Auguste de Villiers de L'Isle-Adam
Auguste de Villiers de L'Isle-Adam (naskiĝinta la 7-an de novembro 1840 en Saint-Brieuc, mortinta la 18-an de aŭgusto 1889 en Parizo) estis franca verkisto.
Auguste de Villiers de L'Isle-Adam | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Auguste de Villiers de L'Isle-Adam | ||
Naskiĝo | 7-an de novembro 1838 en Saint-Brieuc | |
Morto | 19-an de aŭgusto 1889 (50-jaraĝa) en Parizo | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Stomaka kancero vd | |
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 79 (1895–) Tombejo Batignolles (1889–1895) Grave of Villiers de L'Isle-Adam (en) vd | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Subskribo | ||
Profesio | ||
Okupo | dramaturgo filozofo verkisto poeto sciencfikcia verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivo
redaktiOriginante de malnova sed malriĉiĝinta nobelaro li setlis en Parizo. Unue li ne konatiĝis nek per Premières Poésies (1858) nek per siaj dramoj. Nur la unuaktaĵo La Révolte (1870) atentigis la legantaron kaj reprenitis poste ĉe Odéon. Ĉe konkurso lia dramo Le Nouveau Monde (1880) gajnis la unuan premion, tamen estis ĝia efekto sursceneje malgranda.
La plej bonon li faris per siaj poeziaj-fantastikaj rakontoj, kie la brileco de stilo vere aperis: Les Contes cruels (1883), Akédysséril (1885), Histoires insolites (1888). La estonteco-romano L'Eve future (1886) aparte laŭdatis de liaj adeptoj fanatikaj sed restis al aliaj nekonata. La samo estis ĉe la satiro akra kaj kontraŭfiliŝta Tribulat Bonhomet (1887). Kelke da sukceso trovis ĉe "Theâtre Libre" la paradoksa unuaktaĵo L'Evasion (1887).
Li mortis, estante familiestro, en la publika pariza hospitalo. Postmorte liaj plej bonaj rakontoj kolektitis kune sub la titolo Histoires souveraines (Bruselo 1899).
Vidu ankaŭ
redaktiFonto
redaktiMeyers Großes Konversations-Lexikon, Band 20. Leipzig 1909, p. 171, kio legeblas tie ĉi.