Reĝa familio estas la tuja familio de reĝanta reĝoreĝino, kaj foje lia aŭ ŝia etendita familio. La termino imperia familio taŭge priskribas la familion de imperiestroimperiestrino, kaj la termino papa familio priskribas la familion de papo, dum la terminoj barona familio, grafa familio, duka familio, grandduka familio, aŭ princa familio estas pli taŭgaj por priskribi la parencojn de reganta barono, grafo, duko, granddukoprinco. Tamen, en komuna parolo membroj de ajna familio kiu regas (havas rajtigan titolon) pro hereda rajto estas ofte referencataj kiel "reĝfamilianoj." Estas ankaŭ kutimo en kelkaj cirkloj referenci al etendaj rilatoj de elpostenigita monarko kaj liaj aŭ ŝiaj posteuloj kiel reĝa familio. Dinastio estas foje referencata kiel "la Domo de ...". Je Julio de 2013, estas 26 aktivaj suverenaj monarkioj en la mondo kiuj regas aŭ reĝas sur 43 landojn entute.[1]

La Reĝa familio de Francio en klasika vestaĵaro dum la regado de Ludoviko la 14-a.

La etendo de la reĝa familio dependas ĉu temas pri nur la tuja aro de samfamilianoj, nome edz(in)o de la regant(in)o, plus gefiloj, aŭ pri la etenda familio, aldonante gefratojn, gepatrojn, genevojn, genepojn ktp. Same tiu etendo dependas ankaŭ de la juro de la koncerna lando, foje kun mencio en la Konstitucio. Eblas ankaŭ diferenco inter la reĝa familio (tuja) kaj la familio de la reĝo (etenda). Foje tio dependas de precizaj okazoj, por ekzemplo la aktuala Reĝo de Hispanio nome Filipo la 6-a, forigis sian fratinon Cristina el la familio de la reĝo, post kiam ŝi estis procesita pro korupto: kongrue ŝi malaperis el la oficialaj ceremonioj, portretoj, retejoj ktp.

Familioj redakti

Notoj redakti

  1. Meet the world’s other 25 royal families, [1] Alirita la 22an de Majo 2018.