Katedralo de Munkeno

La Katedralo de Munkeno (germane Dom zu Unserer Lieben Frau, mallonge ankaŭ nomata Frauenkirche), en la historia urbocentro de Munkeno estas la katedralo de la ĉefepiskopujo Munkeno kaj Freising kaj apartenas al la rekoniloj de la ĉefurbo de la federaciero Bavarujo en Germanujo.

Katedralo de Munkeno
katolika katedralo • paroĥopreĝejo [+]

Koordinatoj48° 8′ 19″ N, 11° 34′ 25″ O (mapo)48.13857858735811.573615723126Koordinatoj: 48° 8′ 19″ N, 11° 34′ 25″ O (mapo)

ArkitektoJörg von Halsbach

Estiĝo15-a jarcento
konsekro14-a de aprilo 1494
Poŝtkodo80331 [+]

Katedralo de Munkeno (Bavario)
Katedralo de Munkeno (Bavario)
DEC
Lokigo de Bavario en Germanio

Map
Katedralo de Munkeno

Vikimedia Komunejo:  Frauenkirche (Munich) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Katedralo de Munkeno

Mezuroj redakti

La trinava malfrugotika brikokonstruaĵo kun ĉirkaŭira kapeloringo longas 109 metrojn, larĝas 40 metrojn kaj altas 37 metrojn. Male al vaste disvastiĝinta legendo, laŭ kiu la du turoj per siaj karakterizaj kaskoj altodiferencas je precize unu metro, tiuj ĉi estas preskaŭ egale altaj: La norda turo mezuriĝas 98,57 metrojn, la suda tamen nur 98,45 metrojn. Ĉar la urba administrejo de Munkeno en la urbocentro ene de la Meza Ringostrato ne permesas konstruaĵojn de alteco pli ol 100 metroj, kaj ankaŭ ekster ĉi tiu ringo ekde novembro de 2004 provizore oni ne konstrui pli altajn konstruaĵojn, la turoj estas videblaj eĉ de malproksime. La norda turo ne estas publike alirebla, la suda turo kutime estas vizitebla en la monatoj aprilo ĝis oktobro. Pro urĝaj riparlaboroj la turo ekde 2012 provizore ne estas surgrimpebla.

Laŭdire la preĝejo proponas lokon al proksimume 20.000 starantoj, kio estas rimarkinda, ĉar la urbo dum la konstruepoko en la finiĝanta 15jarcento havis nur proksimume 13.000 loĝantojn. Tamen la interno efikas rilate kun sia vasteco tute ne preme, ĉar ĝin lerte strukturas 22 duvice aranĝitaj altaj okangulaj pilastroj. Ekde la ĉefportalo la kolonovicoj aperas kiel tralumataj muroj. Ili apogas la stelovolbojn de la navo.

Literaturo redakti

Ligoj redakti