Remy de Gourmont

franca verkisto

Remy de GOURMONT (n. la 4-an de aprilo 1858 en Bazoches-au-Houlme, Orne - m. la 27-an de septembro 1915 en Parizo) estis franca verkisto. Gourmont estis samtempe romanisto, poeto, ĵurnalisto kaj artkritikisto. Li estis proksima al la simbolista movado.

Remy de Gourmont
Persona informo
Remy de Gourmont
Naskonomo Rémy Marie Charles de Gourmont
Naskiĝo 4-an de aprilo 1858 (1858-04-04)
en Bazoches-au-Houlme
Morto 27-an de septembro 1915 (1915-09-27) (57-jaraĝa)
en 15-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko 10-a arondismento de Parizo vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Kaeno vd
Familio
Gefratoj Jean de Gourmont vd
Amkunulo Berthe de Courrière vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • romanisto • dramaturgo • poeto-juristo • literaturkritikisto • filozofokritikistoĵurnalisto vd
Laborkampo literary activity • literatura kritikopoezioeseo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1889 de Gourmont estis unu el la simbolismaj poetoj, kiuj fondis la literaturan gazeton Mercure de France, al kiu li kontribuis dum dudek kvin jaroj kaj al kiu li estis en kuraĝa ligo. En 1892 li publikigis sian libron La Latina Mistiko en kiu li priskribis la poetojn de la kristanaj himnoj kaj la simbolan poezion de la mezepoko. En 1896 li publikigis la "Libron de Maskoj", kiu inkluzivas unuamanan priskribon de la vivo de la simbolismaj poetoj en Parizo.

Inter liaj poeziaj verkoj estas Litanies de la rose (1892), Les Saintes du paradis (1898), kaj Divertissements (1912). Ili evidentigas la grandan intereson, kiun havis la verkisto pri latina literaturo. Liaj verkoj interalie inspiris Joris-Karl Huysmans. Li cetere estis grava literatura kritikisto, kaj pro tio estis admirita de pluraj verkistoj kiel T. S. Eliot kaj Ezra Pound.

Eksteraj ligiloj redakti