Stéphane Mallarmé

Stéphane Mallarmé (naskiĝis la 18-an de marto 1842 en Parizo - mortis la 9-an de septembro 1898 en Vulaines-sur-Seine) estis franca poeto.

Stéphane Mallarmé
Mallarmé Nadar.jpg
Persona informo
Naskonomo Étienne Mallarmé
Naskiĝo 18-an de marto 1842 (1842-03-18)
en Parizo
Morto 9-an de septembro 1898 (1898-09-09) (56-jara)
en Valvino
Tombo tombejo de Samoro
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Subskribo Stéphane Mallarmé
Familio
Infanoj Anatole Mallarmé • Geneviève Mallarmé-Bonniot
Okupo
Okupo poeto • tradukistoverkisto • literaturkritikisto • artokritikisto • gimnazia instruisto • ilustristo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Portreto de Stéphane Mallarmé fare de Édouard Manet

Li verkis precipe aŭdacajn poemojn, ofte propravole obskurajn, kaj havis grandegan influon super la poezio de la 20-a jarcento. Li estis kunfondinto kaj gravulo de la movado de Simbolismo.

VivoRedakti

Inter 1863 kaj 1893 li instruis la anglan lingvon ĉe la gimnazio Lycée Fontanes en Parizo. Krome li famiĝis en 1888 kiel tradukanto de la poemoj de Edgar Allan Poe. Inter liaj plej konataj poemoj nombriĝas Hérodiade (1869) kaj Après-midi d’un faune (1876), kiun muzikigis Claude Debussy. Tipe por liaj versada arto estis la mallongigitaj komparoj, la detruo de la sintakso de la franca lingvo kaj la uzo de nekutimaj, en la leksikono trovitaj vortoj. Li elprenis en la lirikaĵoj la aferojn el siaj realaj kuntekstoj kaj metis ilin asocie en novajn konektojn: tiel revelaciiĝu ilia absoluta sekreto.

Aliaj verkoj de li estis la prozo-poemoj Vers et Prose (1893) kaj Divagations (1897). Li ankaŭ revivigis la formon de la rondelo.

Rondoj de geniulojRedakti

Ĉe la famaj akceptoj ĉiun mardon vespere organizitaj de Mallarmé ĉe lia hejma salono renkontiĝis la parizaj intelektuloj kaj artistoj por diskuti pri literaturo, arto ka muziko. Intiman amikecon li havis kun Paul Verlaine, Émile Verhaeren, Paul Valéry, André Gide kaj Stefan George; li bone konis Édouard Manet, Joris-Karl Huysmans kaj Auguste de Villiers de l’Isle-Adam. Krom lirikaĵoj Mallarmé verkis ankaŭ poetikajn artikolojn kaj eseojn.

Per la kantociklo por kanta voĉo kaj orkestro Pli selon pli – Portrait de Mallarmé (1957-1962) Pierre Boulez kreis muzikan monumenton por li.

Aperis en EsperantoRedakti

FontoRedakti

"Mallarmé, Stéphane", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 (DVD).

LiteraturoRedakti

  • Paul Bénichou: Selon Mallarmé. Gallimard, Paris 1995
  • Frederic Chase St. Aubyn: Stéphane Mallarmé. Twayne Publishers, Boston 1969
  • Jacques Derrida: Dissemination. Passagen-Verlag, Wien 1995, ISBN 3-85165-152-9, bes. S. 193 ff.
  • Hendrik Lücke: Mallarmé – Debussy. Eine vergleichende Studie zur Kunstanschauung am Beispiel von „L'Après-midi d'un Faune“ (= Studien zur Musikwissenschaft, Bd. 4). Dr. Kovac, Hamburg 2005, ISBN 3-8300-1685-9
  • Quentin Meillassoŭ: Die Zahl und die Sirene. diaphanes, Zürich 2013, ISBN 3-03734-260-9
  • Jacques Rancière: Mallarmé. diaphanes, Zürich 2012, ISBN 3-03734-180-7
  • Marie-Anne Sarda: Stéphane Mallarmé à Valvins. Livre du visiteur, Musée départemental Stéphane Mallarmé, Vulaines-sur-Seine 1995, ISBN 2-911389-00-X
  • Hans Therre: Stéphane Mallarmé. dtv, München 1998, ISBN 3-423-31007-3
  • Hella Tiedemann-Bartels: Versuch über das artistische Gedicht. Baudelaire, Mallarmé, George. edition text + kritik, München 1990, ISBN 3-88377-354-9
  • Kurt Wais: Mallarmé. Dichtung, Weisheit, Haltung. 2. Aufl. Beck, München 1952

Eksteraj ligilojRedakti