Ludoviko la 4-a (Sankta Romia Imperio)

imperiestro de Sankta Romia Imperio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ludoviko la 4-a

Ludoviko la 4-aLudoviko la Bavaro, germane Ludwig der Bayer (naskiĝis ĉirkaŭ 1282, mortis la 11-an de oktobro 1347 en Puch ĉe Fürstenfeldbruck) estis el la dinastio Vitelsbaĥoj. De 1294 li estis duko de Bavario kaj palatinata grafo ĉe Rejno (Pfalzgraf bei Rhein). En 1314 li prezentis sin kiel kandidato de la luksemburga partio al la elekto de la romi-germana reĝo; la elekto ne donis klaran rezulton, kaj nur post la batalo ĉe Mühldorf (1322) Ludoviko povis pretendi la reĝecon. Papo Johano la 22-a, kiu deziris, ke ne estu forta germana imperiestro, rifuzis agnoski Ludovikon kaj atakis lin kiel herezulon. Pro tio Ludoviko en 1328 aranĝis, ke la roma civitanaro elektu lin imperiestro de la Sankta Romia Imperio kaj instalis kontraŭpapon, la franciskanon Pietro Rainalducci (papa nomo: Nikolao la 5-a).

Ludoviko la 4-a
Tombokovrilo de Ludoviko en la Katedralo de Munkeno
Tombokovrilo de Ludoviko en la Katedralo de Munkeno
Persona informo
Ludwig der Bayer
Naskiĝo ĉirkaŭ 1282
en Munkeno
Morto 11-an de oktobro 1347 (1347-10-11)
en Puch
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Katedralo de Munkeno vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Familio
Dinastio Vitelsbaĥoj vd
Patro Ludoviko la 2-a, duko de Bavario vd
Patrino Matilda of Habsburg vd
Gefratoj Rudolfo la 1-a, duko de Bavario • Agnes de Bavario, margrafino de Brandenburg-Stendal • Mathilda of Bavaria vd
Edz(in)o Beatrice de Silezio • Margareta la 2-a, grafino de Henegovio vd
Infanoj Ludoviko la 5-a, duko de Bavario • Matilda de Bavario, margrafino de Meißen • Stefano la 2-a, duko de Bavario • Margareta de Bavario, dukino de Slavonio • Ludoviko la 6-a de Bavario • Vilhelmo la 1-a de Bavario • Alberto la 1-a de Bavario • Otto la 5-a de Bavario • Beatrice de Bavario • Agnes de Bavario • Elizabeto de Bavario vd
Parencoj Frederiko la 5-a vd
Profesio
Okupo imperiestro vd
Romia-germana reĝo de la Sankta Romia Imperio
ekde 1328 imperiestro
Dum 1314-1347
Antaŭulo Henriko la 7-a
Sekvanto Karolo la 4-a
Princo-elektisto de Palatinato
Dum 1294/1301-1329
Antaŭulo Rudolfo la 1-a
Sekvanto Rudolfo la 2-a kaj Rupreĥto la 1-a
Duko de (Supra) Bavario
Dum 1294/1301-1347
Grafo de Holando, Zelando kaj Henegovio, sinjoro de Frislando
Dum 1345–1347
Antaŭulo Vilhelmo la 4-a
Sekvanto Margareta la 1-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La vivon kaj regadon de Ludoviko karakterizas la ŝanĝoj de la finiĝanta mezepoko, precipe la konflikto inter la du universalaj potencoj de la Okcidento (papo kaj imperiestro) kaj lia strebado pligrandigi sian personan potencon por instali heredan imperiestrecon de vitelsbaĥoj. Batalante kontraŭ la papaj pretendoj decidi pri aprobo de la reĝ-elektoj li metis la bazon por nova, sen-papa koncepto pri la esenco de regno kaj regado. Krome li antaŭenigis precipe la franciskanan ordenon kaj la senpere regnajn urbojn, kiuj iĝis decida apogilo de lia regado.

Sian malvastan teritorian bazon, la duklandon Supra Bavario, li laŭpaŝe plivastigis, akirante grandajn terenojn por sia familio. Lia maldelikateco kaj la malamikeco de la papo kondukis al la elekto de kontraŭ-reĝo, Karolo la 4-a.

Ludoviko mortis en 1347 dum la ĉasado de urso. Ĝis sia morto li estis sub la eklezia anatemo (proskribo), nuligita nur 300 jarojn poste.

Referencoj redakti

  • Martin Clauss: Ludwig IV. der Bayer. Herzog, König, Kaiser.' Regensburg 2014.