Jozef IJsewijn
Jozef Antoon Maria Karol IJSEWIJN (naskiĝinta la 30-an de decembro 1932 en Zwijndrecht, mortinta la 27-an de novembro 1998 en Loveno) estis belga klasika filologo kaj fakulo pri modernaj latinaĵoj. De multaj li konsideritis kvazaŭ patro de postrenesancaj latinaĵesplorado.[1]
Jozef IJsewijn | |||||
---|---|---|---|---|---|
Jozef IJsewijn okaze de la fondokongreso de Internacia asocio pri novlatinaj studoj, 1973
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de decembro 1932 en Zwijndrecht (Belgio) | ||||
Morto | 27-an de novembro 1998 (65-jaraĝa) en Loveno | ||||
Tombo | Loveno vd | ||||
Lingvoj | latina • angla • germana • antikva greka • nederlanda vd | ||||
Ŝtataneco | Belgio vd | ||||
Alma mater | Katolika universitato de Loveno vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | universitata instruisto klasika filologo latinisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiJozef IJsewijn frekventis inter 1945 kaj 1951 la episkopan gimnazion Sint-Jan Berchmanscollege en Antverpeno antaŭ ol studi klasikan filologion kaj malnovan historion ĉe Katolika universitato de Loveno. Intereson pri grek-romia antikvo li gajnis jam dum lernejaj tagoj. Post studofino li mallongan tempon aktivis pedagogie ĉe gimnazio de jezuitoj. La historiisto Willy Peremans peris por li stipendion el la Nacia fonduso por scienca esplorado. Sekve eblis tuj ekigi doktoriĝstudojn kaj en 1959 li fakte doktoriĝis. Tiutempe IJsewijn tre okupiĝis pri papirusologio kaj pri la ptolemea dinastio de Egipto. En 1962 li iĝis docento kaj ekde 1967 ĝis 1997 li estis orda profesoro en Loveno pri klasika filologio kaj la latino de la Moderna epoko. Jam en la unua jaro de la katedestreco li fondis la rondojn de Seminarium Philologiae Humanisticae kiujn li kune kun sia unua asistanto Gilbert Tournoy plievoluigis je unu el la plej efikaj esplorcentroj pri la moderna latino. La fruktoj videblis en grandega aro da disĉiploj doktoriĝontaj. Inter ili menciindas ekz. Marie-José Desmet-Goethals, Godelieve Tournoy-Thoen, Gilbert Toŭrnoy kaj Dirk Sacré.
Latinitas viva
redaktiDum la malfruaj 1950-aj kaj fruaj 1960-aj jaroj li flegis (kun la posta edzino Jacqueline Jacobs) frekventadi prelegojn de Henry de Vocht pri la historio de humanisto. Ili tiom impresis lin ke li fokusigis de tiam siajn interesojn pri la postvivo de la Antikvo ekz. ene de la latina literaturo de la jarcentoj 15-a ĝis 17-a. IJsewijn aniĝis ankaŭ al la movado de Latinitas viva de uloj konsiderantaj la latinan normala ĉiutaga lingvo. Li havis kontaktojn kun novlatinaj verkistoj kiel Josef Eberle, Johann Alexander Gaertner kaj Harry C. Sĉnur. Ekde 1964 samcele simpatiis kaj la Lovena-altlernejo kaj la Flandria akademio (KVAB): IJsewijn verkisi pli ol 200 publikajn leterojn kaj honordiplomojn en la latina.[2] Dek publikajn konstruaĵojn lovenajn li ornamigis per latinaj enskriboj. En 1968 li refondis la jam en 1929 de Vocht naskigitan periodaĵon "Humanistica Lovaniensia" orientigante ĝin je humanismaj kaj novlatinaj temoj. Ekde 1971 ĝi do portis la subtitolon Journal of Neo-Latin Studies.
En 1971 organizis lin en Lovenon la unuan Kongreson pri novlatinaĵoj. En 1973 fonditis de li kaj aliaj la iniciativklubo "International Association for Neo-Latin Studies"; estreco de li memkompreneblis. En 1975 posteŭlitis li de Richard J. Schoek.
Premioj kaj ĉefverko
redaktiLiaj atingoj ankaŭ honoritis. Li estis membro kaj prezidanto de la akademio Koninklijke Academie voor Wetenschappen, Letteren en Schone Kunsten, gastmembro de Britia Akademio kaj de Academia Eŭropaea, eksterlanda ano de Finnlanda akademio de la sciencoj kaj koresponda membro de Akademio de Göttingen. En 1992 li iĝis honora doktoro de la Universitato de Valencio. En 1980 aljuĝjis oni al li la Francqui-premion.
Lia ĉefverko titoliĝas Companion to Neo-Latin Studies. Post la unua eldono e 1977 ĝi pligrandigitis kaj refaritis kaj ĝuis en 1990 kaj 1998 novan aperiĝon en du volumoj. Dume la originala versio koncentriĝis pri bibliografioj kaj metodoj pli gravis poste la prezentado de la landoj kaj de la novlatinaj tekstospecoj mem.
Krome verkis IJsewijn ne tute cent artikolojn pri diversaj tekstoĝeneroj aŭ la aŭtoroj mem: al tio aldonotas ĉ. 150 recenzoj. Inter la aŭtoroj li tre ŝatis Rudolf Agricola, Erasmo de Roterdamo, Justus Lipsius, Juan Luis Vives kaj la poeziaĵojn de la jezuitoj. Koncerne la ĝenrojn li preferis ŝate kaj esplore aŭtobiografiojn kaj biografion, dramojn, romanojn, satirojn kaj leterojn.
IJsewijn-premio
redaktiJe memoro de li kreitis meze de la 2000-aj jaroj fare de Internacia asocio pri novlatinaj studoj premio aljuĝota ĉiun trian jaron. Ĝi nomatas Jozef IJsewijn Prize for best first book on a Neo-Latin topic. Jen du honoritoj:
- 2012: Aline Smeesters-Lelubre por Aux rives de la lumière[3]
- 2015: Valéry Berlincourt por Commenter la Thébaïde (16e–19e s.). Caspar von Barth et la tradition exégétique de Stace[4]
Verkaro
redaktiMonografioj kaj manlibroj
redakti- De sacerdotibus sacerdotiisque Alexandri Magni et Lagidarum eponymis. 1961.
- Companion to Neo-Latin Studies. Amsterdam, New York, Oxford, North Holland Publiŝing Company 1977.
- Companion to Neo-Latin Studies. Part I: History and Diffusion of Neo-Latin Literature. Dua eldono. Leuven-Louvain, Leuven UP/ Peeters Press Louvain 1990.
- kune kun Dirk Sacré: Companion to Neo-Latin Studies. Part II: Literary, linguistic, philological and editorial questions. Dua eldono. Leuven-Louvain, Leuven UP 1998.
- Humanism in the Low Countries. A Collection of Studies Selected and Edited by Gilbert Tournoy. (= Supplementa Humanistica Lovaniensia 40). Leuven University Press, Leuven 2015.
Eldonistece
redakti- kun Gerard Verbeke: The late middle ages and the dawn of humanism outside Italy. Proceedings of the international conference, Louvain, May 11–13, 1970. 1972.
- kun Eckhard Keßler: Acta Conventus Neo-Latini Lovaniensis: Louvain, 23–28 Aŭg. 1971. Proceedings of the First International Congress of Neo-Latin Studies. Leuven University Press, Leuven, München, Fink 1973.
- kun Jacques Paquet: The universities in the late Middle Ages. Leuven 1978.
- Martini Dorpii Naldiceni orationes IV. Cum apologia et litteris adnexis. Leipzig, Teubner 1986.
- kun Barbara Lawatsĉ-Boomgaarden: Voyage to Maryland (1633) = Relatio itineris in Marilandiam fare de Andrew White, 1995.
Referencoj
redakti- ↑ Erika Rummel, Milton Kooistra: Reformation Sources. The Letters of Wolfgang Capito and His Fellow Reformers in Alsace and Switzerland. Centre for Reformation and Renaissance Studies, 2007, ISBN 978-0-7727-2032-0, p. 96.
- ↑ Ekz. por la eminentuloj Karl Rahner, Ralf Dahrendorf, Jacques Derrida, Helmut Schmidt, Umberto Eco, Richard von Weizsäcker kaj reĝo Johano Karlo la 1-a (Hispanio).
- ↑ 'Aux rives de la lumière' awarded with the Jozef IJsewijn Prize
- ↑ Mnemosyne (suplementoj) nr. 354, Loveno kaj Bostono 2013 (interrete)
Literaturo
redakti- Gilbert Tournoy, Dirk Sacré (eld): Ut granum sinapis. Essays on Neo-Latin Literature in Honour of Jozef Ijsewijn. Leuven University Press, Leuven 1997.
- Dirk Sacré, Gilbert Tournoy (eld.): Myricae. Essays on Neo-Latin Literature in Memory of Jozef IJsewijn. (= Supplementa Humanistica Lovaniensia 16). Leuven University Press, Leuven 2000.
- Peter Hibst: "Ijsewijn, Jozef." Ĉe: Peter Kuhlmann, Helmuth Schneider (eld.): Geschichte der Altertumswissenschaften. Biographisches Lexikon (= Der Neue Pauly. Supplemente. Band 6). Metzler, Stuttgart/Weimar 2012, ISBN 978-3-476-02033-8, kol. 602–603.