Martin Opitz (Germanujo), Pieter Corneliszoon Hooft (Nederlando), Francisco de Quevedo (Hispanujo) kaj Jan Stanisław Skorupski (Pollando).

En la 19-a kaj 20-a jarcentoj ankoraŭ verkis multaj poetoj sonetojn. Ne eblas listigi ĉiujn; ni mencias ĉi tie nur en la itala Ugo Foscolo, Giovanni Pascoli kaj Gabriele D'Annunzio; en la hispana Pablo Neruda; en la franca Charles Baudelaire, Stéphane Mallarmé kaj Arthur Rimbaud; en la germana Rainer Maria Rilke; en la angla William Wordsworth, John Keats, Percy Bysshe Shelley kaj la usonanino Emma Lazarus; en la portugala Fernando Pessoa; en la pola Adam Mickiewicz.

En la 19-a aŭ la 20-a jarcento la formo de la soneto atingis eĉ aziajn langvojn. Ekzemple, Nun Mim Raŝid verkis sonetojn en la urdua.

En Esperanto redakti

Jam de la komenco oni tradukis sonetojn el naciaj literaturoj al Esperanto, ekzemple de Theophile Gautier, Hviezdoslav, F. Preseren, M. Under, ktp.

Same, tre elstaraj esperantistoj verkis sonetojn en Esperanto, kiel Mikaelo Bronŝtejn, Geraldo Mattos, Valentin Melnikov, Kálmán Kalocsay, Jan Stanisław Skorupski (kiu aperis pro siaj sonetoj verkitaj paralele en Esperanto kaj en la pola lingvo en la jaro 1997 en la Guinness-libro de rekordoj (germanlingva eldono 1997), kiel la poeto, kiu verkis la plej multajn sonetojn iam ajn en la historio de la monda literaturo), kaj multaj aliaj.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 E.Zucchini (2005). Il SONETTO dal Dolce Stil Novo al Dolce Stile Eterno (itale). 1 ottobre 2005 - Convegno di Genova. Accademia V.Alfieri. Alirita 08.08.2018. (+ aliaj paĝoj en la sama retejo).