Emile Verhaeren

belga poeto

Emile VERHAEREN [emIL verHARen] (naskiĝis en Sint-Amands, Belgio la 21-an de majo 1855, mortis en Rouen, Francio la 27-an de novembro 1916) estis franclingva belga poeto. Li ankaŭ parolis la lokan lingvon, ĉar tiutempe la nederlanda ankoraŭ ne estis la oficiala lingvo por edukado en flandra bazaj lernejoj. Li tute franclingviĝis pere de la posta eduksistemo kiu estis en la franca tiutempe.

Emile Verhaeren
Emile Verhaeren, poeto, verkisto, dramaturgo, artkritikisto.
Emile Verhaeren, poeto, verkisto, dramaturgo, artkritikisto.
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1855 (1855-05-21)
en Sint-Amands
Morto 27-an de novembro 1916 (1916-11-27) (61-jara)
en Rueno, Flag of France (1794–1815, 1830–1958).svg Francio
Mortokialo fervoja akcidento
Lingvoj franca
Ŝtataneco Belgio
Alma mater Katolika universitato de Loveno • Malnova universitato de Loveno
Subskribo Emile Verhaeren
Okupo
Okupo verkisto • poeto • dramaturgo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Lia poezio per versoj, ofte "liberaj", t. e. neregulaj, iniciatis urban lirismon kantante pri la unua industria revolucio, sed ankaŭ pri la mizeroj de la simplaj homoj. Li estis sesfoje nomumita por la Nobelpremio pri literaturo[1] kiun li preskaŭ atingis sed en 1911 estis altribuita al lia amiko Maurice Maeterlinck.

Lia verkaro estis tradukita en 28 lingvoj inter alie en la angla, ĉina, germana, japana kaj rusa.

Li estis unu el la fondintoj de la literatura skolo de simbolismo.

St. Amands, la naskiĝurbeto dediĉis muzeon al ĝia literatura giganto, la provinca muzeo Emile Verhaeren.

Ĉefaj poemarojRedakti

  • Les Flamandes (la flandrinoj) 1884
  • Les moines (la monaĥoj) 1886
  • Les soirs (la vesperoj) 1887
  • Les débâcles (la malvenkaĉoj) 1888
  • Les flambeaŭ noirs (la nigraj torĉoj) 1891
  • Les campagnes hallucinées (la stuporrevecaj kamparoj) 189
  • Les villes tentaculaires (la vastiĝantaj urboj) 1895
  • Les heures claires (klaraj horoj) 1896
  • Les visages de la vie (vizaĝoj de l'vivo) 1899
  • Les forces tumultueuses (la malordaj fortoj) 1902
  • La multiple splendeur (la multspeca belego) 1906
  • Les rythmes souverains (la superegantaj ritmoj) 1910
  • Les ailes rouges de la guerre (ruĝaj flugiloj de l'milito) 1916

Rete legebla en Esperanto:

CitaĵojRedakti

 
 Kiuj vivas en amo, vivas eterne. 

ReferencojRedakti

  1.  "Nomination Database"www.nobelprize.org. konsultita la 19-an de aprilo 2017.