Altmühl
La rivero Altmühl estas rivero en Germanio. Ĝi longas 198 kilometrojn kaj en listo de riveroj en Germanio ordigita laŭ longeco havas la 38-an lokon (laŭ alia kalkulo la longeco estas eĉ 234 km). Inter alie ĝi pasas tra la urboj Gunzenhausen, Treuchtlingen, Eichstätt kaj Kelheim. La fina rivera triono estas parto de la Majno-Danubo-Kanalo, kiu pere de la Rejno ŝipvoje ligas Nederlandon kaj nordan Germanion nordokcidente kun la ŝtatoj de la rivero Danubo en orienta centra kaj sudorienta Eŭropo.
Altmühl | |
---|---|
rivera mapo
| |
Bazaj informoj | |
Situo | en Germanio, federacia lando Bavario |
Longeco | 165 km |
Fluo | |
Fonto | nordoriente de la urbocentro de Rothenburg ob der Tauber |
- Alteco super marnivelo | 460 m |
Enfluejo | ĉe Kelheim en la riveron Danubo |
- Alteco | 340 m |
Altecodiferenco | 120 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Gunzenhausen, Treuchtlingen, Eichstätt kaj Kelheim |
