Ptolemea dinastio de Egiptio

(Alidirektita el Ptolemea dinastio de Egipto)

La Ptolemea dinastio (en Antikva greka: Πτολεμαῖοι, Ptolemaioi), foje konata ankaŭ kiel Lagidoj; Λαγίδαι, Lagidai, laŭ Lagos, nome la patro de Ptolemeo la 1-a, estis Makedongreka[1][2][3][4][5] reĝa familio, kiu regis en la Ptolemea Regno en Egipto dum la Helenisma Epoko.

Ptolemea dinastio de Egiptio
Dinastio
dinastio
Apero -305 vd
Fino -30 vd
Lando Antikva Egiptio vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Ptolemeo la 1-a vd
Branĉo de History of Ptolemaic Egypt vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ptolemeo la 1-a, unua reĝo de la dinastio.
Kleopatra, lasta reĝino de la dinastio, statuo el la 1-a jarcento.

Historio redakti

Ties regado daŭris 275 jarojn, el 305 al 30 a.K.[6] Ili estis la lasta dinastio de Antikva Egipto.

Ptolemeo, unu el sep somatofilakoj (korpo-gardistoj) kiuj servis kiel generaloj kaj deputitoj de Aleksandro la Granda, estis nomumita satrapo de Egipto post la morto de Aleksandro en 323 a.K. En 305 a.K., li deklaris sin mem Ptolemeo la 1-a, poste konata kiel Sōter "Savanto".

La Egiptoj tuj akceptis la Ptolemeidojn kiel sukcedantoj de la faraonoj de sendependa Egipto. La familio de Ptolemeo regis en Egiptio ĝis la Romia konkero de 30 a.K.

Ĉiuj la masklaj regantoj de la dinastio prenis la nomon Ptolemeo. Ptolemeidaj regantaj reĝinoj, kelkaj el kiuj estis fratinoj de siaj edzoj, estis kutime nomataj Kleopatra, Arsinoe aŭ Berenice. La plej fama membro de la linio estis la lasta reĝino, Kleopatra la 7-a, konta pro sia rolo en la Romiaj politikaj bataloj inter Julio Cezaro kaj Pompeo, kaj poste inter Oktaviano kaj Marko Antonio. Ŝia ŝajna memmortigo post la konkero fare de Romio markis la finon de la Ptolemea regado en Egiptio.

Regantoj redakti

Referencoj redakti

  1. Jones, Prudence J. (2006). Cleopatra: A Sourcebook. University of Oklahoma Press. p. 14. "They were members of the Ptolemaic dynasty of Macedonians, who ruled Egypt after the death of its conqueror, Alexander the Great."
  2. Pomeroy, Sarah B. (1990). Women in Hellenistic Egypt. Wayne State University Press. p. 16. "while Ptolemaic Egypt was a monarchy with a Greek ruling class."
  3. Redford, Donald B., ed. (2000). The Oxford Encyclopedia of Ancient Egypt. Oxford University Press. "Cleopatra VII was born to Ptolemy XII Auletes (80–57 BCE, ruled 55–51 BCE) and Cleopatra, both parents being Macedonian Greeks."
  4. Bard, Kathryn A., ed. (1999). Encyclopedia of the Archaeology of Ancient Egypt. Londono: eldonejo Routledge. p. 488. "Ptolemaic kings were still crowned at Memphis and the city was popularly regarded as the Egyptian rival to Alexandria, founded by the Macedonians."
  5. Bard, Kathryn A., ed. (1999). Encyclopedia of the Archaeology of Ancient Egypt. Londono: eldonejo Routledge. p. 687. "During the Ptolemaic period, when Egypt was governed by rulers of Greek descent..."
  6. Epifanio de Salamis, tamen, donis la totalan nombron de jaroj de la Ptolemea dinastio en 306. Vidu: la verkon de Epifanio "Treatise on Weights and Measures - The Syriac Version" (eld. James Elmer Dean), University of Chicago Press 1935, p. 28 (noto 104), aŭ kio estas el 306/5 a.K. al 1 n.e.

Eksteraj ligiloj redakti