27-a de novembro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 27-a de novembro estas la 331-a tago de la jaro (la 332-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 34 tagoj restas.
Je la 27-a de novembro okazis interalie:
EventojRedakti
- 25: Lŭojango iĝis ĉefurbo de orienta dinastio Han
- 176: Marko Aŭrelio igis sian filon Komodo kunimperiestro
- 399: Anastazio la 1-a iĝis papo
- 511: Fondinto de Franka imperio reĝo Klodvigo la 1-a mortis en Luteco - entombigita en abatejo de pariza monaĥejo
- 602: Anatolio: Fokas iĝis bizanca imperiestro murdante en Kalcedono, per senkapigo, sian antaŭulon Maurikios kaj ties 5 filojn, kun la frato
- 885: Danaj vikingoj komencis malsukcesan sieĝon de Parizo
- 1095: Apelacio de Clermont-Ferrand: papo Urbano la 2-a dum koncilio en Clermont alvokis partopreni unuan krucmiliton
- 1161: Batalo de Caiŝi (nun Maanŝan): ŝiparo de Dinastio Song venkis atakantajn ŝipojn de Dinastio Jin dum marbatalo sur la rivero Jangzio
- 1237: Imperiestro Frederiko la 2-a venkis armeon de Lombarda Ligo en batalo de Cortenuova
- 1308: Grafo Henriko la 7-a iĝis reĝo de Germanio - post kvar jaroj, malgraŭ kontraŭstaro de Gelfoj kaj Gibelinoj, estis elektita de princo-elektistoj kaj kroniĝis kiel reĝo de la romanoj
- 1582: William Shakespeare edziĝis al Anne Hathaway
- 1605: En Krakovo okazis nupto per procura de la rusa caro Falsa Demetrio la 1-a kun la pola aventuristino Marina Mniŝek
- 1671: Ribelo de Stepan Razin: registaraj fortoj konkeris ĉefurbon de la ribelo - Astraĥanon
- 1789: Iniciate de la urba prezidanto Jan Dekert, en Varsovio renkontiĝis prezidantoj de 141 liberaj reĝaj urboj de la Unua Pola Respubliko
- 1812: Franca invado al Rusio: retiriĝanta Grande Armée de Napoleono trairis la dekstran alfluanton de Dnepro - Berezina
- 1815: Kongresa Pollando ricevis altruditan konstitucion de la rusa caro - per persona unio ligita al Rusio
- 1826: Angla apotekisto John Walker inventis alumetojn
- 1838: Franca ŝiparo komencis bombardon de la havenurbo Veracruz
- 1866: En Irkuck caraj regopovoj de Rusio laŭverdikte mortpunis 4 gvidantojn de la ribeleto de Transbajkalo, eksplodigita la 24-an de junio 1866 de polaj ekziligitoj, senditaj al Siberio post la januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio
- 1891: Franca astronomo Alphonse Louis Nicolas Borrelly malkovris asteroidon Feo
- 1895: Parizo: en sveda-norvega klubo Alfred Nobel testamentis Nobel-premion, transdonante sian tutan fortunon
- 1896: Simfonia poemo Tiele parolis Zaratuŝtra de Richard Strauss unuafoje prezentita
- 1912: Hispanio deklaris protektoraton super norda Maroko
- Unua mondmilito:
- 1914: Usonjuda Kundistribua Komitato fondita en Novjorko
- 1918: Rusia Enlanda Milito: Senpaga Teritorio establita
- 1919: Carisma Bulgario subskribis en Neuilly-sur-Seine packontrakton kun Triopa Entento cedante teritoriojn al Reĝlando Grekio kaj Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj
- 1919: Ĉeĥoslovakio ŝanĝis nomon de la urbo Pola Ostrava al Silezia Ostrava
- 1920: Ribelo de Sluck komenciĝis por defendi sendependecon de Belorusa Popola Respubliko - sange subpremita la 31-an de decembro (okaziĝinta post la pola-bolŝevika milito)
- 1926: Inaŭguro de la Monumento al Frederiko Ŝopen en Varsovio en palaca Reĝa Parko Łazienki
- 1930: En tertremo en Japanio pereis 291 personoj
- 1938: Taĉmento de kavalerio de la Dua Pola Respubliko batalis kun Ĉeĥoslovaka armeo en Ždiar - mortfalis pola majoro
- Dua mondmilito:
- 1939: Germana okupado de Pollando: Germanoj konfiskis bienon de Polaj Ŝtataj Fervojoj kaj de Franca-Pola Fervoja Asocio; Gestapo pafmortigis 24 polojn de malliberejo en Szamotuły; Poznań: oni ordonis prepari lokon por koncentrejoj en ĉiu distrikto de Varto-Lando; en Bydgoszcz Albert Forster anoncis tutan germanigon de la areo Gdańsk-Okcidenta Prusio; duan tagon de sia vizito en Varsovio Hans Frank malfermis unuan germanan bazlernejon - post unu jaro frekventas ĝin pli ol mil infanoj; registaro de Nazia Germanio decidis enkonduki germanan markon en enkorpigitaj teritorioj ĝis la 16-a de decembro; Ĉina Fronto: japanoj ekregis Naningon - lastan stacidomon de fervoja linio kun la komenco en Hajfongo
- 1940: Gestapo en Varto-Lando raportis pri kresko de konspira gazetaro, kaj germana polico kontrolis kelkcent domojn serĉante armilojn kaj sekretajn presejojn; rumana faŝisma Legiana movado ekzekutis 64 membrojn de la registaro de estinta reĝo Karolo la 2-a
- 1941: Germana firmao transprenis en Zgierz konfiskitan polan kemian fabrikon; Pola Rezistomovado: en "Biuletyn Informacyjny" aperas nova rubriko Varsovia-germana milito (pri mursurskriboj, surgluaĵoj, ornamo de monumentoj per floroj, gasumo de publikaj lokoj, hiso de naciaj flagoj); Nord-Afrika kampanjo: per venko de Aliancanoj finiĝis batalo de Tobruk, al kiu kontribuis pola Memstara Brigado de Karpatoj-Pafistoj; la tuta Etiopio liberiĝis; Orienta Fronto: batalo de Rostov-na-Donu finiĝis - unua granda batalo malvenka por germanoj; batalo de Moskvo: Wehrmacht atingis la plej orientan punkton de la rusa ĉefurbo
- 1942: Nokte de la 27-a/28-a germanoj komencis amasan deportadon de la loĝantaro de Zamość-regiono kadre de Generalplan Ost por Mez-Orienta Eŭropo - unua vilaĝo Skierbieszów je la 3.00 horo nokte ricevis 15 minutojn por kunporto de propraĵoj (malsanuloj sur litoj estis pafmortigataj), entute ĝis aŭgusto 1943 oni elveturigis de 294 vilaĝoj (kaj planis el 700) 110 mil polojn kune kun 30 mil polaj infanoj por ilia germanigo (germana teroro kaŭzis eksplodon de la ribelo de Zamość); germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Czarnoziem, apud Krasnystaw 12 personojn; Nacia Konsilio de Pollando en Londono apelaciis al ĉiuj aliancitaj nacioj por preventi ekstermon de loĝantaro sur teritorioj okupataj de Nazia Germanio; Toulon: Franca Mararmeo ordonis sinkigi 90 ŝipojn por ke ili ne falu en manojn de la germana okupanto
- 1943: En Varsovio germana polico pafekzekutis 10 personojn; en Krakovo aperis lasta numero de la revuo "Bez Wędzidła" (Sen Brido); Belorusa Soveta Socialisma Respubliko: Ruĝa Armeo okupis Ŝatilki (nun Svetlahorsk)
- 1944: En Lublin komenciĝis unua proceso de germanaj krimuloj - funkciuloj de koncentrejo Majdanek; Pola Rezistomovado: en distrikto Vilno NKVD frakasis taĉmenton de Pola Enlanda Armeo nombranta 12 soldatojn; en Bletchley apud Londono ĉesis funkcii pola radiostacio "Świt" (Aŭroro), funkcianta de aŭtuno 1942; nokte de la 27-a/28-a de novembro bombaviadiloj de Royal Air Force amase aeratakis Freiburg (Baden-Virtembergo) - 2 800 personoj pereis, 10 mil vundiĝis, 28 mil perdis domon, kaj atakis Neuss; en Hungario trupoj de 3-a Ukraina Fronto konkeris Mohács; Usono: demisio de Cordell Hull
- 1945: Kadre de Operaco "Deadlight" apud brita marbordo komenciĝis sinkigo de 115 transprenitajn post la milito germanajn submarŝipojn U-Boot
- Stalinismo:
- 1947: Dua soveta okupado de Pollando: en Zabrze estis arestita de komunista Sekurec-Oficejo subkolonelo Łukasz Ciepliński, soldato de la dummilita Asocio de Armita Batalado kaj komandanto de postmilita Asocio Libero kaj Sendependo - kondamnita al 5-obla mortopuno kaj 30 jaroj de malliberiĝo, murdita post falsa akuzo kaj 3-jaraj kruelaj torturoj sub kontrolo de NKVD en 1951
- 1952: Ĉeĥoslovakio: per 11 mortpunoj kaj tri ĝismortaj malliberigoj finiĝis enscenigita proceso de tiel nomata kontraŭŝtata centro, estrata de juddevena ĉeĥo Rudolf Slánský
- 1958: Sovetunio mesaĝis ultimaton de Ĥruŝĉov al Okcidenta Bloko, postulante transformon de Okcidenta Berlino al libera urbo kaj retiriĝon de Aliancanoj
- 1962: Nova registaro de Popola Respubliko Bulgario formiĝis - gvidata de la unua sekretario de Centra Komitato de Bulgara Komunista Partio Todor Ĵivkov
- 1967: Brita rokgrupo The Beatles eldonis albumon Magical Mystery Tour - unu el la plej grandaj komercaj sukcesoj de Capitol Records
- 1968: En Nederlando oni voĉdonis leĝon pri minimuma salajro - tiutempe 100 nederlandajn guldenojn (45,38 €) semajne
- 1975: Pollando: unua renkonto de volontuloj por sendi pakaĵojn al Barato - komenco de la Movado de Solidareco kun Mizeruloj de Tria Mondo MAITRI
- 1976: Premiero de la satira usona filmo Network pri amaskomunikiloj
- 1978: En San-Francisko urba konsilisto murdis Harvey Milk, unua malkaŝe deklarita samseksemulo, elektita al publika ofico en Kalifornio
- 1978: Kurdistana Laborista Partio fondiĝis
- 1983: Pola Popola Respubliko: dum liturgia prediko pastro Jerzy Popiełuszko diris: Ni rememoros senkulpan morton de niaj fratoj ministoj el la minejo Wujek, pri la morto de la fratoj de Lubin, Nowa Huta kaj aliaj lokoj, pri krueleco de la krimo farita kontraŭ Grzegorz Przemyk. (...) Pri enprizonigitaj sen verdiktoj de du jaroj gvidantoj de Solidareco kaj de la Komitato por Defendo de Laboristoj
- 1989: Supera Soveto de Sovetunio sankciis la ekonomian sendependecon de Litova Soveta Socialisma Respubliko, Latva Soveta Socialisma Respubliko kaj Estona Soveta Socialisma Respubliko
- 1989: Rezulte de bombatenco fare de Medellín-Kartelo kontraŭ aviadilo Boeing 727 pereis 107 personoj kun 3 sur la tero
- 1990: Brita konservismulo John Major iĝis ĉefministro de Britio kiel sukcedanto de Margaret Thatcher
- 1990: Kantono Apencelo Interna atribuis – kiel la lasta svisa kantono – balotrajton al la virinoj
- 1992: En Venezuelo okazis sensukcsa provo de armea puĉo
- 1996: Agado de Supera Soveto de Respubliko Belorusio estis nuligita rezulte de referendumo - likvidita de Aljaksandr Lukaŝenko
- 1998: Videoludilo Sega Dreamcast estis lanĉita en Japanio
- 1999: Nov-Zelando: Laborista Partio venkis la regantan Nacian Partion dum ĝenerala voĉdonado al Parlamento de Nov-Zelando - Helen Clark iĝis unua ĉefministrino de la lando
- 1999: Sporta dancensemblo "Žuvėdra" de Klaipėda Universitato en Vilno fariĝis mondĉampiono de latinamerikaj sportaj dancaj ensembloj
- 2000: Serbio kaj Montenegro membriĝis al la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo
- 2001: Anders Fogh Rasmussen iĝis ĉefministro de Danio
- 2001: Kosmoteleskopo Hubble unuafoje mezuris elektromagnetan spektron de ekstersunsistema planedo en konstelacio Pegazo malkovrante natrion en ties atmosfero
- 2004: Papo Johano Paŭlo la 2-a redonis al ortodoksuloj relikvojn de Johano Krizostomo kaj Gregorio de Nazianco
- 2005: Manuel Zelaya gajnis prezidentan balotadon en Honduro
- 2012: En Ramalaho okazis elterigo de la korpo de Jasir Arafat (pro suspekto de venenigo)
- 2012: Konstitucia Tribunalo en Pollando verdiktis, ke la rita buĉado por juda diasporo estas malakorda kun la leĝo pri bestprotektado - la 10-an de decembro 2014 nuligita
- 2013: Lige al konstrua katastrofo en Rigo rezulte de kiu la 21-an de novembro 54 personoj pereis kaj 38 vundiĝis ĉefministro de Latvio Valdis Dombrovskis demisiiĝis kune kun sia registaro
- 2015: Senkomunismigo: en Pollando oni nokte malmuntis Danko-Monumenton al Ruĝa Armeo en Mielec
- 2020: Turkio: juĝejo en Ankaro kondamnis 337 personojn al akrigita ĝismorta malliberigo - post nesukcesa ŝtatpuĉo en Turkio (2016)
EsperantujoRedakti
- 1991: Esperanta PEN-Centro fondiĝis - en 1993 akceptita de PEN-klubo internacia
NaskiĝojRedakti
- 110: Antinoo, greka junulo, amanto de romia imperiestro Hadriano (m. 130)
- 1380: Fernando la 1-a, reĝo de Aragono, regento de Kastilio (m. 1416)
- 1560: Domenico Tintoretto, itala pentristo el Venecio, filo de Tintoretto, pentranta en stilfazo manierismo (m. 1635)
- 1635: Françoise d'Aubigné, sekreta edzino de franca reĝo Ludoviko la 14-a (m. 1719)
- 1701: Anders Celsius, sveda sciencisto mezurinta temperaturon laŭ Grado celsia (m. 1744)
- 1754: Georg Forster, germana natursciencisto kaj verkisto, kunfondinto de vojaĝliteraturo, edzo de Therese Huber (m. 1794)
- 1798: Andries Pretorius, bura politikisto kaj komandanto (m. 1853)
- 1814: Áron Gábor, hungara oficiro kaj kanon-muldisto (m. 1849)
- 1853: Mihály Báthory-Románcsik, hungara aktoro kaj fakverkisto (m. 1888)
- 1854: Johan Ludvig Heiberg, dana profesoro, filozofo, filologo kaj historiisto de matematiko (m. 1928)
- 1863: Olha Kobilanska, ukraina verkistino en la ukraina kaj germana lingvoj, publicistino kaj tradukistino, aktivulino de feminisma movado, esperantigata de Eugenia Amis (m. 1942)
- 1865: José Asunción Silva, kolombia nacia poeto, reprezentanto de modernismo (m. 1896)
- 1867: Charles Koechlin, franca komponisto, pedagogo kaj teoriulo de muziko (m. 1950)
- 1869: Lóránt Balogh, hungara arkitekto, instruisto (m. 1945)
- 1870: Juho Kusti Paasikivi, dufoja ĉefministro kaj prezidento de Finnlando (m. 1956)
- 1891: Pedro Salinas, hispana poeto, eseisto kaj tradukisto, reprezentanto de Generacio de la 27a (m. 1951)
- 1895: Nico Dostal, aŭstra komponisto de operetoj kaj filmmuziko (m. 1981)
- 1904: Endre Gyárfás, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (m. 1974)
- 1907: Lyon Sprague de Camp, usona verkisto, konata de sciencfikcio kaj fantasto (m. 2000)
- 1913: Kálmán Benda, hungara historiisto, arkivisto, akademiano (m. 1994)
- 1915: Stanisław Skalski, pola flug-aso pafalteriginta ĉ. 20 militaviadilojn, generalo, dum periodo de stalinismo kondamnita al mortpuno fare de tiutempe juda Sekureca Oficejo, "rehabilita", distingita per Milita Ordeno Virtuti Militari, kunkreinto de la partio Memdefendo de la Respubliko Pollando, (m. 2004)
- 1921: Alexander Dubček, slovaka politikisto, prezidento de Ĉeĥoslovakio, ĉefa reprezentanto de la Praga printempo, laŭreato de Saĥarov-Premio, konata pro la politika slogano "socialismo kun la homa vizaĝo" (m. 1992)
- 1921: János Pilinszky, hungara poeto rilatanta al la milito (m. 1981)
- 1923: György Kiss, rumania hungara ĉefkuracisto en Târgu Mureș, hematologo
- 1927: Mihály András Sarkadi, rumania hungara artisto, redaktoro (m. 2004)
- 1930: Ilona Krajnik, rumania hungara-usona pentristino
- 1934: Antoine Abel, poeto de Sejŝeloj, patro de literaturo de la sejŝela insularo (m. 2004)
- 1939: Laurent Kabila, prezidento de Demokratia Respubliko Kongo (m. 2001)
- 1940: Bruce Lee, usona agfilma aktoro ĉindevena, majstro de luktosporto komencinta sian karieron de kungfuo (m. 1973)
- 1940: Zoltán Vincze, rumania hungara arkeologo kaj historiisto
- 1942: Jimi Hendrix, usona rok-muzikisto, gitaristo, komponisto, kantaŭtoro, ĉefartisto dum Woodstock-festivalo (m. 1970)
- 1942: René Steichen, luksemburgia politikisto, membro de Eŭropa Komisiono
- 1946: Paul Peeraerts, flandra lingvisto kaj ĵurnalisto, redaktoro de la nederlandlingva priesperanta revuo "Esperanto-Panorama" kaj de la belga "Sonorilo", tradukisto de la germanlingva kurso Esperanto Programita, prezidanto de Esperanto-klubo La Verda Stelo en Antverpeno, direktoro de Grafika Centro Antverpeno kaj de Flandra Esperanto-Ligo, kunlaboranto de "Monato", gvidanto de esperantlingva tradukista skipo de la socia retejo Ipernity
- 1955: András Duma-István, hungara verkisto, poeto, membro de la Ligo de Transilvaniaj Hungaraj Verkistoj
- 1960: Julija Timoŝenko, ĉefministrino de Ukrainio post la Oranĝa Revolucio, ekonomikistino
- 1969: Hernán Gaviria, kolombia futbalisto, membro de la kolombia nacia teamo de futbalo (m. 2002)
- 1970: Brooke Langton, usona aktorino konata de televida serio Baywatch
- 1973: László Gábor, rumania hungara aktoro, membro de la Teatro Tomcsa Sándor
- 1982: Aleksandr Kerĵakov, rusia futbalisto, membro de la rusia nacia teamo de futbalo
- 1984: Sanna Nielsen, sveda kantistino, komponistino, kantaŭtorino, ĉeestinta Eŭrovido-Kantokonkurson en Kopenhago
- 1988: Miroslav Šmajda, slovaka kantisto kaj kantaŭtoro, partoprenanta en Česko Slovenská SuperStar kaj ĉeestinta Eŭrovidan-Kantokonkurson en Bakuo
MortojRedakti
- -8: Horacio, romia poeto, lirikisto kaj majstro de satiro, enestanta en esperantlingvaj El Parnaso de Popoloj, Tutmonda Sonoro kaj Antologio Latina (n. -65)
- 450: Galla Placidia, romia imperiestrino kaj reĝino de visigotoj (naskiĝis ĉirkaŭ 390)
- 511: Kloviso la 1-a, reĝo de frankoj, fondinto de Franka imperio (naskiĝis ĉirkaŭ 466)
- 602: Maurikios, bizanca imperiestro, la lasta reprezentanto de dinastio devenanta de Justino la 1-a, murdita (n. 582)
- 1474: Guillaume Dufay, flandra komponisto, kantisto kaj muzikteoriisto (mortis ĉirkaŭ 1400)
- 1570: Jacopo Sansovino, itala skulptisto kaj arkitekto konstruinta ĉirkaŭ la Placo de Sankta Marko en Venecio (n. 1486)
- 1680: Athanasius Kircher, germana jezuito, konanto de orientaj lingvoj, esploristo de egiptaj hieroglifoj (n. 1602)
- 1699: Wilhelm Karges, germana komponisto de Nordgermana Orgenskolo kaj orgenisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1614)
- 1754: Abraham de Moivre, franca matematikisto, malkovrinto de la formulo de de Moivre pri potencigo de kompleksaj nombroj (n. 1667)
- 1811: Gaspar Melchor de Jovellanos, hispana politikisto, juristo kaj ekonomikisto de klerismo (n. 1744)
- 1852: Ada Lovelace, angla matematikistino, filino de George Byron, kunlaborantino de Charles Babbage, prapionirino de komputado (n. 1815)
- 1895: Alexandre Dumas (filo), franca verkisto, kies romano La sinjorino kun kamelioj estis tradukita en esperanto, kaj La kolomba premio rete legebla (n. 1824)
- 1899: Guido Gezelle, flandra katolika pastro, verkisto, lingvisto kaj tradukisto evoluiganta okcidentflandran lingvon, esperantigata de Hector Vermuyten (n. 1830)
- 1905: Ferenc Koós, hungara pastro, instruisto, verkisto kaj tradukisto (n. 1905)
- 1909: Béla Joó, hungara pentristo (n. 1874)
- 1916: Emile Verhaeren, belga poeto franclingva, kunfondinto de simbolismo, rete legebla en Esperanto (n. 1855)
- 1931: Lia Putty, hungara aktorino de muta filmo kaj de teatro (n. 1897)
- 1936: Edward Bach, angla kuracisto, patologo, bakteriologo, homeopato, kreinto de direkto de alternativa medicino (n. 1886)
- 1953: Eugene O'Neill, usona Nobelpremiita verkisto, kies filino Oona O'Neill estis edzino de Charlie Chaplin, gajninto de Pulitzer-premioj (n. 1888)
- 1955: Arthur Honegger, franca-svisa komponisto studanta harmonisciencon kaj violonon (n. 1892)
- 1969: István Merly, rumania hungara, hungara ĵurnalisto (n. 1914)
- 1977: György Kese, rumania hungara kuracisto, ginekologo (n. 1906)
- 1978: Harvey Milk, usona politikisto konata de biografia filmo (n. 1930)
- 1980: Manuel de Elezcano y Maiztegui, hispana esperantisto kaj poeto, plurfoja prezidanto aŭ estrarano de la Esperanto-grupo en Bilbao, premiita en literaturaj konkursoj (n. 1886)
- 1980: Ernő Teleki, hungara grafo, pentristo, ekonomikisto kaj politikisto (n. 1902)
- 1980: Antal Kicsi, hungara literaturhistoriisto, poeto, tradukisto, edzo de Katalin Olosz (n. 1936)
- 1981: Lotte Lenya, aŭstra aktorino kaj kantistino (n. 1898)
- 1982: János Xántus, hungara geografo, patro de János Xántus (etnologo) (n. 1917)
- 1985: Fernand Braudel, franca historiisto, reprezentanto de la skolo de analoj (n. 1902)
- 1986: Erik Carlén, sveda esperantisto, kursgvidanto, radiopreleganto, kunorganizanto de famaj preleg- kaj kursvizitoj de Lakshmiswar Sinha, Andreo Cseh kaj Tiberio Morariu, aŭtoro de la gvidilo pri la gramatiko de esperanto por svedoj, kunfondanto kaj prezidanto de sveda sekcio de Kristana Esperantista Ligo Internacia, kuniniciatinto de la Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, vicprezidanto de UEA, lanĉinto de la Semajno de Internacia Amikeco (n. 1906)
- 1989: Carlos Arias Navarro, hispana markizo, politikisto, aktivulo de Popola Alianco, ĉefministro, kiel ĉefo de sekurecaj servoj respondeca pri amasmortigado de opoziciantoj en Malago (n. 1908)
- 1992: András Seres, rumania hungara etnografo publikiganta en "Háromszék" (n. 1935)
- 1998: Gloria Fuertes, hispana poetino, feministino, aŭtorino de porinfana literaturo (n. 1917)
- 2003: Will Quadflieg, germana aktoro, konata de filmo (n. 1914)
- 2006: Győző Határ, hungara poeto, verkisto kaj tradukisto, hungarlingva laboranto de BBC (n. 1914)
- 2011: Ken Russell, angla filmoreĝisoro kaj scenaristo (n. 1927)
- 2014: Stanisław Mikulski, pola filma aktoro konata pro la rolo de Hans Kloss el filmserio Ludcelo pli granda ol vivo kaj la filmoj Eŭropa historio, Soldatoj de libereco, Kanalo (n. 1929)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Ortodoksismo:
- Sankta Filipo (Apostolo)
- Gregorio Palamas, ĉefepiskopo de Tesaloniko
- Romkatolika Eklezio:
- Virgilio de Salcburgo, irlanda misiisto keltdevena, scienculo
Tagoj de semajnoRedakti
La 27-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.