Maidstone
Maidstone estas urbo en Kent, Anglio. Laŭ la stato de dato forestas en Vikidatumoj en la urbo vivis 109 490 loĝantoj sur areo de 25,45 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 302 loĝantoj/km². Tra la urbocentro fluas Rivero Medway.

Maidstone | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
county town (en) ![]() eksterparoĥa areo bazarurbo ![]() | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 109 490 () [+] | ||||
Loĝdenso | 4 302 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 51° 16′ N, 0° 32′ O (mapo)51.2716666666670.52944444444444Koordinatoj: 51° 16′ N, 0° 32′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 25,45 km² (2 545 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||

La loko estis loĝata ekde la neolitiko, kaj proksime al la nuna urbo arkeologoj trovis du romiajn vilaojn kaj aliajn romiajn restaĵojn.
En 1146 apud la urbo konstruiĝis cistercia abatejo kiun incendio detruis en 1538. Dum la 13-a jarcento bienisto donis palacon al la ĉefepiskopoj de Canterbury: la originala konstruaĵo ruiniĝis kaj la nuna palaco nun servas kiel oficoj de la loka registaro kie registriĝas naskoj, mortoj kaj geedziĝoj.
La 1-an de junio 1648, dum la angla enlanda milito, okazis batalo. Parlamenta armeo venkis subtenantojn de Karlo la 1-a (Anglio) kiuj estis okupintaj la urbon.
Ekde 1797 situas armea kazerno ĉe Maidstone. Dum la unua mondmilito proksime al Maidstone situis flughaveno de la mararmeo: dum la dua mondmilito la flughaveno servis la aerarmeon.