Jakobo el Lentini (itale GiacomoJacopo; Lentini ĉirkaŭ 1210 - Lentini ĉirkaŭ 1260) estis sicilia poeto.

Jakobo el Lentini
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1210 (1210-01-01)
en Lentini
Morto 30-an de novembro 1259 (1259-11-30) (49-jaraĝa)
en Lentini
Lingvoj itala vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Jakobo naskiĝis en Lentini, urbeto de okcidenta Sicilio, ĉirkaŭ en 1210.

Li estis notario sub Frederiko la 2-a; eĉ Dante mencias lin kun la titolo "notario" (Dia Komedio, Purgatorio, 24, 56). Eble li estis ankaŭ estro de la kastelo de Garsiliato apud Mazzarino (interna Sicilio).

Jakobo el Lentini estis grava ano de la Sicilia Skolo de Poezio; ofte li estas rigardata eĉ kiel ĝia ĉefo. Kiel aliaj samtempaj poetoj, li verkis kanzonojn en purigita sicilia dialekto de la itala, sed li verkis ankaŭ pli mallongajn poeziaĵojn de nova tipo, tre verŝajne kreita de li mem, la soneto, kiu iĝis tre ofta en la postaj jarcentoj.[1]

De Jakobo el Lentini ni konas hodiaŭ 38 poeziaĵojn (kanzonojn kaj sonetojn).[2]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. E.Zucchini (2005). Il SONETTO dal Dolce Stil Novo al Dolce Stile Eterno (itale). 1 ottobre 2005 - Convegno di Genova. Accademia V.Alfieri. Alirita 08.08.2018.
  2. A.De Salvo (2018). Giacomo da Lentini. Esperanto-vivo. Alirita 08.08.2018.