Distrikto Freising

Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Bavario
distriktaro: Supra Bavario
administra sidejo: Freising
areo: 801 km²
loĝantoj: 180 007
(fine de decembro 2019)
Aŭtokodo: FS
Municipokodo: 09178
Komunumoj: 24
Administreja adreso: Landshuter Str. 31
85356 Freising
Retejo: kreis-freising.de
Situo ene de Bavario
situo de la distrikto en Bavario

La distrikto Freising (germane: Landkreis) situas en la sudo de la federacia lando Bavario de Germanio. Administra centro de la distrikto estas la samnoma urbo Freising. En la distrikto sur areo de 800 km² fine de decembro 2019 loĝis 180 007 homoj; do meznombre 190 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Freising estas signita per 24.

Najbaraj distriktoj estas (de nordo laŭ iro de horloĝo) Kelheim, Landshut, Erding, Munkeno, Dachau kaj Pfaffenhofen.