Henriko la 7-a (Sankta Romia Imperio)

Henriko la 7-a germane Heinrich VII., (naskiĝis ĉ. 1275, mortis la 24-an de aŭgusto 1313)[1] estis la Reĝo de Germanio (aŭ Rex Romanorum) ekde 1308 kaj Sankta Romia Imperiestro ekde 1312. Li estis la unua imperiestro de la Luksemburga dinastio. Dum sia mallonga kariero li plifortigis la imperiajn interesojn en Italio, kiu estis engaĝiĝinta en internaj militoj inter la partianoj de Gelfoj kaj Gibelinoj, kaj inspiris la laŭdojn de Dino Compagni kaj de Dante Alighieri; tamen, lia tro frua morto malhelpis liajn planojn.

Henriko la 7-a
Henry Lux head.jpg
Armoiries empereur Henri VII.png
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1275
en Valenciennes
Morto 24-an de aŭgusto 1313 (1313-08-24)
en Buonconvento
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per malario [#]
Tombo Placo de la Mirakloj [#]
Familio
Dinastio Luksemburga dinastio [#]
Patro Henriko la 6-a, grafo de Luksemburgo [#]
Patrino Beatrice d'Avesnes [#]
Gefratoj Markéta Lucemburská • Balduin de Luksemburgo • Walram, filo de Henriko la 6-a [#]
Edz(in)o Margaret of Brabant [#]
Infanoj Johano de Luksemburgo • Maria de Luksemburgo • Beatrice of Luxembourg [#]
Profesio
Okupo mecenato [#]
Romia-germana reĝo de la Sankta Romia Imperio
ekde 1312 imperiestro
Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg
Dum 1308-1313
Antaŭulo Albreĥto la 1-a de Aŭstrio
Sekvanto Ludoviko la Bavaro
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Henriko la 7-a kaj la Imperia Armeo trapasanta la Alpojn en Italion.

Henriko ekvenis en nordan Italion en Oktobro 1310, dum lia plej aĝa filo Johano restis en Prago kiel Imperia Vikario.[2] Kiam li trapasis la Alpojn kaj veturis en la Lombardan ebenaĵon, nobeloj kaj episkopoj de Gelfoj kaj Gibelinoj rapide salutis lin, kaj Dante cirkuligis optimisman malferman leteron direktitan al la regantoj kaj al la popolo.[3] Kiel Imperiestro, Henriko estis planinta restaŭri la gloron de la Sankta Romia Imperio, sed li ne enkalkulis la tre akre dividitan ŝtataron kiu Italio estis iĝinta.[4] Jardekoj de militoj kaj konfliktoj estis aperigintaj dekduojn da sendependaj urbo-ŝtatoj, ĉiuj el ili laŭnome Gelfa aŭ Gibelina,[5] organizite de ĉu urbaj nobeloj subtenantaj povegan reganton (kia Milano), aŭ de plialtiĝanta ne-nobela komercista klasaro formiginta oligarkajn respublikajn ŝtatojn (kia Florenco).[6]

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Kleinhenz, p. 494
  2. Jones, p. 532
  3. Jones, p. 533
  4. Kleinhenz, p. 494
  5. Canduci, p. 297
  6. Kleinhenz, p. 494

BibliografioRedakti

  • Canduci, Alexander (2010), Triumph & Tragedy: The Rise and Fall of Rome's Immortal Emperors, Pier 9, ISBN 978-1-74196-598-8
  • Jones, Michael, The New Cambridge Medieval History, Vol. VI: c. 1300-c. 1415, Cambridge University Press, 2000
  • Kleinhenz, Christopher, Medieval Italy: an encyclopedia, Volume 1, Routledge, 2004