Manuskriptoj de Freising

La manuskriptoj de Freising (prononco [FRAJzink]), laŭ la origina latina nomo laŭvorte monumentoj de Freising, latine Monumenta Frisingensia, germane Freisinger Denkmäler, slovene Brižinski rokopisi ("manuskriptoj...") aŭ Brižinski spomeniki ("monumentoj..."), foje ankaŭ nomataj "folioj de Freising" respektive "fragmentoj de Freising", estas la unua latin-alfabeta kontinua teksto en slava lingvo kaj la plej malnova dokumento en la slovena. La dokumentoj krome donas utilajn informojn pri la etimologio kaj la lingva strukturo de la tiutempaj loĝantoj de Karantanio.

La komenciĝo de la dua manuskripto de Freising

La nomo de la manuskriptoj aludas al la bavaria urbo Freising; ilia enhavo estas partoj de latinlingva kodekso de la katolika episkopo Abraham von Freising (957-993), kiuj estis tradukitaj al la slovena. La tekstoj aperis inter la jaroj 972 kaj 1039, kaj uziĝis en la eklezia praktiko en la misia aktiveco de la diocezo de Freising en siaj posedaĵoj en Karintio. Kie ekzakte la manuskriptoj skribiĝis, ne estas klara, eble en la valo de la rivereto Möll en nordorienta Karintio proksime de ties enfluo en la riveron Dravo, kie la diocezo de Freising tiutempe posedis vastan teritorion.