Oktaviano (63 a.Kr.-14 p.Kr. en la Roma Imperio) estis filo de Kajo Oktavio (Latine Caius Octavius), kiu vivis pli malpli 101-59 a.Kr., kaj de Atia, kuzino de Cezaro.

Jam en 48 a.Kr. nur 15-jara, li estis elektita kiel Pontifex.

Oktaviano en la testamento estis adoptita de Kajo Julio Cezaro; decido de la senato igis lin pro tio patricio.

Li transprenis la heredaĵon de Cezaro, unue la taskon venĝi sin je ties murdintoj. En relative mallonga tempo li ekregis la tutan Romian Imperion.

Pro tio li ricevis de la senato la tutnovan titolon Aŭgusto (AltigitoGravegulo).

Vidu plu ĉe Aŭgusto Cezaro.