Thomas Wyatt (poeto)

Thomas WYATT (n. 1503, m. la 11-an de oktobro 1542) estis angla poeto kaj kortegano.

Thomas Wyatt
Persona informo
Thomas Wyatt
Naskiĝo 1-an de januaro 1503 (1503-01-01)
en Maidstone
Morto 11-an de oktobro 1542 (1542-10-11) (39-jaraĝa)
en Londono
Tombo Sherborne Abbey vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Alma mater St John's College vd
Familio
Patro Henry Wyatt vd
Patrino Anne Skinner vd
Edz(in)o Elizabeth Brooke vd
Amkunulo Elizabeth Darrell vd
Infanoj Frances Wyatt • Thomas Wyatt la pli juna vd
Profesio
Okupo poeto • diplomatoverkistopolitikistotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Thomas Wyatt (portreto de Hans Holbein)

Vivo redakti

Thomas naskiĝis proksime al Maidstone, Kent kaj estis filo de Henry Wyatt, konsilisto de Henriko la 7-a (Anglio) kaj Henriko la 8-a (Anglio).

En 1516 li eniris St John's College, Universitato de Kembriĝo.

En 1521 li edziĝis al Elizabeth Brooke (1503-1560), fratino de kortegano, George Brooke (9-a barono Cobham). En 1522 ili havis filon, Thomas, kiu estris ribelon plurajn jarojn post la morto de sia patro. Tamen malfeliĉis la rilatoj inter Thomas Wyatt kaj sia edzino, kaj ili disiĝis: Thomas rifuzis finance subteni ŝin. Antaŭ lia morto ŝi malkaŝe loĝis kun William Parr (1-a grafo de Essex), al kiu ŝi poste edziĝis.

Thomas Wyatt estis alta kaj bonaspekta. Estis onidiroj ke li iĝis amoranto de Anne Boleyn, verŝajne antaŭ kiam ŝi iĝis la dua edzino de Henriko la 8-a, sed tio ne certas, kaj unu el liaj poemoj povus sugesti ke li (kiel multaj korteganoj) malsukcese enamiĝis al ŝi.

Sub Henriko la 8-a Thomas servis kiel diplomato. En 1535 li kavaliriĝis. Tamen la sekvantan jaron li malliberiĝis, eble pro kverelo kun Charles Brandon, duko de Suffolk, sed pli verŝajne pro suspektoj pri liaj rilatoj al Anne Boleyn, kiu ekzekutiĝis tiun jaron.

Ĉirkaŭ 1537 korteganino nomita Elizabeth Darrell iĝis la kromvirino de Thomas. Ili havis tri filojn. Thomas testamentis al ŝi bienojn en Dorset.

Nepost 1540 li regajnis la favoron de la reĝo kaj ricevis bienojn de aboliciita monaĥejo. Tamen la sekvantan jaron li denove mallonge enkarceriĝis, akuzite pro ŝtatperfido: Catherine Howard, la kvina edzino de Henriko la 8-a, sukcese petis lian liberigon, kiun Henriko aprobis kondiĉe ke Thomas reamikiĝu al sia adulteca edzino. Denove li laboris kiel diplomato. Post la ekzekuto de Catherine Howard en februaro 1542 estis onidiroj ke Elizabeth Brooke iĝus la sesa edzino de la reĝo, malgraŭ ke ŝi estis ankoraŭ la edzino de Thomas, sed tio ne okazis.

Thomas entombiĝis en la antaŭa abateja preĝejo de Sherborne, Dorset.

Poemoj redakti

Thomas Wyatt estis inter la plej influaj poetoj de la unua duono de la 16-a jarcento. Li verkis multajn lirikajn ampoemojn, eble inspiritajn de lia amo al Anne Boleyn kaj poste al Elizabeth Darrell. Kune kun sia amiko Henry Howard (grafo de Surrey), enkondukis la soneton en Anglion. Li ankaŭ verkis satirojn.

Angla Antologio enhavas tradukojn de tri el liaj poemoj.