Freising

komunumo en Bavario, Germanio

Freising [frAjzing] estas urbo en Supra Bavario, iom norde de Munkeno, ĉe rivero Isar. Ĝi havas la statuson de "Granda Distrikta Urbo" kaj estas la administra sidejo de distrikto Freising. Freising portas la kromnomon "rozurbo".

Freising
eksterdistrikta urbo de Bavario • granda distrikturbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • vojo

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Germanio
Regiono Bavario
Departemento Supra Bavario
Distrikto Distrikto Freising
Patrono Sankta Korbiniano
Poŝtkodo 85354, 85356
Aŭtokodo FS
Telefonkodo 08161
Kodo laŭ 09 1 78 124
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Loka registaro urba konsilio (skabenaro)
Urbestro Tobias Eschenbacher (ekde 2012, elektita por 2020-2026)
Demografio
Loĝantaro 49 339  (2022) [+]
Loĝdenso 557 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 24′ N, 11° 44′ O (mapo)48.411.733333333333Koordinatoj: 48° 24′ N, 11° 44′ O (mapo)
Alto 448 m
Areo 88,45 km² (8 845 ha)
Horzono +1
Freising (Bavario)
Freising (Bavario)
DEC
Freising
Freising
Situo de Freising
Freising (Germanio)
Freising (Germanio)
DEC
Freising
Freising
Situo de Freising

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Freising [+]
vdr
historia akademio
monaĥeja ĝardeno

Episkopujo redakti

Eklezie Freising dividas kun Munkeno la sidejon de katolika episkopo; tial ambaŭ urboj havas po katedralon. Tiu de Freising situas sur la "Katedrala Monto" (Domberg), tiel ke ĝiaj du turoj superrigardas la urbon.

La episkopujo Freising ekestis proksimume 720, fondita de Sankta Korbiniano. Al la episkopo ankaŭ apartenis sekulara regteritorio, la princepiskopujo Freising, ĝis 1802. En 1817, la episkopujo estis, kun iom ŝanĝitaj limoj, transformita kaj rangaltigita al la nova ĉefepiskopujo München kaj Freising.

Trafiko redakti

Freising per individua motora trafiko havas ligon al la autovojo   inter Munkeno kaj Deggendorf kaj al la fervojo inter Munkeno kaj Landshut. Krome estas antaŭurbaj trajnoj al Munkeno. Buslinio ligas la urbon al la proksima flughaveno Munkeno.

La urbo situas borde de la rivero Isar.

Universitata vivo redakti

Al Freising apartenas la kvartalo Weihenstephan, kiu tradicie estas hejmo de universitataj institutoj, precipe rilataj al viv-sciencoj (biologio, biokemio, arbara mastrumado, ĝardenkulturo, agrokulturo). Sur monteto Weihenstephan eblas studi bierfaradon kaj trinkaĵteknikon en la plej malnova ankoraŭ funkcianta bierfarejo (ekzistinta jam en 1040).

En la forstistika fakultato, iam aparteninta al Ludoviko-Maksimiliana Universitato, nun al la Teknologia Universitato Munkeno, jam okazis pluraj aranĝoj de AIS San-Marino.

Homoj ligitaj al Freising redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti