blazono mapo
subdistrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Bavario
Distriktaro: Malsupra Bavario
administra urbo: Kelheim
areo: 1066 km²
loĝantoj: 125 701 (decembre 2022)
loĝantoj po km²: 106
aŭtokodo: -
municipokodo: 09 2 73
komunumoj: 24
administreja adreso: Schlossweg 3
93309 Kelheim

La distrikto Kelheim situas en la distriktaro Malsupra Bavario (Niederbayern) de la germana federacia lando Bavario. Administra centro estas la samnoma urbo Kelheim. La distrikto havas areon de 1066 km², kaj fine de la jaro 2022 ĝi havis 125 701 loĝantojn.

La distriktan areon de sudokcidento al nordoriento trafluas la rivero Danubo. Ĝi dividas la distrikton en du malsamgrandajn partojn. La pli eta norda parto nomatas Altmühlalb laŭ la rivero Altmühl, kiu nordokcidente atingas la distriktan areon kaj tra ĝi fluas sudorienten, por atingi la riveron Danubo ĉe la urbo Kelheim. La rivero Altmühl ĉie en la distrikto estas kanaligita kaj do parto de la Majno-Danubo-Kanalo, laŭ kiu pasas multaj ŝipoj. La parto de la distrikto sude de la rivero Danubo, estas la montetaro de la regiono Hallertau, kiu precipe uzatas agrikulture.

Najbaras norde kajoriente la distrikto Regensburg, sudoriente la distrikto Landshut, sude la distrikto Freising, okcidente la distriktoj Pfaffenhofen an der Ilm kaj Eichstätt kaj nordokcidente la distrikto Neumarkt.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj redakti

 
en la urbocentro de Kelheim

Urboj

  1. Abensberg
  2. Kelheim
  3. Mainburg
  4. Neustadt an der Donau
  5. Riedenburg

Merkataj komunumoj

  1. Bad Abbach
  2. Essing
  3. Langquaid
  4. Painten
  5. Rohr in Niederbayern
  6. Siegenburg

Neurbaj komunumoj

  1. Aiglsbach
  2. Attenhofen
  3. Biburg
  4. Elsendorf
  5. Hausen
  6. Herrngiersdorf
  7. Ihrlerstein
  8. Kirchdorf
  9. Saal an der Donau
  10. Teugn
  11. Train
  12. Volkenschwand
  13. Wildenberg

Komunumaroj

  1. Ihrlerstein
    (komunumoj Essing kaj Ihrlerstein)
  2. Langquaid
    (komunumoj Langquaid, Hausen kaj Herrngiersdorf)
  3. Mainburg
    (komunumoj Aiglsbach, Attenhofen, Elsendorf kaj Volkenschwand)
  4. Saal an der Donau
    (komunumoj Saal an der Donau kaj Teugn)
  5. Siegenburg
    ( komunumoj Siegenburg, Biburg, Kirchdorf, Train kaj Wildenberg)

Eksteraj ligiloj redakti